James Cagney
James Francis Cagney, Jr. (naskiĝinta la 17-an de julio 1899; mortinta la 30-an de marto 1986)[1] estis usona aktoro kaj dancisto, kaj en teatro kaj en kino,[2] kvankam li havis sian plej grandan famon en kinarto. Konata pro siaj kortuŝaj ludaĵoj, distinga voĉostilo, kaj malesprimiva humora ritmo, li ricevis premiojn pro ampleksa vario de ludado.[3] Li estas plej bone rememorata ĉar ludis mult-esprimajn fortanimajn virrolojn en filmoj kiaj The Public Enemy (1931), Taxi! (1932), Angels with Dirty Faces (1938) kaj White Heat (1949) kaj li estis eĉ steoritipigita aŭ limigita per tiu vido dekomence en sia kariero.[4] En 1999, la American Film Institute rangis lin la oka inter siaj 50 plej Grandaj Usonaj Kinlegendoj.[5] Orson Welles dirispri Cagney ke li estis "maybe the greatest actor who ever appeared in front of a camera" (eble la plje granda aktoro kiu iam aperis antaŭ kamerao)[6] kaj Stanley Kubrick konsideris lin unu el plej bonkvalitaj aktoroj ĉiutempaj.[7]
James Cagney | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
James Francis Cagney, Jr. | |||||
Naskonomo | James Francis Cagney | ||||
Naskiĝo | 17-an de julio 1899 en Novjorko | ||||
Morto | 30-an de marto 1986 (86-jara) en Stanford | ||||
Mortis pro | korinfarkto [#] | ||||
Tombo | Gate of Heaven Cemetery [#] | ||||
Lingvoj | angla • jido [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Stuyvesant High School [#] | ||||
Partio | Respublikana Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Frances Cagney [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • sindikatisto • filmreĝisoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1919–1984 [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La sepa filmo de Cagney nome The Public Enemy iĝis unu el plej influaj gangsterfilmoj de tiu periodo. Li iĝis unu el plej grandaj steluloj de Holivudo kaj unu el plej grandaj kontraktoj de Warner Brothers. En 1938, li ricevis sian unuan nomumon al Oskar-premio kiel plej Bonkvalita Aktoro pro Angels with Dirty Faces pro sia subtila portreto de akra infanviro Rocky Sullivan. En 1942, Cagney ricevis la Oskar-premion pro sia energia portreto de George M. Cohan en Yankee Doodle Dandy.[8] Li estis nomumita trianfojon en 1955 pro Love Me or Leave Me. Cagney retiriĝis el aktorado kaj dancado en 1961 por dediĉi sin al sia farmo kun sia familio. Li rompis sian retiron, post dudek jaroj, por partopreni en la filmo de 1981 nome Ragtime, ĉefe por helpi sin al rekupero el koratako.
NotojRedakti
- ↑ McGilligan, Patrick (1975). Cagney: The Actor as Auteur. New York: A. S. Barnes and Co., Inc. ISBN 0-498-01462-2. Paĝe 14.
- ↑ Obituary Variety, 2a de Aprilo, 1986.
- ↑ Speck, Gregory, "From Tough Guy to Dandy: James Cagney", Junio 1986, paĝo 319. Kontrolita 17a de Oktobro 17, 2008.
- ↑ McGilligan, paĝo 11
- ↑ America's Greatest Legends. AFI's 100 Years...100 Stars. American Film Institute (2005). Alirita 17a de Oktobro, 2008. Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Orson Welles http://www.imdb.com/title/tt0669890/ Parkinson, BBC, 8a de Julio, 1972 http://www.youtube.com/watch?v=yoLCnxVwbJA&feature=related
- ↑ Remembering Stanley Kubrick - Spielberg on Kubrick - YouTube. youtube.com. Alirita 13a de Junio, 2015.
- ↑ Best Actor. FilmSite.org. Alirita 17a de Oktobro, 2008.
BibliografioRedakti
- Cagney, James (2005) [1976]. Cagney by Cagney. Doubleday. ISBN 0-385-52026-3.
- James, Florence (2013). Fists Upon a Star: A Memoir of Love, Theater, and Escape from McCarthyism. University of Regina Press. pp. 44–46. ISBN 9780889772601. [1] Arkivigite je 2013-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 28an de Septembro 2015.
- Gallagher, Brian. "Some Historical Reflections on the Paradoxes of Stardom in the American Film Industry, 1910–1960: Part Six". [2] Alirita la 28an de Septembro 2015.
- McCabe, John (2002). Cagney (Paperback ed.). London: Aurum Press. ISBN 1-85410-833-6.
- McGilligan, Patrick (1975). Cagney: The Actor as Auteur. New York: A. S. Barnes and Co., Inc. ISBN 0-498-01462-2.
- Warren, Doug; Cagney, James (1986) [1983]. Cagney: The Authorized Biography (Mass Market ed.). New York: St. Martin's Press. ISBN 0-312-90207-7.
Eksteraj ligilojRedakti
- James Cagney ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Fotoj kaj literaturo
- James Cagney in the 1900 US Census Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, 1905 NY Census Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, 1910 US Census Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, 1920 US Census Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, 1930 US Census Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, kaj ĉe Social Security Death Index Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine.