Zelimĥan Jandarbijev

Zelimĥan JANDARBIJEV (naskiĝis la 12-an de septembro 1952 en Kazaĥa SSR, Sovetunio — mortis la 13-an de februaro 2004 en Doho, Kataro) estis ĉeĉena poeto kaj politikisto, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio.

Zelimĥan Jandarbijev
Zelimkhan Yandarbiyev in 2000.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1952 (1952-09-12)
en Vydrikha
Morto 13-an de februaro 2004 (2004-02-13) (51-jara)
en Doho
Mortis pro pafvundo [#]
Religio islamo [#]
Lingvoj ĉeĉenarusa [#]
Alma mater Ĉeĉena ŝtata universitato [#]
Partio All-National Congress of the Chechen People [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis kunlaboranto de generalo Ĝoĥar Dudajev kaj ekde 1991 vic-prezidanto de la neagnokita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, separiĝinta de Rusio. li estis ĉefo de delegitaro por pacintertrakto kun Rusio. La 27-an de januaro 1997 li malgajnis balotadon je prezidenteco, kiun gajnis lia vic-prezidento Aslan Masĥadov, do transiris al opozicio. Li estas konsiderata unu el respondeculoj pri ĉeĉena atako al Dagestano plenumita la 7-an de aŭgusto 1999. Post komenco de la Dua Ĉeĉena milito li forveturis eksterlanden, unue al Pakistano, poste al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj finfine al Kataro en 2001.

Li estis konsiderata organizanto de kunlaboro de ĉeĉenaj teroristoj kun la islama mondo. Ekde 2001 li estis serĉata de Interpolo, kaj en 2003 enskribita en la liston de mondaj teroristoj.

Li pereis en bomba atenco pretigita kaj plenumita de du agentoj de la FSB Anatolij Jabloĉkov kaj Vasilij Bogaĉov helpe de rusia ambasadejo en Doho. Ambaŭ atencintoj tuj post la atenco estis kaptitaj de la katara polico kaj kondamnitaj je ĝismorta malliberigo. Post duonjaro tamen ili revenis al Rusio surbaze de interkonsento pri ekstradicio por plu subiĝi al puno. Ili estis tie alsalutitaj kiel herooj kun speciala soldatara ceremonio. Ilia plua sorto estas nekonata.

Prezidentoj de IĉkerioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti