Yankee Doodle Dandy

Yankee Doodle Dandy (pli-malpli anglalingve "Jankio-Dando", el la usona patriota marŝ-kanto "Yankee Doodle"[1].) estas 1942-jara biografia muzikala filmo direktita de Michael Curtiz. La filmo rakontas pri George M. Cohan (1878-1942), kiu estas konsiderata kiel la patro de la usona muzikala komedio, kaj estis pionira influo ĉe Broadway. Aperas en la filmo aktoroj James Cagney, Joan Leslie, Walter Huston, Eddie Foy Jr., kaj aliaj.

Jankio-Dando
filmo
Originala titolo Yankee Doodle Dandy
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6-a de junio 1942
Daŭro 126 minutoj
Ĝenro Biografio/Muzikalo
Kameraado James Wong Howe
Reĝisoro(j) Michael Curtiz
Produktisto(j) William Cagney
Hal B. Wallis
Jack L. Warner
Scenaro Robert Buckner
Edmund Joseph
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de Leo F. Forbstein
Ĉefrolantoj James Cagney
Joan Leslie
Walter Huston
Eddie Foy Jr.
Produktinta firmao Warner Bros.
Distribuo Warner Bros.
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado
IMDb
vdr

La filmo gajnis tri Akademiajn Premiojn, inkluzivante premion por plej bona aktoro en ĉefa rolo (James Cagney), plej bona muziko, kaj plej bona sono. Ĝi estis kandidatigita por 5 pluajn Oskarojn, inkluzivante premion por plej bona filmo. En 1993, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Referencoj redakti

  1. Yankee Doodle en Kantaro Vikio