Cigana flago

etna flago

Cigana flago (cigane O styago le romengo) estas la nacia flago de ciganoj. Oni akceptis ĝin en la Unua tutmonda cigana kongreso en Londono, en 1971. La flago estas partigita en du kampojn — la bluan (supre) kaj la verdan (malsupre), kiuj simbolas ĉielon kaj teron. En centro de la flago situas ruĝa rado (ĉakra), kiu simbolas hindoarjan originon de la cigana popolo (analoga rado ĉeestas en la flago de Barato).

Flago de ciganoj

Ciganoj klarigas ofte elementojn de la flago mistike. Oni interpretas la verdan kampon kiel materian mondon, la bluan — kiel spiritan mondon, kaj la radon kiel vivon de cigano. La reciproka situo de elementoj signifas, ke cigano estas en vojo la tutan vivon, kaj ke li devas forgesi nek pri ĉiutaga vivo, nek pri animo. Ruĝa koloro de la rado estas la koloro de sango. Ciganoj verŝis ĉi tiun sangon dum Dua mondmilito en batalo kontraŭ naciismo kaj en genocido, kaj cigano devas neniam forgesi pri ĝi.

Tamen, la optimisma interpreto estas ankaŭ populara. La verda kampo estas en tiu ĝuste kampo, ne vojo; cigano povas elekti tie ĉiun vojon, aŭ halti kaj meti tendaron. Kaj ruĝa koloro de la rado estas koloro de festo, ĉar la ciganoj estas «popolo-festo» mem.

La cigana flago en Kroatio diferencas per la rado, kiu estas tie ne ruĝa, sed ora. La rado ankaŭ diferencas en flagoj de diversaj organizoj kaj etnaj grupoj.