Kristana Asocio de Junaj Viroj

Kristana Asocio de Junaj Viroj (KAJV), aŭ Kristana Asocio de Junaj Homoj (KAJH), estas ekumena junulara movado kun 122 landaj ligoj kaj 45 milionoj da membroj en la tuta mondo. La movado nomiĝas en angla lingvo Young Men's Christian Association (YMCA), dum en Esperanto estas uzataj ankaŭ la nomoj "Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj" aŭ "Kristana Unuiĝo de Junaj Viroj".

Kristana Asocio de Junaj Viroj
emblemo
kristana misiointernacia organizaĵo
Komenco 6-a de junio 1844 vd
Geografia situo CH1903: 495127 / 118934 (mapo)46.2136647280756.0796178581423Koordinatoj: 46° 12′ 49″ N, 6° 4′ 47″ O; CH1903: 495127 / 118934 (mapo)
Sidejo Ĝenevo
Kristana Asocio de Junaj Viroj (Kantono Ĝenevo)
Kristana Asocio de Junaj Viroj (Kantono Ĝenevo)
DEC
Kristana Asocio de Junaj Viroj
Kristana Asocio de Junaj Viroj
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Kristana Asocio de Junaj Viroj
Fondinto(j) George Williams vd
Membro de Forumo Junulara Eŭropa vd
Filioj YMCA Vivekananda Road • YMCA, Chowringhee vd
Posedatoj Diversity FM • Jerusalem International YMCA • YMCA - Peniel by Galilee • Kempeitai East District Branch vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kovrilpaĝo de junio 1919

La unua asocio de KAJV fondiĝis de britaj protestantoj la 6-an de junio 1844 en Londono laŭ iniciativo de George Williams. Ĝi celis doni al junaj viroj en la grandurbo orientiĝon en la kredo kaj vivo. Ene de malmultaj jaroj estiĝis tutmonda movado; la diversaj landaj ligoj fondis mondan aliancon en 1855 en Parizo. En 1878, la sidejo de la monda KAJV estis establita en Ĝenevo (Svislando) fare de Henri Dunant.

Laŭ la sama modelo fondiĝis en kelkaj landoj ankaŭ "Kristanaj Asocioj de Junaj Virinoj", dum en aliaj landoj (ekz. Germanio) la asocio simple komencis akcepti ankaŭ virinojn kaj ekuzis la nomon "Kristana Asocio de Junaj Homoj". Malgraŭ ĝia origino el protestantismo, nuntempe kristanoj de ĉiuj konfesioj - kaj eĉ nekristanoj - estas bonvenaj en la asocio.

La devizo de la Monda Alianco de KAJV estas "por ke ĉiuj estu unu" laŭ la Biblio (Joh 17, 21).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti