Panna Czinka [cinka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinka Panna estis hungara violonisto, fondinto de la arta cigana muziko. Ŝia familia nomo estas laŭ pli nova ortografio Cinka.

Panna Czinka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1711 (1711-01-01)
en Gemer
Morto 1-an de januaro 1772 (1772-01-01) (61-jaraĝa)
en Tornaľa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonisto • prímás
vdr
Panna Czinka
Monumento pri Panna Czinka

Panna Czinka [1] Arkivigite je 2015-02-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1711 en Hungara reĝlando en Sajógömör (nuntempa Gemer (distrikto Revúca) en Slovakio), ŝi mortis en 1772 en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio) (laŭ la fontoj la datenoj estas necertaj).

Biografio redakti

Panna Czinka devenis el muzikista cigana familio. Ŝi aĝis 9, kiam ŝi jam estis talenta violonisto, tial ŝi estis sendita lerni plu muzikon kun apogoj de mecenatoj. Ŝi aĝis 14, kiam ŝi edziniĝis al kontrabasisto. En 1728 ili fondis la unuan ciganan orkestron kun la ceteraj parencoj. La mecenatoj daŭre apogis ŝin. Ŝi naskis idojn, kiuj baldaŭ aliĝis al la orkestro. Ne restis aŭtentaj komponaĵoj, en la sekva jarcento oni eldonis diversajn komponaĵojn, sed la eldonistoj nur uzis senrajte ŝian nomon.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti