Alfred Hitchcock

Alfred HITCHCOCK ([ˈælfɹɛd hɪtʃkɒk], Esperante Alfredo HIĈKOK, naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1899 en Londono, mortis la 29-an de aprilo 1980[1] en Los-Anĝeleso) estis brita reĝisoro kaj produktoro,[2] oftekromnmita "La Majstro de Suspenso".[3]. Li pioniris multajn elementojn de la kinaj ĝenroj suspenso kaj psikologia trilero. Li havis sukcesan karieron en la Brita kinarto kaj per mutaj kaj per fruaj sonfilmoj kaj iĝis rekonata kiel plej bona reĝisoro de Anglio. Hitchcock poste translokiĝis en Holivudon en 1939[4] kaj iĝis usona ŝtatano en 1955.[5]

Alfred Hitchcock
brita reĝisoro kaj produktoro
Persona informo
Naskonomo Alfred Joseph Hitchcock
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1899 (1899-08-13)
en Leytonstone, Londono, Flago-de-Britio.svg Britio
Morto 29-an de aprilo 1980 (1980-04-29) (80-jara)
en Bel Air, Losanĝeleso, Kalifornio, Flago-de-Usono.svg Usono
Mortis pro rena malfunkcio [#]
Religio katolikismo [#]
Etno Irish migration to Great Britain [#]
Lingvoj germana lingvoangla lingvo [#]
Loĝloko Londono • Leytonstone [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Universitato de Londono • Tower Hamlets College • Salesian College [#]
Familio
Edz(in)o Alma Reville [#]
Infanoj Pat Hitchcock [#]
Profesio
Alia nomo Hitchcock [#]
Okupo filmreĝisoroscenaristoproduktorofilmmuntisto • televida produktoro • filmaktoro • televida reĝisoro • kameraisto [#]
Aktiva dum 1921– [#]
Oficiala retejo http://hitchcock.tv/ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Laŭlonge de kariero de duono da jarcento, Hitchcock konstruis por si mem rekoneblan reĝisoran stilon.[6] Liaj stilaj markoj estas la uzado de kameramovado kiu imitas la rigardon de persono,[7] devigante la vidantojn engaĝiĝi en formo de Rigardismo.[8] Aldone, li metis scenojn por pligrandigi anksion, timon, aŭ empation, kaj uzis plinovigajn formojn de filmeditado.[8] Liaj verkoj ofte aperigis fuĝantojn kun "blondulinaj" inaj roluloj.[9][10] Multaj el la filmoj de Hitchcock havas surprizajn finojn kaj trilerajn intrigojn kiuj montras priskribojn de murdo kaj alia violento. Multaj el la misterioj, tamenr, estas uzataj kiel kaptiloj aŭ "makgufinoj" kiu utilas al la temoj de filmoj kaj al psikologia ekzaminado de ties roluloj. La filmoj de Hitchcock ankaŭ ŝuldas multajn temojn el psikoanalizo kaj foje montras fortajn seksajn aludojn. Li iĝis tre videbla publika figuro pere de intervjuoj, filmaj reklamaĵoj, kameaj aperoj en siaj propraj filmoj, kaj la dek jaroj en kiuj li gastigis la televidan programon Alfred Hitchcock Presents. Dekomence li en ĉiuj filmoj transprenis mem malgrandan rolon (konkrete gastrolon): komence li tion faris pro la manko de statistoj, sed poste tio fariĝis lia persona signo. En 1978, kinkritikisto John Russell Taylor priskribis Hitchcock kiel "la plej universale rekonebla persono en la mondo", kaj "decidema mezklasa anglo kiu ĝuste rezultis arta genio."[11]

Hitchcock reĝisoris pli ol kvindek filmojn en kariero etenda dum ses jardekoj kaj estas ofte konsiderita kiel la plej granda brita filmisto.[12] Li atingis unuan rangon en enketo de 2007 de kinkritikistoj en la brita gazeto Daily Telegraph, kiu diris: "Sendube la plej granda filmisto aperinta el tiuj insuloj, Hitchcock faris pli ol ajna reĝisoro por formi la modernan kinon, kiu estus tute diferenca sen li. Lia kapablo estis rakontado, kruele kaŝante ŝlosilan informaron (kaj el siaj roluloj kaj el la vidantoj) kaj engaĝigante la emociojn de la aŭdantaro kiel neniu pli."[13][14] Antaŭ 1980, estis longa polemiko pri la fakto ke Hitchcock estis kavalirita pro sia kontribuo al kinarto, kaj la kinkritikisto Roger Ebert verkis: "Aliaj britaj reĝisoroj kiel Sir Carol Reed kaj Sir Charlie Chaplin estis estintaj kavaliritaj jarojn antaŭe, dum Hitchcock, universale konsiderta de kinfakuloj kiel unu el la plej grandaj filmistoj de ĉiuj tempoj, estis preterpasita", antaŭ li ricevis sian kavalirecon el la brita reĝino Elizabeto la 2-a en la Honorigoj de la Novjaro 1980.[11] En 2002, la gazeto MovieMaker nomumis Hitchcock kiel plej influa kinfaristo el ĉiuj tempoj.[15]

Lia unua grava filmo estis The Lodger. Ĝi temis pri familio suspektanta ke sia subluanto estas murdisto. Ĝi jam havis ĉiujn elementojn de tipa Hitchcock-filmo: krimon, hororon, kaj psikologian profundecon.

Li estas la majstro de suspenso, ofte baziĝanta sur t.n. makgufinoj.

BiografioRedakti

Ekvivo: 1899–1919Redakti

Infanaĝo kaj edukadoRedakti

Hitchcock naskiĝis la 13an de aŭgusto 1899 en etaĝo super la nutrovendejo de siaj gepatroj en 517 High Road, Leytonstone, en la ĉirkaŭoj de Orienta Londono (poste parto de Essex), kiel la plej juna el tri gefiloj: William Daniel (1890–1943), Ellen Kathleen ("Nellie") (1892–1979), kaj Alfred Joseph (1899-1980). Liaj gepatroj, Emma Jane Hitchcock, denaske Whelan (1863–1942), kaj William Edgar Hitchcock (1862–1914), estis ambaŭ romkatolikoj, kun partaj radikoj en Irlando;[16][17] William estis nutrovendisto same kio estis lia patro.[18]

Estis granda etenda familio, inklude onklo John Hitchcock kun sia kvin-dormoĉambra Viktoria domo en Campion Road, Putney, komplete kun servistino, kuiristo, ŝoforo kaj ĝardenisto. Ĉiusomere John luis ĉemaran domon por la familio en Cliftonville, Kent. Hitchcock diris, ke por la unua fojo li iĝis klas-konscia tie, notante diferencojn inter turistoj kaj lokanoj.[19]

Priskribante sin mem kiel bonkonduta knabo — lia patro nomis lin sia "senmakula ŝafeto" — Hitchcock diris, ke li ne povas memori ĉu li havis eĉ unu ludkolegon.[20] Unu el liaj favorataj historioj por intervjuistoj temis pri lia patro sendante lin al la loka policejo kun noto kiam li estis kvinjaraĝa; la policano rigardis la noton kaj enfermigis lin en ĉelo dum kelkaj minutoj, dirante, "Tio estas kion ni faras al malbonkndutaj knaboj." La esperto lasis lin, li diris, kun vivodaŭra timo al policanoj; en 1973 li diris al Tom Snyder, ke li "timegis pri ajno... rilata al la leĝo" kaj eĉ okaze se por ŝofori li devis akiri parkobileton.[21]

Kiam li estis ses-jaraĝa, la familio translokiĝis al Limehouse kaj luis du vendejojn en 130 kaj 175 Salmon Lane, kiujn ili administris por vendi fish-and-chips kaj fiŝoj respektive; ili loĝis super la unue menciita.[22] Ŝajne Hitchcock estis ses-jaraĝa kiam li venis por la unua fojo al lernejo, nome Howrah House Convent en Poplar, en kiu li eniris en 1907.[23] Laŭ la biografo Patrick McGilligan, li restis en Howrah House dum pli ol du jaroj. Li veis ankaŭ al konventa lernejo, nome Wode Street School "por filinoj de ĝentelmanoj kaj knabetoj", regita de la Fidelaj Kompanoj de Jesuo; por mallonge venis al bazlernejo apud sia hejmo; kaj estis dum mallonge, kiam li estis naŭ-jaraĝa, internulo en lernejo de Salesianoj en Battersea.[24]

 
Benzinejo en 517 High Road, Leytonstone, kie Hitchcock naskiĝis; memora murpentraĵo en 527–533 (dekstre).[25]

La familio translokiĝis kiam li estis 11-jaraĝa, tiam al Stepney, kaj la 5an de oktobro 1910 Hitchcock estis sendita al la St Ignatius College en Stamford Hill, Tottenham (nune en la Londona "Borough of Haringey"), nome Jezuita "grammar school" kun bona reputacio por disciplinado.[26] La pastroj uzis akran gumkanon por frapi la knabojn, ĉiam je la fino de la tago, kaj tiel la knaboj devis resti tra la klasoj antaŭcidante la punon se ili sciis, ke ili estis lisitigitaj por tio. Li diris, ke estis tie kie li disvolvigis sian timsenton.[27] La lerneja registro listigis la naskojaron en 1900 anstataŭ 1899; Spoto diris, ke ŝajne li estis intence aligita kiel 10-jaraĝa, eble ĉar li estis unujare malantaŭ sia lernejigo.[28]

Kvankam la biografo Gene Adair informis, ke Hitchcock estis "averaĝa, aŭ iomete super-averaĝa, lernanto",[29] Hitchcock diris, ke li estis "kutime inter la kvar aŭ kvin unuaj en la klaso";[30] fine de lia unua jaro, liaj laboroj en latina, angla, franca kaj religia edukado estis notitaj.[31] Lia favorita fako estis geografio, kaj li interesiĝis en mapoj, kaj fervojaj kaj busaj horaroj; laŭ Taylor, li povis parkeri ĉiujn haltejojn de la Orient Express.[32] Li diris al Peter Bogdanovich: "La Jezuitoj instruis al mi organizadon, kontrolemon kaj, iomgrade, analizon."[29]

Henley'sRedakti

Hitchcock diris al siaj gepatroj, ke li deziras iĝi inĝeniero,[30] kaj la 25an de julio 1913,[33] li lasis St Ignatius kaj aliĝis al noktaj klasoj en la "London County Council School of Engineering and Navigation" en Poplar. En Hitchcock/Truffaut libro-longa intervjuo en 1962, li diris al François Truffaut, ke li estis studinta "mekanikon, elektroteknikon, akustikon kaj navigadon".[30] Poste, la 12an de decembro 1914 lia patro, kiu estis suferanta pro emfizemo kaj renmalsano, mortis en la aĝo de 52.[34] Por subteni sin mem kaj sian patrinon — liaj pli aĝaj fratoj estis lasante la hejmon en tiu epoko — Hitchcock ekhavis laborpostenon, por 15 ŝilingoj semajne (73 pundoj en 2017), kiel teknika oficisto en la "Henley Telegraph and Cable Company" en Blomfield Street apud la Muro de Londono.[35] Li pluigis siajn noktajn klasojn, tiam en artohistorio, pentrarto, ekonomiko, kaj politika scienco.[36] Lia pli aĝa frato regis la familiajn vendejojn, dum li kaj lia patrino plue loĝis en Salmon Lane.[37]

 
Milita momento en Londono. Hitchcock estis soldatigita, sed ne partoprenis en la milito.

Hitchcock estis tro juna por enlistiĝi kiam eksplodis la Unua Mondmilito en julio 1914, kaj kiam li atingis la postulitan aĝon de 18 en 1917, li ricevis klasigon C3 ("libera pro grava organika malsano, kapabla por servoj en kazernoj hejme... nur taŭga por sedenta laboro").[38] Li aliĝis al kadeta regimento de "Royal Engineers" kaj partoprenis en teoriaj kursetoj, semajnfina instruado, kaj ekzercado. John Russell Taylor verkis, ke en unu sesio de praktika ekzercado en Hyde Park, Hitchcock devis vesti krurbendojn. Li neniam lernis kiel vindi ilin ĉirkaŭ siajn krurojn, kaj ili ripete forfalis al siaj maleoloj.[39]

Post la milito, Hitchcock ekiris al kreiva verkado. En junio 1919 li iĝis fonda eldonisto kaj negocadministranto de "Henley's" interna publikaĵo, nome The Henley Telegraph (sespence la ekzemplero), per kio li publikigis kelkajn mallongajn historiojn.[40] En lia unua historio, "Gas" (Junio 1919), publikigita en la unua numero, juna virino estas atakita de bando de viroj en Parizo, sed poste ĉio estas ŝia halucinado en la seĝo de dentisto.[41] Tio estis sekvita de "The Woman's Part" (septembro 1919), kiu priskribas edzon kiu rigardas sian edzinon, an actor, perform on stage.[42] "Sordid" (februaro 1920) temas pri klopodo aĉeti glavon el antikvaĵisto, kun alia surpriza fino.[43] "And There Was No Rainbow" (septembro 1920) montras Bob surprizita in flagrante (dum fiago) kun la edzino de amiko.[44] En "What's Who?" (decembro 1920), konfuzo regas kiam grupo de aktoroj imitas sin mem.[45] "The History of Pea Eating" (La historio de piz-manĝado, decembro 1920) estas satiro pri la malfacilo manĝi pizojn.[46] Lia fina peco, "Fedora" (marto 1921) priskribas nekonatan virinon: "malgranda, simpla, modesta, kaj silentema, kvankam ŝi atingas profundan atenton el ĉiuj flankoj".[47] "Henley's" promociis lin al la reklama departemento, kie li verkis kopiojn kaj desegnis grafikojn por reklamaĵoj por elektra kablo. Li ŝajne amis tiun laborpostenon kaj estus restinta malfrue en tiu oficejo por kontroli la rezultojn; li diris al Truffaut, ke tio estis lia "unua ŝtupo al kino".[30][48] Li ĝuis rigardi filmojn, speciale de usona kino, kaj el la aĝo de 16 legis la negocajn artikolojn; li vidis filmojn de Charlie Chaplin, D. W. Griffith kaj Buster Keaton, kaj partikulare plaĉis al li la filmo de Fritz Lang nome Der müde Tod (1921).[30]

Intermilita kariero: 1919–1939Redakti

Famous Players-LaskyRedakti

 
Hitchcock (desktre) dum la farado de Number 13 en Londono.

Estante ankoraŭ en Henley's, li legis en gazeto, ke Famous Players-Lasky, nome la produktora branĉo de Paramount Pictures, estis malfermanta studion en Londono.[49] Ili estis planantaj filmi The Sorrows of Satan de Marie Corelli, kaj tiukadre li produktis kelkajn desegnojn por la intertekstoj kaj sendis sian laboron al la studio.[50] Ili dungis lin, kaj en 1919 li eklaboris por la studioj Islington en Poole Street, Hoxton, kiel intertekstisto.[49]

Donald Spoto verkis, ke plek el la laboristaro estis usonanoj kun striktaj laborindikoj, sed la anglaj laboristoj estis kuraĝigitaj elturniĝi per si mem je io ajn, kio rezultis en la fakto ke Hitchcock akiris sperton kiel kunverkisto, arta reĝisoro kaj produktora administranto ĉe almenaŭ 18 mutfilmoj.[51] The Times skribis en februaro 1922 pri la "speciala arta tekstodepartemento sub superrigardo de Mr. A. J. Hitchcock" de la studio.[52] Lia tiama laboro konsistis en Number 13 (1922), konata ankaŭ kiel Mrs. Peabody, nuligita pro financaj problemoj — kelkaj finigitaj scenoj estis perditaj[53]— kaj Always Tell Your Wife (1923), kiun kunfinigis li kaj Seymour Hicks post kiam Hicks estis rezignonta pri tiu.[49] Hicks verkis poste pri la helpo ricevita de "dika junulo kiu estis zorginta pri la havaĵejo... [n]eniu alia ol Alfred Hitchcock".[54]

Gainsborough Pictures kaj laboro en GermanioRedakti

 
Skulptaĵo de Hitchcock en la loko de Gainsborough Pictures, Poole Street, Hoxton[55]

Kiam Paramount foriris el Londono en 1922, Hitchcock estis dungita kiel helporeĝisoro por nova firmao kiu funkcios en la sama loko fare de Michael Balcon, poste konata kiel Gainsborough Pictures.[49][56] Hitchcock laboris por Woman to Woman (1923) kun la reĝisoro Graham Cutts, desegnante la scenojn, verkante la scenaron kaj produktorante. Li diris: "Temis pri la unua filmo kiun mi reale havis en miaj manoj."[56] La eldonisto kaj "scenaristino" de Woman to Woman estis Alma Reville, lia estonta edzino. Li laboris ankaŭ kiel helpanto de Cutts por The White Shadow (1924), The Passionate Adventure (1924), The Blackguard (1925), kaj The Prude's Fall (1925).[57] The Blackguard estis produktorita en la Babelsberg Studioj en Potsdam, kie Hitchcock rigardis parton de la farado de la filmo de F. W. Murnau nome Der letzte Mann (1924).[58] Li estis impresita per la laboro de Murnau kaj poste uzis multajn el liaj teknikoj por la scendesegnado en siaj propraj produktaĵoj.[59] Li ankaŭ lernis el aliaj eksterlandaj filmistoj kies verkojn li absorbis kiel unu el la plej fruaj membroj de la London Film Society, formita en 1925.[60][61]

Somere de 1925, Balcon petis al Hitchcock reĝisori The Pleasure Garden (1925), en kiu stelulis Virginia Valli, kun-produktoraĵo de Gainsborough kaj la germana firmao Emelka en la studio Geiselgasteig apud Munkeno. Reville, tiam fianĉino de Hitchcock, estis helpo-reĝisor-eldonisto.[62][53] Kvankam la filmo estis ekonomie malsukcesa,[63] al Balcon plaĉis la laboro de Hitchcock; artikola titolo de Daily Express nomis lin la "Young man with a master mind" (junulo kun majstromenso).[64] Balcon petis al Hitchcock reĝisori duan filmon en Munkeno, nome The Mountain Eagle (1926), bazita sur originala historio titolita Fear o' God.[65] La filmo perdiĝis; Hitchcock nomis ĝin "tre malbonkvalita filmo".[64][66]

La sorto de Hitchcock ŝanĝiĝis pro lia unua streĉ-filmo, nome The Lodger: A Story of the London Fog (1927), pri la ĉaso de seria murdisto kiu, vestanta nigran mantelon kaj portanta nigran mansakon, estas murdanta junajn blondulinojn en Londono, kaj nur dum mardoj.[67] Domarmastrino suspektas, ke loĝanto ŝia estas la murdisto, sed tiu rezultas senkulpa. Por montri la impreson de aŭdata paŝado sur la supra planko, Hitchcock uzis vitran plankon tiel ke la publiko povis vidi la loĝanto paŝadi tien kaj reen en sia ĉambro super la domarmastrino.[68] Hitchcock estis dezirinta ke la homo estu kulpa, aŭ almenaŭ ke la filmo finu ambigue, sed la stelulo estis Ivor Novello, tiama belstelulo, kaj la "stelulsistemo" trudis, ke Novello ne estu la malbonulo. Hitchcock diris al Truffaut: "Oni devis klare literumi per grandaj literoj: 'Li estas nekulpulo.'" (Li havos la saman problemon kelkajn jarojn poste ĉe Cary Grant en Suspicion (1941).)[69]

Publikigita en januaro 1927, The Lodger estis ekonomia kaj kritika sukceso en Britio.[70] Hitchcock diris al Truffaut, ke la filmo estis la unua lia influita de la ekspresionismaj teknikoj kiujn li estis atestitaj en Germanio: "Vere, vi povus preskaŭ diri, ke The Lodger estis mia uua filmo."[71] Li faris sian unuan memaperon en la filmo nur ĉar figuranto estis necesa, kaj estis montrita sidiĝanta en gazetejo. Dua memapero, stara inter homamaso dum la kulpulo estis arestita, estas pridubata.[72][73]

GeedziĝoRedakti

 
Alma Reville, poste, en 1955.

La 2an de decembro 1926, Hitchcock edziĝis al la angl-usona scenaristino Alma Reville (1899–1982) en la Bromptona Oratorio en Suda Kensington.[74] La paro iris por la mielmonato al Parizo, la Lago de Como kaj St. Moritz, antaŭ reveni al Londono kaj loĝis en luita etaĝo super la du etaĝoj de 153 Cromwell Road, Kensington.[75] Reville, kiu estis naskita nur kelkajn horojn post Hitchcock,[76] konvertiĝis el Protestantismo al Katolikismo, ŝajne pro insisto de la patrino de Hitchcock; ŝi estis baptita la 31an de majo 1927 kaj konfirmita en la Katedralo de Westminster fare de la kardinalo Francis Bourne la 5an de junio.[77]

En 1928, kiam ili eksciis, ke ŝi estas graveda, la familio Hitchcock aĉetis "Winter's Grace", nome Tudora biendomo de 11 akreoj en Stroud Lane, Shamley Green, Surrey, kontraŭ 2,500 pundoj.[78] Ili filino (kaj nura filo), Patricia Alma Hitchcock, naskiĝis la 7an de julio tiun jaron.[79]

Reville iĝis la plej proksima kunlaboranto de sia edzo; Charles Champlin verkis en 1982: "La produktado Hitchcock havis kvar manojn, kaj du el ili estis de Alma."[80] Kiam Hitchcock akceptis la Premion "AFI Life Achievement" (Vivatingoj) en 1979, li diris, ke li estis dezirinta mencii "kvar personojn kiuj havigis al mi plej amon, aprezon kaj kuraĝigon kaj konstantan kunlaboradon. La unua el kvar estas filmeldonisto, la dua estas scenaristo, la tria estas la patrino de mia filino, Pat, kaj la kvara estas tiom fajna kuiristo kiom plenumis miraklojn en hejma kuirejo. Kaj iliaj nomoj estas Alma Reville."[81] Reville verkis aŭ kunverkis por multaj el la filmoj de Hitchcock, kiel Shadow of a Doubt, Suspicion kaj The 39 Steps.

Ekaj sonfilmojRedakti

 
Reklamafiŝo por Blackmail (1929)

Hitchcock eklaboris por sia deka filmo, Blackmail (1929), kiam ties produktora kompanio, British International Pictures (BIP), konvertis siajn studiojn Elstree al sonkino. La filmo estis la unua Britia "sonfilmo"; tio sekvis la rapidan disvolvigon de sonfilmoj en Usono, el la uzado de mallongaj sonsegmentoj en The Jazz Singer (aŭtuno de 1927) ĝis la unua kompleta sonfilmo Lights of New York (somero de 1928).[82] Blackmail komencis la tradicion de Hitchcock uzi famajn lokojn kiel fono por intrigegaj sekvencoj, kiam la pinta sceno okazis sur la kupolo de la Brita Muzeo.[83] Temas ankaŭ pri unu el liaj plej longaj memaperoj, kiu montras lin estanta ĝenita de knabeto dum li estis leganta libron en la Metroo de Londono.[84] En la serio de PBS nome The Men Who Made The Movies (La homoj kiuj faris la filmojn), Hitchcock klarigis kiel li uzis fruan sonregistraĵojn kiel speciala elemento de la filmo, fokuse al la vorto "tranĉilo" en konversacio kun la virino suspektita kiel murdisto.[85] Dum tiu periodo, Hitchcock reĝisoris segmentojn por revuteatraĵo de BIP, nome Elstree Calling (1930), kaj reĝisoris ankaŭ kurtan filmon, nome An Elastic Affair (1930), kiu estas unu el la perditaj filmoj.[86]

En 1933 Hitchcock estis denove laborante, tiam por Michael Balcon en Gaumont-British. Lia unua filmo por la kompanio, The Man Who Knew Too Much (1934), estis sukceso; lia dua, The 39 Steps (1935), estis laŭdita en Britio kaj faris Hitchcock stelulon en Usono. Ĝi establis la kvintesencan anglan "Hitchcock blondulinon" (Madeleine Carroll) kiel modelo por lia sinsekvo de glaciaj, elegantaj ĉefaj sinjorioj. Scenaristo Robert Towne rimarkis, "Ne estas granda troigo diri ke ĉiuj tiutempaj eskapema distrado ekas per The 39 Steps".[87] Tiu filmo estis unu el unuaj kiuj enkondukas la "MacGuffin" intrigaĵo, nome termino stampita de la angla scenaristo Angus MacPhail.[88] Makgufino estas aĵo aŭ celo kiun la protagonisto estas persekutanta, nome io kio aliflanke ne havus rakontan valoron; en The 39 Steps, la Makgufino estas ŝtelita aro de desegnoplanoj.[89]

 
Alma Reville, scenaristo Joan Harrison, Hitchcock, kaj filino Patricia Hitchcock, 24a de aŭgusto 1937.

Hitchcock publikigis du spionajn streĉ-filmojn en 1936. Sabotage estis iel bazita sur la romano de Joseph Conrad nome, The Secret Agent (1907), pri virino kiu malkovras, ke ŝia edzo estas teroristo, kaj Secret Agent, bazita sur du historioj en Ashenden: Or the British Agent (1928) de W. Somerset Maugham. En 2017 la gazeto Time Out rangigis Sabotage kiel la 44a plej bonkvalita brita filmo iam produktita.[83]

En tiu epoko, Hitchcock famiĝis pro trompoŝercoj kontraŭ geaktoraro kaj teamo. Tiuj anekdotoj gamis el simplaj kaj senkulopaj al frenezigaj kaj maniecaj. Por ekzemplo, li gastigis vespermanĝan feston kie li blukolorigis la tutan manĝaĵaron ĉar, kiel li plendis, ne estas sufiĉaj bluaj manĝaĵoj. Aliokaze li metigis ĉevalon en la vestoĉambro de sia amiko, la aktoro Sir Gerald du Maurier.[90]

La venonta grava sukceso de Hitchcock estis The Lady Vanishes (1938), "unu el la plej grandaj trajnfilmoj el la ora epoko de la ĝenro", laŭ Philip French, en kiu Miss Froy (May Whitty), nome brita spiono maskita kiel guvernistino, malaperas dum trajnveturado tra la fikcia eŭropa lando Bandrika.[91] Pro tiu filmo Hitchcock ricevis la premion de la "New York Film Critics Circle" de 1938 al la Plej Bonkvalita Reĝisoro.[92] Benjamin Crisler, kinkritikisto de New York Times, verkis en junio 1938: "Estas tri unikaj kaj valoraj institucioj kiujn la Britoj havas kaj ni en Usono ne havas: nome la Magna Carta, la Tura ponto kaj Alfred Hitchcock, la plej granda reĝisoro de kinaj melodramoj en la mondo."[93]

Fruholivudaj jaroj: 1939–1945Redakti

Kontrakto kun SelznickRedakti

 
David O. Selznick ĉirkaŭ 1934.

David O. Selznick subskribis kun Hitchcock sep-jaraĝan kontrakton starte en marto 1939, kaj la Hitchcock-oj translokiĝis al Holivudo.[94] Junie tiun jaron la gazeto Life nomis lin la "plej granda mastro de melodramo en la kinhistorio".[95] La laboraranĝo kun Selznick estis malpli ol ideala. Selznick suferis pro konstantaj financaj problemoj, kaj Hitchcock estis ofte malfeliĉa pri la prikrea kontrolo fare de Selznick super siaj filmoj. En posta intervjuo, Hitchcock diris: "[Selznick] estis la Granda Produktoro. ... Produktoro estis reĝo. La plej laŭdo kiun Sro. Selznick iam diris pri mi — kaj tio montras onin la kvanton de kontrolo — li diris, ke mi estas la 'nura reĝisoro' al kiu li fidus per filmo'."[96] Samtempe, Selznick plendis pri la "goddamn jigsaw cutting" de Hitchcock, kio signifas, ke la produktoro devis sekvi la vidon de Hitchcock pri la finprodukto.[97]

Selznick havigis al Hitchcock la plej grndajn studiojn anstataŭ produktori la filmojn de Hitchcock li mem. Selznick faris nur kelkajn filmojn ĉiujare, same kiel faris la kolega sendependa produktoro Samuel Goldwyn, kaj tiel ne ĉiam havis projektojn por ke Hitchcock reĝisoru. Ankaŭ Goldwyn estis negocante kun Hitchcock eblan kontrakton, nur por konkurenci kontraŭ Selznick. Hitchcock estis tuj impresita de la superaj rimedoj de la usonaj studioj kompare kun la financaj limoj kiujn li ofte devis fronti en Britio.[98]

Film-anonco por Rebecca (1940).

La filmo de Selznick nome Rebecca (1940) estis la unua usona filmo de Hitchcock, filmita en holivuda versio de angla Kornvalo kaj bazita sur romano de angla romanisto Daphne du Maurier. La filmo, en kiu stelulis Laurence Olivier kaj Joan Fontaine, temas pri naiva (kaj sennoma) virino kiu edziniĝas al vidva aristokrato. Ŝi iras loĝi en lia granda angla kampardomego, kaj luktas kontraŭ la restinta reputacio de lia eleganta kaj monduma unua edzino Rebecca, kiu estis mortinta dum misteraj cirkonstancoj. La filmo atingis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Filmo en la 13a okazo de la Oskar-premioj; la statupremio estis ricevita de Selznick, kiel la filmoproduktoro. Hitchcock estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Reĝisoro, kiu estis lia unua el kvin tiaj nomumoj.[99][100]

La dua usona filmo de Hitchcock estis la streĉ-filmo Foreign Correspondent (1940), kun agado okazanta en Eŭropo, bazita sur la libro de Vincent Sheean nome Personal History (1935) kaj produktorita de Walter Wanger. Ĝi estis nomumita por la Plej Bonkvalita Filmo tiun jaron. Hitchcock sentis sin malkomforta loĝante kaj laborante en Holivudo dum lia lando estis sub milito; lia priokupiĝo rezultis en filmo kiu malferme subtenis la britan militklopodon.[101] Filmita en la unua jaro de la Dua Mondmilito, ĝi estis inspirita de la rapide ŝanĝantaj okazaĵoj en Eŭropo, kovritaj de usona ĵurnalisto ludita de Joel McCrea. Kvankam miksante filmaĵojn de eŭropaj scenoj kun scenoj filmitaj en Holivudaj instalaĵoj, la filmo evitis rektajn referencojn al Naziismo, Nazia Germanio, kaj Germanoj, por plenumi la cenzuron de la Holivuda Motion Picture Production Code de tiu tempo.[102]

Frumilitaj jarojRedakti

En septembro 1940 la Hitchcock-oj aĉetis 0.81 km² "Cornwall Ranch" (Kornvala Ranĉo) apud Scotts Valley, (Kalifornio), en la Montoj Santa Cruz.[103] Ilia unuaranga loĝejo estis angla-stila hejmo en Bel Air, aĉetita en 1942.[2] La filmoj de Hitchcock estis diversaj dum tiu periodo, game el amafera komedio Mr. & Mrs. Smith (1941) ĝis la tristetosa nigra filmo Shadow of a Doubt (1943).

 
Cary Grant kaj Joan Fontaine en reklamfoto por Suspicion (1941)

