Ingrid Bergman

Ingrid BERGMAN (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1915, mortis la 29-an de aŭgusto, 1982) estis sveda aktorino.

Ingrid Bergman
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Ingrid Bergman - Gaslight 44.jpg
Persona informo
Ingrid Bergman
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1915 (1915-08-29)
en Hedvig Eleonora parish
Morto 29-an de aŭgusto 1982 (1982-08-29) (67-jara)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per mama kancero [#]
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj anglasveda [#]
Loĝloko Beverly Hills [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Dramatens elevskola • Palmgrenska samskolan [#]
Subskribo Ingrid Bergman
Familio
Patro Justus Bergman [#]
Edz(in)o Roberto Rossellini • Lars Schmidt [#]
Amkunulo John Van Eyssen [#]
Infanoj Pia Lindström • Isotta Ingrid Rossellini • Isabella Rossellini [#]
Profesio
Okupo aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro [#]
Laborkampo aktorado [#]
Aktiva dum 1934–1982 [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Aktorado
Oskar-premio
1945 pro Gaslight
1957 pro Anastasia
1975 pro Murder on the Orient Express.
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ingrid Bergman naskiĝis en Stokholmo. Ŝi studis aktoradon en sia hejmurbo, kaj post kelkaj filmoj en Svedio ŝi en 1939 iris al Hollywood. Grandan renomon ŝi gajnis pro la filmo Casablanca, kie ŝi kune kun Humphrey Bogart prezentis unu el la plej famaj amoparoj de la kinohistorio. Oskarojn ŝi gajnis en 1945 pro Gaslight, en 1957 pro Anastasia kaj en 1975 pro Murder on the Orient Express.

En la jaro 1948 ŝi ŝokis la publikon komencante amaferon kun la itala reĝisoro Roberto Rossellini kaj naskante idon de li antaŭ ol ŝi estis divorcita de sia edzo, la kuracisto P. Lindström. La edzeco kun Rossellini daŭris de 1951 ĝis 1957, kaj ankaŭ ŝia tria edzeco kun la produktoro L. Schmidt fiaskis. En la jaro 1982, je sia naskiĝtago, ŝi mortis en Londono de kancero.

Listo de filmojRedakti

  • Munkbogreven (Svedio, 1935)
  • Swedenhielms (Svedio, 1935)
  • Intermezzo (Svedio, 1936)
  • Intermezzo (Usono, 1939)
  • Dr. Jekyll and Mr. Hyde (Usono, 1941)
  • Casablanca (Usono, 1942)
  • To Whom the Bell Tolls (Usono, 1943)
  • Gaslight (Usono, 1944)
  • Spellbound (Usono, 1945)
  • Notorious (Usono, 1946)
  • Joan of Arc (Usono, 1948)
  • Under Capricorn (Usono, 1949)
  • Stromboli, terra di Dio (Italio, 1949)
  • Elena et les hommes (Francio/Italio, 1956)
  • Anastasia (Usono, 1957)
  • Indiscreet (Usono, 1958)
  • The Inn of the Sixth Happiness (Usono, 1958)
  • Murder on the Orient Express (Britio, 1974)
  • Herbstsonate (Germanio/Svedio, 1978)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti