Usona Kininstituto

usona organizaĵo pri filmo kaj kino
(Alidirektita el American Film Institute)

La American Film Institute (AFI, trad. Usona Kininstituto) estas kinorganizaĵo kiu edukas filmfaristojn kaj honoras la heredon de kinartoj en Usono. AFI estas subtenita de privata fonduso kaj de publika membraro.

Usona Kininstituto
emblemo
kina lernejo
privata neprofitcela lernejo
kina organizaĵo
organizaĵo pri edukado vd
Dum 1967 - nekonata/nuntempe
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando(j) Usono
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Membraro redakti

La instituto estas komponita de estroj de la komunumoj de kino, distrado, negoco kaj universitatoj. Gvidas la organizon stabanaro de Board of Trustees proparolita de Sir Howard Stringer kaj de Board of Directors estrita de Robert A. Daly, kio estas regita de Prezidento kaj CEO Bob Gazzale (Oktobro 2014). Antaŭaj estroj estis fonda direktoro George Stevens, Jr. (el 1967 al 1980) kaj Jean Picker Firstenberg (el 1980 al 2007).[1]

Funkciado redakti

La agado de la Instituto funkcias pere de diversaj programoj kiuj disvastigas materialon kiel la 100 Jaroj... 100 Steluloj de AFI. Inter lernantoj de la Instituto troviĝas gravaj reĝisoroj kaj aktoroj de la usona kinindustrio.

Referencoj redakti

  1. AFI Board of Trustees etc. American Film Institute (Oktobro 2014). Alirita 24a de Decembro 2014.

Eksteraj ligiloj redakti