Malfermi la ĉefan menuon
Stamps of Kazakhstan, 2010-08.jpg

La Ĥan Satir, tradukita kiel la Reĝa Tendo, estas granda travidebla tendforma konstruaĵo en Astana, ĉefurbo de Kazaĥio.

La tendo atingas altecon de 150 metroj kaj kovras areon de 140 000 kvadratmetroj. Sub la tendo estas konstruitaj butikoj, minigolfo, parko, malgranda rivero kaj endoman strandcentro. La stratoj estas pavimitaj kaj estas multe de spaco por eventoj.

La tegmento estas konstruita de ETFE-kusenoj kaj pendas sur reto de kabloj. La travidebla materialo tralasas la sunlumon. En kombino kun aerhejtado kaj malvarmigsistemojn, ĝi estas desegnita por teni la internan temperaturon inter 15-30 ° C en la ĉefa ĉambro kaj inter 19-24 ° C en la butikaj areoj, dum ekstere la temperaturo varias inter -35 kaj 35 ° C (-31 kaj 95 ° F) dum la jaro.

La tendo Ĥan Satir estis desegnita de la brita arkiteto Norman Foster. La tendo estis starigita en julio 2010 kaj malfermita de la kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti