Ciganio, la "lando" de la ciganoj aŭ pli bone romaoj[1], estas kvazaŭ ŝtato sen propra lando, kiun fondis 250 delegitoj el kvardek landoj julie 2001 kunvenintaj en Prago el Eŭropo, Afriko, Aŭstralio kaj Latin-Ameriko, okaze de la 5-a mondkongreso de la ciganoj.

La romaa flago
La flago de Ciganio

Laŭ la reprezentantoj de la tri ciganaj etnoj (ekz. sintioj kaj kaleoj) temas pri senteritoria civito, kun propraj flago, himno kaj parlamento (ĉiuj elektitaj en Prago). La cigana flago estas blua-verda kun ĉara rado, kiu simbolas la vagadon kaj serĉadon de la propraj identeco kaj lando. Ĝi ankaŭ aludas la flagon de Barato. La cigana himno nomiĝas Gelem, gelem. La parlamento (kun 45 membroj) havos sidejon en Bratislavo, kie situos ankaŭ la unua cigana universitato.

La cigan-lingva literaturo havas propran PEN-centron en Berlino.

Inter la celoj de la mondkongreso, organizita de la Internacia Romaa Unio, estis aprobo de stabiliga programo por helpo al ciganoj en ĉiuj landoj de Eŭropo, kie vivas ok el dek du milionoj da diasporaj ciganoj.

Referencoj redakti

  1. Noto pri 'romaoj': La lingva komisiono de la Internacia Romaa Unio decidis uzi sole la terminon Roma kiel ĝenerala termino por membroj de la cigana malplimulto, al kiu ajn subgrupo ili apartenis, kaj tiel anstataŭigi ĉiujn konkurencajn eksterajn nomojn