Internacia Romaa Unio

La Internacia Romaa Unio (IRU), (angle: International Romani Union, romaoj[1] nomas ĝin Romano Internacionalno Jekhetanipe) estas NRO kiu defendas la rajtojn de la romaoj/ciganoj

Internacia Romaa Unio
organizaĵo
Komenco 1965 vd
Sidejo Vieno
Agareo

Roma rights

Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de Ciganio aŭ la romaa flago
Flago de Ciganio aŭ la romaa flago

Enskribita kiel internacia organizaĵo ne havanta registaran karakteron, la Internacia Romaa Unio ĉeestas en pli ol 30 landoj kun sidejo en Prago, Ĉeĥio. IRU havas konsultajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konsilio de Eŭropo kiel reprezentanto de la Romaoj. Ekde 1986 ĝi estas ankaŭ membro de UNICEF.

Historio redakti

La organizaĵo ekestis post la 1-a romaa mondkongreso, kiu okazis en Londono en 1971. La kongreso "celis strebi al 'internacia unueco'" en la batalo kontraŭ socia marĝenigo kaj celis plibonigi sociajn ŝancojn kaj politikan partoprenon. Kvin komisionoj estis starigitaj por trakti la naziajn krimojn, la socian kaj edukan situaciojn, samkiel la lingvon kaj kulturon de la romaoj. La lingva komisiono decidis uzi sole la terminon Roma kiel ĝenerala termino por membroj de la cigana malplimulto, al kiu ajn subgrupo ili apartenis, kaj tiel anstataŭigi ĉiujn konkurencajn eksterajn nomojn.

En 1965 estis fondita la Internacia Romaa Komitato, poste alinomata al Komiteto Lumniako Romano (Internacia Romaa Komitato) kiu poste fariĝis Romano Internacionalno Jekhetanipe (Internacia Romaa Unio) en 1978[2].

Honora prezidanto de la IRU en la fonda fazo estis la konata aktoro Yul Brynner. Li ludis aktivan rolon en la klopodoj de la romaoj unuiĝi internacie kaj akiri internacian agnoskon en la 1970-aj jaroj[3].

Principaro kaj celaro redakti

En la tuta mondo, la Internacia Romaa Unio reprezentas politike ĉiujn ciganojn/romaojn[1] (sintioj, kaleoj, lovarioj, ĉoriĉanioj, romungroj, vlaksoj, manuŝoj, ktp.) kaj agas en la plej bona intereso de la romaoj[4].

La organizaĵo sin devontigas disvolvi kaj antaŭenigi la kulturajn tradiciojn, la kutimojn kaj la lingvon de la romaoj.

Ĝi kunlaboras por solvi ekonomiajn, sociajn, kulturajn, edukajn kaj humanitarajn problemojn de la romaoj en ĉiuj landoj en kiuj ili vivas kaj servas kiel centro por la observado de la aktivecoj en ĉiuj reprezentitaj landoj rilate al la realigo de tiuj celoj[5].

Internacia Romaa Unio ankaŭ vigilas pri la apliko kaj la plifortigo de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sendepende de raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Bibliografio redakti

(en) Ilona Klimova-Alexander, The Romani Voice In World Politics: The United Nations And Non-State Actors, Ashgate Pub Ltd, 2005, 195 paĝoj, ISBN 978-0754641735.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Oficiala retejo de IRU:

(en) Prezidantecco de IRU: iru2020.org

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Noto pri 'romaa', 'romaoj': Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". Tamen la Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe la terminon "Roma" (Romaoj), tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
  2. (en) Historio[rompita ligilo], IRU
  3. Donald Kenrick, Grattan Puxon: Sinti und Roma. Die Vernichtung eines Volkes im NS-Staat; Göttingen 1981; S. 155
  4. (fr) Grégoire Fleurot, Que veulent dire les mots Roms, Tsiganes et Gens du voyage? [arĥivo], Slate, la 27-an de julio 2010
  5. (en) Vision and mission[rompita ligilo], IRU