Kostanaj
Kostanaj (kazaĥe Қостанай, Qostanay, ruse Костанай) estas urbo en Kazaĥio, centro de Kostanaja provinco, fondita en 1879.
Kostanaj | |||
---|---|---|---|
urbocentre
| |||
urbego city of regional significance (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Kazaĥio | ||
Provinco | Kostanaja provinco | ||
Fondita | 1879 | ||
Poŝtkodo | 110000 | ||
Aŭtokodo | P,10 | ||
Telefonkodo | +7 7142 | ||
Retpaĝaro | kostanay-city.gov.kz | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gaujez Nurmuĥambetov | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 219 253[1] (2013) | ||
Loĝdenso | 905 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 12′ N, 63° 38′ O (mapo)53.263.633333Koordinatoj: 53° 12′ N, 63° 38′ O (mapo) | ||
Alto | 156 m [+] | ||
Areo | 240 km² | ||
Horzono | UTC+6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kostanay [+] | |||
Nomo
redaktiNuntempe la urbo nomiĝas Kostanaj (ruse Костанай) en la rusa, sed ĝis 1997 ĝi nomiĝis Kustanaj (ruse Кустанай) nome de la provinco. Dum la tempo, kiam la urbo estis rusa kaj poste sovetia, ĝi nomiĝis Nikolajevsk (ruse Николаевск). La etimologio de la nomo restas malklara, kvankam ekzistas teorio, ke ĝi venas de la nomo de iu tatara armea formacio.
Transporto
redaktiInternacia flughaveno Narimanovka ebligas flugi al Hanovro, Frankfurto, Kievo, Moskvo, Minsko, Antalya, Almato, Astano, Aktau kaj Ŝimkento. Per fervojo oni povas vojaĝi al Astano, Almato, Karagando, Arkalik, Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. La urbo posedas ankaŭ busstacion, de kiu eblas iri al pluraj urboj de Kazaĥio kaj Rusio. La urba transporto nuntempe konsistas el busoj.
Industrio
redaktiKostanaj posedas pli ol du centojn da fabrikoj de diversa grandeco[2], inter kiuj la plej grandaj okupiĝas pri maŝinkonstruado, malpeza industrio kaj nutraĵindustrio.
Referencoj
redakti- ↑ Kazaĥa agentejo pri statistiko. Arkivita el la originalo je 2013-01-30. Alirita 2013-08-18 .
- ↑ Информация о работе промышленных предприятий по городу Костанаю[rompita ligilo]