Yul Brynner

usona aktoro

Yul BRYNNER (origine ruse Юлий Бори́сович Бри́нер, Júlij Borísoviĉ Bríner, poste angle Yule Brynner [juːl ˈbɹɪnɚ], naskiĝis la 11-an de julio 1920 en la urbo Vladivostoko, Rusio, mortis la 10-an de oktobro 1985) estis Holivuda aktoro de rusa deveno.

Yul Brynner
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Yul Brynner Anna and the King television 1972.JPG
Persona informo
Yul Brynner
Naskonomo Юлий Борисович Бринер
Naskiĝo 11-an de julio 1920 (1920-07-11)
en Vladivostoko, Flag of the Russian Soviet Federative Socialist Republic (1918–1925).svg Rusio
Morto 10-an de oktobro 1985 (1985-10-10) (65-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio, Flag of the United States.svg Usono
Mortis pro pulma kancero [#]
Tombo Abbaye royale Saint-Michel de Bois-Aubry [#]
Religio ortodoksa kristana eklezio [#]
Lingvoj anglafrancarusa [#]
Ŝtataneco Respubliko de Fora OrientoUsonoSvislando [#]
Alma mater Kristana Asocio de Junaj Viroj [#]
Familio
Edz(in)o Virginia Gilmore [#]
Amkunulo Marlene Dietrich [#]
Infanoj Victoria Brynner [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • televida reĝisoro • fotistoverkistomuzikisto • teatra aktoro • aktoro • televida aktoro • aktobato [#]
Aktiva dum 1941–1985 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La patro en la 1930-aj jaroj forlasis la familion kaj la patrino kun la knabo ekloĝis unue en Ĉinio kaj poste en Francio. Yul Brynner vivtenis sin dum la sekvaj jaroj interalie kiel artisto en cirko, kiel aktoro kaj kiel kantisto.

Ekde 1940 li vivis en Usono, kie li elprovis sin kiel aktoro en teatroj kaj la televido. En la jaro 1949 li havis sian filmdebuton en Hollywood – sen granda sukceso. Famon li gajnis per la rolo de la reĝo de Siamo en la filmo The King and I en la jaro 1956. Kelkajn jarojn antaŭe li jam prezentis tiun ĉi rolon en teatro de la Novjorka Broadway, kaj pro la filmo li en 1957 gajnis Oskaron. Pliaj kulminoj de lia kariero estis la filmoj The Brothers Karamazov kaj The Magnificent Seven.

Yul Brynner mortis en 1985 de pulmokancero. Antaŭ lia morto li aperis en varbofilmo kontraŭ la fumado.

Listo de filmojRedakti

  • Port of New York (1949)
  • The Ten Commandments (1956)
  • The King and I (1956)
  • Anastasia (1956)
  • The Brothers Karamazov (1958)
  • The Magnificent Seven (1960)
  • Westworld (1972)

Premioj gajnitajRedakti

  • Oskaro pro The King and I (1957)