Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 sep. 2022.

La Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, mallongigite kiel SSR Kazaĥio (kazaĥe Қазақ Советтік Социалистік Республикасы), estis la dua plej granda respubliko de Sovetio laŭ la etendiĝo, kun 2.717.300 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia ĉefurbo estis Alma-Ata.

Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko
5-a de decembro 1936 – 9-a de oktobro 1991

Respublikoj de Sovetunio
Geografio
SSR Kazaĥio ene de Sovetunio
SSR Kazaĥio ene de Sovetunio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
16 711 000
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La lando nomiĝis tiel pro la kazaĥa popolo, nomada tujrklingva etno kiu iam havas potencan Ĥanaton en Centra Azio antaŭ la rusa regado. En ĉi tiu respubliko troviĝis la soveta kosmodromo de Bajkonur proksime de la loĝloko Tiuratam, kun la sekreta urbo Leninsk, konstruita por gastigi la laboristojn de la kosmodromo. Ĝi estis fondita la 26-an de aŭgusto 1920,komence ĝi nomiĝis RSSA Kirgizio (la "A" estas de Aŭtonoma) kiu formis parton de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. En aprilo 1925 ĝi estis renomata kiel RSSA Kazaĥa. La 5-an de decembro 1936, ĝi fariĝis respubliko ene de Sovetunio.

Dum la 1950-aj kaj 1960.aj jaroj, la registaro instigis al la sovetaj civitanoj ekloĝi la virgajn regionojn de Kazaĥio. La enmigrofluo (plimulte rusoj, kvankam ankaŭ estis aliaj naciaj minoritatoj deportitaj) igis etnan miksaĵon, kiu superis la kazaĥojn. Aliaj nacioj inkluzivis la ukrainojn, germanojn, belorusojn, koreojn, kaj aliaj.

La 10-an de decembro 1991 ĝi ŝanĝis la nomon de SSR Kazaĥio al Respubliko Kazaĥio, kaj ses tagojn poste proklamis la sendependon.

Vidu ankaŭ

redakti