Ciganoj
Ciganoj[1][2] aŭ roŭmoj[3] [4][5] aŭ romaoj[6][7][8] (Vidu ankaŭ sub Romaoj[9]) estas komuna nomo por etnoj kun komuna heredaĵo: sintioj kaj kaleoj.
Ciganoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Flago de ciganoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
15 milionoj aŭ pli | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tradicie ili estis nomadoj kaj ankaŭ nuntempe ili formas diasporon de 1,5 ĝis 2 milionoj da homoj. La ciganoj venis origine el Hindio (Barato), sed intertempe ili ankaŭ jam fiksloĝas en 30 landoj, precipe en Eŭropo[10] kaj Ameriko [11] kaj okcidenta Azio (ekzemple Ŝjinĝjiango)[12].
Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero Induso aŭ Sindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn.

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo (ili nomas ian lingvon romani)[13], sed dum la malnomadiĝo, plurlande parolis ciganan ĵargonon aŭ ekparolis, ofte kontraŭ sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario[14].
Popolo senteritoriaRedakti
La romaoj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturado de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj.
Ciganio ne havas geografiajn limojn, neniun referencan teritorion, sed determinantoj estas sociaj, lingvaj kaj psikologikaj limoj[15].
Vaida Voivod III (Ionel Rotaru) estis politika aktivisto kiu klopodis fondi en 1960 la Communauté Mondiale Gitane (Tutmonda Romaa Komunumo) kiu celis interalie sendependan ŝtaton nomata Romanestan[16].
En 1998 romaoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton kun propraj flago, himno kaj parlamento: Ciganio.
RomaojRedakti
Terminologio: La rekte koncernatoj nomas sin prefere per la vorto „Rom” aŭ plurale "Roma"[9], kiu signifas „(edziĝinta) viro”, "Romni" kiu signifas "(edziĝinta) virino", "Romnija" (ina pluralo) aŭ per la vorto „manuŝ”, kies signifo estas „homo”[17]. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata.
Iuj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj kaj la usona Library of Congress, uzas la terminon Romani [89]. Tamen la Konsilio de Eŭropo kaj aliaj organizaĵoj konsideras, ke "Roma" estu la ĝusta termino rilata al ĉiuj rilataj grupoj, sendepende de iliaj devenlandoj, kaj rekomendas, ke la termino Romani, kelkfoje literumata kile Rromani, estu limigita al la lingvo kaj kulturo: Romani-lingvo, Romani-kulturo. [87]
Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano". Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj".
La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj"[17].
Diaspora vivoRedakti
Ĉirkaŭ la 10-a jarcento romaoj komencis iri de nordokcidenta Barato kaj Pakistano al okcidento[12].
La romaoj formas popolgrupon kiu vivas precipe en orienta Eŭropo, en la ĝermanaj landoj ankaŭ konataj sub la nomo sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj sub la nomo kalé (kaleoj). La termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.
En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkajn prezentaĵojn, legas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigra-haŭtaj. La aliaj estas la romaoj kiuj venis el la Orienta Eŭropo en 20-a jarcento post la Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj.
PersekutojRedakti
Tria Regno genocide ekstermis ciganojn. En Mez-Orienta Eŭropo plimulto mortis en germanaj-naziaj ekstermejoj. Romaoj indikas la ekstermon per la nomo Porajmos[18].
- 18.11.1942: En Litovio komandanto de la germana sekureca polico kaj SD, Karl Jeger, ordonis fermi ĉiujn litovajn ciganojn en tendaro en Ežerėlis (distrikto Kaunas) kun konfisko de ilia posedaĵo
- 13.11.1943: Germana polico pafmortigis polinon kun 10 ciganoj kaŝitaj ĉe ŝi.
KulturoRedakti
Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis siajn identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Nuntempaj artistoj kiel koncepta artisto Damian Le Bas[19][20] rekreas la romaan identecon partoprenantaj en nuntempaj artaj ekspozicioj kiel la Venecia Bienalo[21] montrantaj ke la romaa identeco estas ne homogena sed ke ĝi scias adapti sin al ŝanĝantaj cirkonstancoj kaj eĉ kapablas je kultura mikso. Tiel ĝi povas servi kiel modelon por moderna, transnacia identeco.
Cigana feminismo aŭ feminismo romaa, estas feminismo, kiu antaŭenigas seksan egalecon, la batalon kontraŭ sociaj malegalecoj kaj la defendon de la integriĝo de virinoj en malsamaj sferoj de la socio, laŭ maniero kongrua kun la izolado de la kulturo kaj de la valoroj de la romaoj.
ReligioRedakti
Ĥoraĥanaj romaoj (nacireligia nomo el "turkaj" "islamanoj") estas ciganoj de sunaisma islama kredo en la Balkana duoninsulo, Turkio kaj Turka Respubliko Norda Kipro, de kie kelkaj migris ankaŭ al Norda kaj Suda Ameriko kaj Italio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. La cirkumcido de knaboj estas festata en granda maniero[22][23].
Dasikanaj romaoj estas religia kaj etna ombreltermino por kristanaj ciganoj en Balkana duoninsulo, precipe en Bulgario, kiuj uzas la romaan lingvon, sendepende de ties malsamaj grupoj aŭ profesioj. Bapto estas granda evento por ili. La plimulto estas kredantoj de la malnova ortodoksisma kristanismo, kaj estas ankaŭ kelkaj malmultaj kredantoj de Pentekosta Kristanismo[24].
La Malnova Dualisma-Religio de la romaoj estas simpla kredo en Devla-Dio kaj Beng-Satano .[25]. Estas neniuj sanktaj libroj sed Pastroj nomitaj Rashai , la pastro-edzino estas nomita Rashani .[26][27]. Nur romao aŭ parta romao povas esti membroj.[28]
LingvoRedakti
Almenauŭ 3 milionoj da romaoj parolas la romaan lingvon Romani tra la mondo, kiu apartenas al la hind-arja branĉo de la hindeŭropaj lingvoj[12], Ĝi ankaŭ estas la plej proksima eŭropa parenco de Sanskrito. Multaj romaoj scipovas paroli du aŭ pli da lingvoj. La romaa estas agnoskata diversgrade kiel malplimulta lingvo en Kosovo, Makedonio, Rumanio, Kroatio, Slovakio, Slovenio, Germanio, Finnlando, Hungario, Norvegio, Svedio kaj Aŭstrio[12].
Simbolaj tagoj kaj lokojRedakti
8-a de aprilo: La Internacia Romaa-tago estas festata ĉiujare je la 8a aprilo memore al la malfermo de la unua internacia Roma-kongreso okazinta en Londono ekde la 8-a de aprilo 1971.
2-a de aŭgusto: la memortago de 'porajmos' depost 1992 rememorigas tiun tagon ĉiujare ilian 'holokaŭstan' version.
10-a de decembro: Tago de la romaaj homaj rajtoj[29].
LiteraturoRedakti
Kelkaj cigandevenaj verkistoj: Veijo Baltzar, Edward Dębicki, Lafcadio Hearn, Bronisława Wajs, Ronald Lee
Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj literaturoj:
- Nikolaus Lenau: Die drei Zigeuner (poemo)
- Karel Hynek Mácha: Ciganoj
- Victor Hugo: Notre-Dame de Paris
- J. Vrchlický: La violono de cigano
- Federico García Lorca: Cigana Romancaro
- Ioan Budai Deleanu: Mica ţiganiadă
- Aleksandr Puŝkin: Ciganoj.[30]
Muziko kaj dancoRedakti
Ciganaj muzikĝenroj estas Flamenko kaj Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario
Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj muzikkulturoj:
- J. Strauss: Cigana barono
- Georges Bizet kaj Prosper Mérimée: Carmen
- F. Lehár: Cigana amo
- E. Kalmán: Cigana muzikestro
- A. Dvořák: Ciganaj melodioj
- B. M. Ravel: Cigano
Jen kelkaj cigandevenaj kantistoj, muzikistoj:
Nicolas Reyes, Aladár Pege, Ginesa Ortega, Irini Merkouri, Sofi Marinova, Roby Lakatos, Félix Lajkó, Edyta Górniak, Rosario Flores, Diego El Cigala, Drafi Deutscher, Camarón de la Isla, Sandro de América, Pista Dankó, Georges Cziffra, Panna Cinka, Manolo Caracol, Iva Bittová, János Bihari, Kálmán Balogh, Elek Bacsik, Carmen Amaya, Remu Aaltonen, Ida Kelarová, Shutka Roma Rap, Marianne Rosenberg...
FilmojRedakti
Terra Franca / Ashore (2018)[31]
Famaj ciganojRedakti
Juan de Dios Ramírez Heredia – hispana politikisto, eksa membro de la Eŭropa Parlamento kaj fondinto de Unión Romaní, ligita al Romano Internacionalno Jekhetanipe (Internacia Romani Unuo)
Django Rheinhardt (gitaristo kaj komponisto)
Marcel Courthiade (esploristo pri la 'Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)
Bronisława Wajs - Papuŝa (verkisto, poeto)
Veijo Baltzar (dramaturgo, verkisto, artisto)
Gipsy Kings (muzikgrupo)
Damian Draghici (membro de la Eŭropa Parlamento)
Lívia Járóka (unua romaa parlamentanino en la Eŭropa Parlamento)
BibliografioRedakti
(angla) Ian Hancock: We are the Romani people. UHP, 2002, 180 p., ISBN 1-902806-19-0
(angla) Nicolae Gheorghe & Andrzej Mirga, The Roma in the 21st century: a policy paper, Princeton University: Project on Ethnic Relations, 1997
(angla) Damian Le Bas, Thomas Acton: All Change. Romani Studies Through Romani Eyes. University Of Hertfordshire Press, Herfortshire 2010.
(angla) August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995
(franca) Le Conseil de l'Europe et les Roms: 40 ans d'action (La Konsilio de Eŭropo kaj la Romaoj: 40 jaroj de agado),
(itala) Santino Spinelli, Rom gente libere, 2013, 256 paĝoj.
En EsperantoRedakti
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 35-an ĉapitron "Ciganoj kaj ciganaj fabeloj" al komentoj pri tiu popolo, ĉefe pri ties historio kaj antropologio; poste ŝi rakontas du anekdotojn pri romaoj (ciganoj).[32]
Savojarda romao, en: Arkivo de la revuo Etnismo, nro 85 Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (PDF Arkivigite je 2018-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 31-5-2010), p. 15-18
Els de Groen, verkistino kaj batalanto por minoritatoj, La balkana verda stelo, la 1-an de marto 2017, paĝoj 1-18, donas interalie informojn pri famaj romaoj[3].
BildojRedakti
Henri Rousseau: La dormanta ciganino, 1897
Vidu ankaŭRedakti
- Cigana lingvo ("Rromani", la 'romaa' lingvo)
- Muzeo de romaa kulturo
- Porajmos (holokaŭsto de ciganoj)
- Anticiganismo
- Ciganio
- Internacia tago de ciganoj
- Ederlezi (kanto)
- Latcho Drom (filmo)
- Mi eĉ renkontis feliĉajn ciganojn (serbe: Skupljači perja, en Esperanto: plumportanto)
- Historio de ventra danco (->Ciganoj kaj hispanaj dancoj)
- Boŝoj
- Cigana feminismo
- Veijo Baltzar
- Marcel Courthiade
- Koncentrejo Lety
- Santino Spinelli
Eksteraj ligilojRedakti
Vekiĝo de la romaa komunumo, Le Monde Diplomatique en Esperanto
(en) Khetanes, romaa arta fondumo
(de) Roma-Generacio 2.0 ĉe la tutmonda romaa festivalo KHAMORO
(en) Romaa Filmfestivalo
(en/hu) Neformala Romaa Eduka Fondumo/ UCCU pri promenitinerioj (romae: thaj Romnya) en Budapeŝto kaj Pécs kun junaj ciganaj ĉiĉeronoj formitaj de UCCU por klarigi ciganajn valorojn kaj antaŭjuĝojn.
(angla) European Roma Cultural Foundation (Eŭropa Romaa Kultura Fondumo)
(en, fr, de) Romaa historio kaj kulturo
(angle) Ekstermado fare de la nazia reĝimo Arkivigite je 2012-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
(angle) RomNews Society
(angle, romae, france) Eŭropa Forumo de romaoj kaj vojaĝantoj
(angle) Specalized Library with Archive "Studii Romani"
(franca, angla) Romaoj kaj ciganoj - eŭropa kulturo - prezentado kun bildoj, 2003, Marseille.
(turka, angla subteksto) Elma Arus (turka dokument-filmistino)
ReferencojRedakti
- ↑ El la singulara "cigano", laŭ Reta vortaro
- ↑ El la singulara "cigano", laŭ NPIV
- ↑ 3,0 3,1 La ĝustaj formoj estas Rrom (indiĝena), Romani (angla) kaj Romaoj (Esperanto). La etimologia deveno estas respektive el Egipto (Gýftos) kaj ne-tuŝenda el greka αθίγγανος
- ↑ (eo) Jorge Camacho, Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
- ↑ (eo) Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon, Libera Folio, la 22-an de marto 2021.
- ↑ El la singulara "romao", laŭ Reta vortaro
- ↑ El la singulara "romao", laŭ NPIV
- ↑ Esperantlingva Etnonoma Glosaro (E.E.G.). Arkivita el la originalo je 2016-11-12. Alirita 2020-08-10.
- ↑ 9,0 9,1 Noto: Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe la terminon "Roma" (Romaoj), tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
- ↑ (en) "Roma integration in the EU", Eŭropa Komisiono.
- ↑ (en) "Can Romas be part of Indian diaspora?". khaleejtimes.com, la 29-an de februaro 2016
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 Romaa lingvo (romani), Lingvo.info
- ↑ (en) Randall, Kay. "What's in a Name? Professor take on roles of Romani activist and spokesperson to improve plight of their ethnic group", arĥivita de la originalo, la 5-an de februaro 2005.
- ↑ (angla) Ian Honcock, We are the Romani people (ni estas la romaa popolo) [arkivo], Centre de recherches tsiganes, University of Hertfortshire Press, 2005, p. 139
- ↑ (franca) Roms et Tsiganes, une culture européenne (Romaoj kaj Ciganoj, eŭropa kulturo), Marseille-Provence, la 4-a de junio 2013.
- ↑ (angla) Ian Hancock, We are the Romani people - Ame sam e Rromane džene (ni estas la romaa popolo), University of Hertfordshire Press, 2017, ISBN 978-1-902806-19-8
- ↑ 17,0 17,1 Julius Hauser, Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, Monato, la 7-an de julio 2020.
- ↑ (en) The hidden Holocaust, ekspozicio en Mücsarnok, Budapeŝto, marto 2004.
- ↑ 'en) The Birth of Gypsy Dada: On the Life and Legacy of Damian Le Bas (1963-2017), Blok
- ↑ Gypsie Dada
- ↑ (en) Roma Biennale
- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ [3]
- ↑ https://scholarlypublications.universiteitleiden.nl/access/item%3A2721940/view
- ↑ https://www.jstor.org/stable/592158?seq=68#metadata_info_tab_contents
- ↑ https://eo.wiktionary.org/wiki/ra%C5%9Baj
- ↑ La religio kaj kulturo de la romaoj (a.k.a. ciganoj). Arkivita el la originalo je 2021-12-02. Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (franca) Dates symboliques, en: Projet Itinéraire de la culture et du patrimoine des Roms, Konsilio de Eŭropo, 2010, p. 58
- ↑ Rakonta poemo pri tradicia historio de necigano Aleko kiu aliĝas al grupo de nomadaj ciganoj inter alia pro amo al ciganino Zemfiro, kiu post tempo preferas liberon kaj Aleko murdas la novan amaton; en la historio kondukas la intrigon Maljunulo. La afero venas el Cervantes (La gitanilla) al Federico García Lorca (Sanga nupto) sed kun rusa etoso. Aleksandr Puŝkin, Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov., 2002, Jaroslavl. ISBN 5947550083
- ↑ (en) "Leonor Teles". Agência-Portuguese Short Film Agency.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 281-287.