La migreno, nomita ankaŭ duonkraniahemikrania (de la greka ἡμικρανίον hemikranion 'unu flanko de la kapo'), estas malsano kiu havas kiel ĉefa simptomo kapdoloron, pulseca, unuflanka aŭ premega, akompanata de naŭzo, vomo, sentiveco al la lumo aŭ la sonoj, kutime tre intensa kaj malkapabliga por la suferanto. Estas malordo tre ofta, kies deveno estas kombino de genetikaj kun mediaj faktoroj, kiu suferigas 11-16 % de la ĝenerala loĝantaro, kaj la indico estas pli alta inter virinoj.[1][2][3][4][5][6]

Ofteco de migreno laŭ landoj - Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) 2004.

Oni devas distingi la veran migrenon disde aliaj tipoj de kapdoloroj, kiaj: la tensia kapdoloro, kiu estas multe pli ofta, la grapola kapdoloro (aŭ seria kapdoloro) kaj la duaranga kapdoloro, kiuj povas havi multajn diversajn tialojn, kiel gripo, meningito, kraniencefalaj traŭmatoj kaj cerbotumoroj.[7]

La 80 elcento de la migrensuferantoj montras sian unuan atakon antaŭ siaj 30 jaroj. La malsano konsistas el epizodoj de akuta doloro intersentitaj inter longaj periodoj sen simptomoj. La ofteco de la krizoj estas tre variebla, plej ofta inter unu kaj kvar epizodoj monate kiuj pluas inter 4 kaj 72 horoj, se oni ne faras traktadon. La doloro povas esti anstataŭata de variaj neŭrologiaj manifestacioj nomitaj "aŭroj" kiuj konsistas en vidaj malordoj aŭ sento de formikado en lipo, lango kaj la duono de la vizaĝo. La doloro ofte estas ege intensa, suferigas dekstran aŭ maldekstran duonon de la kapo, plej rare ambaŭflanke samtempe, akompanate de sentiveco al la lumo (fotofobio), naŭzo, torporiĝo de membroj kaj lango, vomo kaj malboniĝas klare pro la fizika ekzercado. Pro tio la pacientoj kutime retiriĝas al malhela ĉambro kaj restas neaktivaj ĝis la malapero de la simptomoj.[8]

NotojRedakti

  1. Kowalska, Marta; Prendecki, Michał; Kozubski, Wojciech; Lianeri, Margarita; Dorszewska, Jolanta (aŭgusto 2016). «Molecular factors in migraine» [Molekulaj faktoroj en la migreno.] Oncotarget (en angla) (Impact Journals, LLC) 7 (31): 50708-50718. PMID 27191890. doi:10.18632/oncotarget.9367. Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  2. Antonaci, Fabio; Ghiotto, Natascia; Wu, Shizheng; Pucci, Ennio; Costa, Alfredo (majo 2016). «Recent advances in migraine therapy» [Ĵusaj progresoj en la terapio de la migreno. Springerplus (en angla) (Springer-Verlag) 5: 637. PMID 27330903. doi:10.1186/s40064-016-2211-8. Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  3. Campellone, Joseph V. (majo 2016). «Migreno». MedlinePlus. Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  4. Gasparini, Claudia F.; Sutherland, Heidi G.; Griffiths, Lyn R. (aŭgusto 2013). «Studies on the Pathophysiology and Genetic Basis of Migraine» [Studoj pri la patofiziologio kaj genetikaj bazoj de la migreno.] Curr Genomics (en angla) (Bentham Science Publishers) 14 (5): 300-315. PMID 24403849. doi:10.2174/13892029113149990007. Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  5. Sachdev, Amit; Marmura, Michael J. (2012). «Metabolic Syndrome and Migraine» [Metabola sindromo kaj migreno.] Front Neurol (en angla) (Frontiers Media SA) 3: 161. PMID 23181051. doi:10.3389/fneur.2012.00161. Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  6. Zavala, Héctor A.; Saravia, Bibiana B. (oktobro-decembro 2003). «Epidemiología e impacto socio económico de la migraña». Revista Neurológica Argentina (Buenos Aires: ResearchGate GmbH) 28 (2): 79-84. ISSN 0325-0938. Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  7. Mateos Marcos, V. (2010). Elsevier España S.L., ISBN 978-84-458-2036-6, eld. «Migraña y otras cefaleas». Konsultita la 13an de Decembro 2020.
  8. Tur Campos, S. Cefaleasib, eld. «Epidemiología de la migraña». Arkivita el la originalo en la 16a de aprilo 2011. Konsultita la 13an de Decembro 2020.