Holivudo

kvartalo en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
(Alidirektita el Hollywood)

Holivudo[1] (angle Hollywood, el la du vortoj holly -ilekso- kaj wood -arbaro-)[2][3] estas nordokcidenta kvartalo de la usona urbo Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio. Pro ĝia fameco kiel la historia centro de kinaj farejoj kaj steluloj, oni ofte uzas tiun nomon ankaŭ kiam oni celas ĝenerale la usonan kino-industrion. Hodiaŭ plejparto da la kina industrio estas elsituita en ĉirkaŭaj areoj, tamen multaj flankaj industrioj (kiel redaktado, specialaj efektoj, post-produktado kaj lumado) restas en Holivudo.

Holivudo
Fotomontaĵo
kvartalo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 210 511  (2015) [+]
Loĝdenso 2 648 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 6′ N, 118° 20′ U (mapo)34.098333333333-118.32666666667Koordinatoj: 34° 6′ N, 118° 20′ U (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 79,5 km² (7 950 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Holivudo situas ĉe la nordokcidenta parto de Los-Anĝeleso
Holivudo (Kalifornio)
Holivudo (Kalifornio)
DEC
Holivudo
Holivudo
Situo de Holivudo
Holivudo (Usono)
Holivudo (Usono)
DEC
Holivudo
Holivudo
Situo de Holivudo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hollywood, California [+]
vdr
La fama surmonteta Holivud-signo.

Pluraj antikvaj teatroj en Holivudo estas uzataj kiel okazejoj de grandaj filmaj premieroj, kaj ili gastigas ankaŭ la ceremoniojn Academy Awards. Holivudo estas populara turisma vidindaĵo de Usono.

Nuntempe ne ekzistas ajna oficiala limo de Holivudo, ĉar Los-Anĝeleso ne havas oficiale difinitajn kvartalojn.

Holivudo-bulvardo redakti

 
Bulvardo

La plej fama stratego de Holivudo estas la Holivudo-bulvardo. Ĝi etendiĝas de oriento al okcidento ekde Vermont-avenuo ĝis Sunset-bulvardo (sunsubiro-bulvardo).

Tie troviĝas ne nur la Marŝo de famo (promenejo de fameco), la famaj steloj kun nomoj de eminentuloj, sed ankaŭ la Chinese Theater (ĉina teatro), kie ĉiujare la Oskar-premioj estas disdonataj.

Historio redakti

En 1886, Harvey Henderson Wilcox, origine de Kansaso, aĉetis 0,6 km2 da tero de la kamparo okcidente de la urbo Los-Anĝeleso, kaj tie konstruis ranĉon. En 1887, Wilcox desegnis planon por urbo, kiun li deponis ĉe la kontea terenregistrejo. Tiu estis la unua oficiala ekapero de la nomo "Hollywood".

Oni malĝuste pensas, ke la nomo "Hollywood" devenas el la importita angla ilekso kiu supozeble kreskis tie - "Hollywood" angle tradukas al "ileksa arbaro". Fakte, la nomon elektis Daeida, la edzino de Wilcox. Vojaĝante orienten trajne, Daeida renkontis virinon kiu parolis pri sia hejmo en Ohio nomita Hollywood. Daeida ŝatis la nomon, kaj donis ĝin al la familia ranĉo.

En 1900, Hollywood havis poŝtejon, ĵurnalon, hotelon, du vendoplacojn kaj loĝantaron de 500 homoj.

La unuan parton de la fama Hollywood Hotel (hotelo Holivudo) malfermis en 1902 bienvendisto, kiu volis vendi loĝajn parcelojn inter la citronarbejoj flanke de la montetopiedoj.

Hollywood fariĝis urbo en 1903. En 1904 oni malfermis novan tramvojon inter Los-Anĝeleso kaj Hollywood laŭ la strato Prospect Avenue. La nova linio nomiĝis the Hollywood boulevard (la Holivuda bulvardo).

En 1910 la urbanoj de Hollywood voĉdonis favore al la anekso de la urbo al Los-Anĝeleso, por ebligi atingon de la akvosistemoj de la pli granda urbo (nome, la Los-Anĝelesa Akvedukto, kaj la Los-Anĝelesa sistemo de kloakoj). Kun la anekso de la komunumo al Los-Anĝeleso, la nomo de Prospect Avenue ŝanĝiĝis al Hollywood Boulevard (Holivudo-bulvardo).

En 1923, Harry Chandler, posedanto de la gazeto Los Angeles Times, pagis al reklamagento John ROCHE 21.000 usonajn dolarojn por konstrui grandan signon ĉe la monteto Mount Lee, kiu reklamas pri la loko — ĝi konsistas el literoj formantaj la vorton HOLLYWOODLAND (Holivudlando). La literoj estis 50 futojn (15,24 metrojn) altaj kaj prilumitaj per 4.000 ampoloj. En 1939 oni renovigis la surskribon kaj en 1947 la ero "LAND" estis forigita. La signo estas hodiaŭ protektita monumento.

Holivudo kaj kino redakti

 
Historie famaj kinaktoroj kaj reĝisoroj de la ora-epoko de Holivudo: De la supramaldekstra angulo lau linio: Greta Garbo, Humphrey Bogart, Lauren Bacall, Clark Gable, Katharine Hepburn, Fred Astaire, Ginger Rogers, Marlon Brando, Marx Brothers, Joan Crawford, John Wayne, Cary Grant, Buster Keaton, Claudette Colbert, Gene Kelly, Burt Lancaster, Judy Garland, Gregory Peck, Elizabeth Taylor, Kirk Douglas, Bette Davis, Audrey Hepburn, Jean Harlow, Alfred Hitchcock, John Ford, Bacall kaj Howard Hawks, Dial M for Murder, Laurence Olivier, Marlene Dietrich, James Cagney, Ava Gardner, Cary Grant, Ingrid Bergman, Henry Fonda, Gentlemen Prefer Blondes, James Dean, Orson Welles, Mae West, William Holden, Five Miles to Midnight Vivien Leigh, Joan Fontaine kaj Gary Cooper, Spencer Tracy, Barbara Stanwyck, Lillian Gish, Tyrone Power, Shirley Temple, Janet Leigh kaj Charlton Heston Rita Hayworth, Mary Pickford.
 
La komenca epoko de Holivudo

En fruaj 1900-aj jaroj kinproduktantaj kompanioj de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo komencis translokiĝadon al Kalifornio pro ĝia pli fidinda vetero kaj pli longaj tagodaŭroj, ĉar malgraŭ la ekzisto de elektra lumo, la plej bona lumfonto tiam estis la natura sunbrilo.

Alia faktoro kiu helpis al Holivuda evoluado estis la granda distanco ĝis Nov-Ĵerzejo, utila por malfaciligi al Edisono kontroli kaj regi la uzon de filmaj patentoj. Edison posedis preskaŭ ĉiujn patentojn rilate la filmoproduktadon kaj oriente, ĉi tiuj produktistoj povis agi sendepende de la kompanio de Edison.

Frue en 1910 la reĝisoro D. W. Griffith estis sendita de la Biograph Kompanio al la okcidenta marbordo de Usono por filmi en la urbocentro de Los-Anĝeleso, sed li decidis serĉi alian lokon - tiu trovita loko estis Holivudo, kie sekve estis filmita la unua holivuda filmo In Old California (En malnova Kalifornio).

La unua filmejo en la regiono estis konstruita ĉe Edendale (proksima al Holivudo) de Selig Polyscope Company, rapide sekvata de Nestor Studios. En la sekvantaj jaroj aliaj dek kvin sendependaj filmejoj okupis Holivudon, farante tiun nomon sinonimo de kino.

Iuj Holivudaj filmoj uzas inventitajn lingvojn. Pri tiu fenomeno legeblas pli sub interlingvistiko.

Famaj naskiĝintoj redakti

Mortintoj de Holivudo redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo Moliso en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la versio de 1970, paĝo 396
  2. holly - Origin and meaning of holly (angle)..
  3. wood - Origin and meaning of wood (angle)..

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • George R. Jezek, Marc Wanamaker: Hollywood. Now and Then, George Ross Jezek Photography & Publishing, San Diego 2002, ISBN 978-0-9701036-1-1.
  • M.B.B. Biskupski, Hollywood's war with Poland, 1939-1945, enpoligo: Nieznana wojna Hollywood przeciwko Polsce 1939-1945 (Nekonata milito kontraŭ Pollando 1939-1945), Varsovio 2011, p. 390, ISBN: 978-83-89812-77-0

Eksteraj ligiloj redakti