Kaleoj estas ciganoj el tiuj grupoj de ciganoj, kiuj vivas precipe en hispanlingvaj landoj, kontraste al romaoj kaj sintioj. En la hispana oni nomas ilin "gitano" [ĥitano] aŭ "calé" [kale'] (tabuiĝinta).

Kaleoj
etno
romaojHispanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Kaleoj atingis Iberion el Afriko en 15-a jarcento. Tiamaj iberianoj kredis, ke ili devenis el Egiptio, tial la hispana nomo egiptano > gitano.

En cigana ĵargono caló [kalo'], ciganoj nomas ne-ciganoj payos [pajos].

Malgraŭ kvin jarcentoj da kunloĝo, hispana socio ankoraŭ diskriminacias ciganojn, pli ol eksterlandanojn. Tamen, ciganaj muzikistoj povas akiri famegon kaj respekton. Pro ilia suspektata krimemo, ciganoj estis persekutataj de hispana polico, speciale Guardia Civil. La demokratio post 1978 samrajtigas ilin, sed la socio ne evoluis samrapide. En pluraj regionoj, ciganoj loĝas en miksetnaj kvartaloj, sed, ĉirkaŭ grandaj hispanaj urboj, estas faveloj de ciganoj, vivtenantaj per heroinokomerco, metalrubokomerco, almozo, nomada komerco aŭ malprestiĝa laboro.

La tradiciaj kaleoj vivis en grandaj familioj, ofte disaj pro nomadeco. Geedziĝoj estas okazo por festo kaj renkonto. Tradicie oni ne geedziĝis kun ne-ciganoj, krom se tiuj akceptis la ciganajn morojn. Tial, nunaj kaleoj idas ankaŭ de anoj de landoj tramigritaj de ciganoj.

Kiam, antaŭ ne multe, hispana ekonomio kreskegis, portugalaj ciganoj migris al Hispanio por labori kiel sezonaj terkulturistoj anstataŭante la hispanajn ciganojn en postenoj kaj socia klaso.

Post falo de komunismo, rumaniaj ciganoj migris okcidenten, atingante Hispanion. Ilia maladapto al la hispaniaj moroj estigas problemojn kaj diskriminacion.

Hispanaj ciganoj kreis la muzikon flamenko.

Granda parto el hispanaj evangeliismanoj estas konvertitaj kaleoj. Evangelisma eklezio inkluzivigis ciganan muzikon en ritaro.

Eksteraj ligiloj redakti


Vidu ankaŭ hispanaj nomadoj mercheroquinqui.