Suspicion (1941) estis la unua filmo de Hitchcock kiel produktoro kaj reĝisoro. La agado okazas en Anglio; Hitchcock uzis la nordan marbordon de Santa Cruz por la sekvenco de la angla marbordo. La filmo estis la unua de kvar projektoj por kiuj Cary Grant laboris kun Hitchcock, kaj ĝi estas unu el la raraj okazoj en kiuj Grant ludis por malicula rolo. Grant ludas la rolon de Johnnie Aysgarth, angla fraŭdulo kies agado starigas suspekton kaj anksion en lia juna angla edzino, Lina McLaidlaw (Joan Fontaine).[104] En unu sceno Hitchcock metis lumon ene de glaso da lakto, eble venenigita, kiun Grant estis alportanta al sia edzino; la lumo certigas, ke la atento de la publiko venas al la glaso. La rolulo de Grant estas murdisto en la libro sur kiu la filmo estas bazita, nome Before the Fact (Antaŭ la fakto) fare de Francis Iles, sed la studio opiniis, ke la figuro de Grant estus senbriligita per tio. Hitchcock tiel organizis ambiguan filmofinon, kvankam, kiel li diris al François Truffaut, li estus preferinta finigi per la murdo de la edzino.[105] Hitchcock diris al Bryan Forbes en 1967: "Ili estis trairantaj la filmon en mia foresto kaj forigintaj ĉiujn scenojn kiuj povus indiki la eblon ke Cary Grant estas murdisto. Tiel ne estis jam filmo ekzistanta. Tio estis ridinda. Tamen, mi devis kompromiti la finon. Tio kion mi volis montri estas ke la edzino estis konscia ke ŝi estas murdota de sia edzo, kaj tiel ŝi verkis leteron al sia patrino diranta, ke ŝi ege amis lin, ke ŝi ne volas plu vivi, ke ŝi estas murdota sed la socio estu protektita. Ŝi poste tenas la mortigan glason da lakto, trinkas ĝin sed ŝi diras antaŭe, "Ĉu vi povas sendi tiun leteron al mia patrino?" Tiam ŝi drinkas la lakton kaj mortas. Tiel en la fina sceno estas feliĉa Cary Grant iranta al la leterujo por sendi la leteron. ... Sed tio neniam estis permesita pro baza eraro en la aktorado."[106] Fontaine ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludado.[107]

Saboteur (1942) estas la unua el du filmoj kiujn Hitchcock faris por Universal dum tiu jardeko. Hitchcock estis devigita fare de Universal Studios por uzado de la geaktoroj dungitaj de Universal nome Robert Cummings kaj Priscilla Lane, liberulino kiu estis subskribinta unu-filman kontrakton kun Universal, ambaŭ konata pro sia laboro por komedioj kaj malpezaj dramoj.[108] Rompante kun la holivudaj konvencioj de tiu epoko, Hitchcock faris etendan filmolokigon, speciale en Novjorko, kaj montris kontraŭstaron inter supozita sabotisto (Cummings) kaj fakte reala sabotisto (Norman Lloyd) sur la pinto de la Statuo de Libereco. Li ankaŭ reĝisoris Have You Heard? (1942), fotografia dramigo por la gazeto Life pri la danĝeroj el onidiroj dum milito.[109] En 1943 li verkis misteran historion por la gazeto Look, nome "The Murder of Monty Woolley" (La murdo de MW),[110] sekvenco de fotoj invitanta la leganton trovi ŝlosilojn por identigi la murdiston; Hitchcock dungis la aktorojn kiel ili mem, nome kiel Woolley, Doris Merrick, kaj ŝminkisto Guy Pearce.

Shadow of a Doubt (1943) estis la favorita filmo de Hitchcock kaj la dua el la dekomencaj filmoj por Universal. Charlotte "Charlie" Newton (Teresa Wright) suspektas, ke ŝia amata onklo Charlie Oakley (Joseph Cotten) estas seria murdisto. Hitchcock denove filmis etende surloke, tiam en la nordkalifornia urbo Santa Rosa.[111]

Laborante por 20th Century Fox, Hitchcock alproksimiĝis al John Steinbeck kun ideo por filmo, kiu registrus la spertojn de la survivintoj de atako de germana U-militŝipo. Steinbeck eklaboris por la scenaro kiu estus estinte la filmo Lifeboat (1944). Tamen, Steinbeck malkontentiĝis el la filmo kaj petis, ke lia nomo estu forigita el la listigoj. La ideo estis reverkita kiel mallonga historio fare de Harry Sylvester kaj publikigita en Collier's en 1943. La agadsekvencoj estis filmitaj en malgranda boato en akvujo de la studio. Tiu loko okazigis problemojn por la tradicia memaperigo de Hitchcock. Tio estis solvita per la bildo de Hitchcock aperanta en gazeto kiun William Bendix estas leganta en la boato, montrante la reĝisoron en antaŭ-malantaŭa reklamaĵo por maldikiga produkto "Reduco-Obesity Slayer".[112] Li diris al Truffaut en 1962:

 
 En tiu epoko, mi trairis penigan dieton, nome el tricent al ducent funtoj. Tial mi decidis senmortigi mian pezoperdon kaj samtempe fari mian memaperon pozante por fotoj de "antaŭ" kaj "malantaŭ". ... Mi estis laŭvorte inundita de leteroj el dikuloj kiuj deziris scii kie kaj kiel ili povas akiri Reduco.[113] 

La tipa vespermanĝo de Hitchcock antaŭ la pezoperdo estis rostita kokaĵo, boligita ŝinko, terpomoj, pano, vegetaloj, kukumetoj, salato, deserto, unu botelo de vino kaj iome da brando. Por perdi pezon, li ĉesis trinki, trinkis nigran kafon por matenmanĝo kaj tagmanĝo, kaj manĝis bifstekon kaj salaton por vespermanĝo, sed tio estis malfacile eltenebla; Spoto verkis, ke lia pezo fluktuis konsiderinde dum la venontaj 40 jaroj. Fine de 1943, spite la pezoperdon, la "Occidental Insurance Company" de Los-Anĝeleso malakceptis fari al li vivasekuron.[114]

Militepokaj nefikciaj filmojRedakti

Hitchcock revenis en Brition por etenda vizito fine de 1943 kaj komenco de 1944. Estante tie li faris du kurtajn propagandajn filmojn, nome Bon Voyage (1944) kaj Aventure Malgache (1944), por la brita Ministerio de Informado. En junio kaj kulio 1945 Hitchcock servis kiel "treatment advisor" (konsilisto) por dokumenta filmo pri la Holokaŭsto kiu uzis filmerojn fare de Aliancaj Fortoj pri la liberigo de la Naziaj koncentrejoj. La filmo estis muntita en Londono kaj produktorita de Sidney Bernstein, por la Ministerio de Informado, kiu metis Hitchcock (lian amikon) en la stabanaro. Ĝi estis origine planita por esti montrita al la germanoj, sed la brita registaro konsideris ĝin tro traŭmatiga se publikigita al frapita postmilita populacio. Anstataŭe, ĝi estis transigita en 1952 el la filmoteko de la Brita Militoficejo al la Londona Imperia Militmuzeo kaj tie restis nepublikigita ĝis 1985, kiam eldonita versio estis elsendita kiel epizodo de la usona serio de PBS nome Frontline, sub la titolo kiun la Imperia Militmuzeo estis haviginta: Memory of the Camps (Memoro de la koncentrejoj). La tutlonga versio de la filmo, nome German Concentration Camps Factual Survey, estis restaŭrita en 2014 fare de fakuloj de la Imperia Militmuzeo.[115][116][117]

Postmilitaj Holivudaj jaroj: 1945–1953Redakti

Lastaj Selznick filmojRedakti

Hitchcock laboris denove por David Selznick kiam li reĝisoris Spellbound (1945), kiu esploras psikoanalizon kaj aperigas sonĝosekvencon desegnita de Salvador Dalí.[118] La sonĝosekvenco kiel ĝi aperas en la filmo estas dek minutojn pli mallongajn ol ĝi estis origine planita; Selznick eldonis ĝin por ke ĝi "funkciu" pli efektive.[119] Gregory Peck ludis la rolon de amneziulo Dro. Anthony Edwardes sub la traktado de analizisto Dro. Peterson (Ingrid Bergman), kiu enamiĝas el li dum klopodas malfermi lian subpremitan pasintecon.[120] Du rarperspektivaj scenoj estis realigitaj post konstruo de granda ligna mano (kiu aspektus aparteni al la rolulo kies vidpunkto la kamerao uzis) kaj ekster-grandaj aferoj: sitelgranda glaso de lakto kaj granda ligna pafilo. Por aldoni novecon kaj kortuŝon, la pinta pafado estis man-kolorita ruĝe en kelkaj kopioj de blank-nigra filmo. La origina muziko fare de Miklós Rózsa faras uzon de teremino, kaj kelko el tio estis poste adaptita de la komponisto en la Pianokonĉerto Op. 31 de Rozsa (1967) por piano kaj orkestro.[121]

Notorious (1946) sekvis al Spellbound. Hitchcock diris al François Truffaut, ke Selznick estis vendinta lin, Ingrid Bergman, Cary Grant, kaj la scenaron de Ben Hecht, al RKO Radio Pictures kiel tuto por 500,000 dolaroj (ekvivalento al $6,555,461 en 2019) pro la trokosto de la filmo de Selznick nome Duel in the Sun (1946). En Notorious stelulas Bergman kaj Grant, ambaŭ oftuloj de Hitchcock, kaj prezentas intrigon pri Naziistoj, uranio kaj Sudameriko. Lia antaŭscia uzado de uranio kiel intrigero kondukis al la fakto ke li estis por mallonge metita sub kontrolo de la FBI. Laŭ McGilligan, en aŭ ĉirkaŭ marto 1945 Hitchcock kaj Ben Hecht konsultis kun Robert Millikan de la California Institute of Technology pri la disvolvigo de la uranibombo. Selznick plendis, ke la afero estis "sciencfikcio", nur por eviti la rilaton kun la novaĵoj pri la du atombomboj de Hiroŝima kaj Nagasaki en Japanio en aŭgusto 1945.[122]

Transatlantic PicturesRedakti

 
Tipa sceno el Rope (1948) kun James Stewart dorse al la kamerao

Hitchcock formis sendependa produktora kompanio, nome "Transatlantic Pictures", kun sia amiko Sidney Bernstein. Li faris du filmojn kun Transatlantic, unu el kiuj estis lia unua kolorfilmo. Per Rope (1948), Hitchcock eksperimentis per intrigego en limigita medio, kion li jam estis farinta antaŭe per Lifeboat (1944). La filmo ŝajnas esti filmita en unusola faro, sed ĝi estis fakte filmita en 10 faroj game el po 4-1⁄2 ĝis po 10 minutoj; 10-minuta longo de la filmo estis la plej ke tiamaj filmokamerao povis fari. Kelkaj transiroj inter filmeroj estis kaŝitaj metante malhelan objekton kiu kaŝu la tutan ekranon por momento. Hitchcock uzis tiujn ilojn por kaŝi la tranĉon, kaj komencis la venontan filmeron per la kamerao en la sama loko. La filmo prezentas James Stewart en la ĉefa rolo, kaj estis la unua el kvar filmoj kiujn Stewart faris kun Hitchcock. Ĝi estis inspirita de la kazo Leopold kaj Loeb de la 1920-aj jaroj. La filmo ne estis bone ricevita.[123]

Under Capricorn (1949), kun agado okazanta en la 19-a jarcento en Aŭstralio, uzas ankaŭ la mallongvivan teknikon de longaj filmeroj, sed je pli limigita etendo. Li denove uzis Technicolor en tiu produktoraĵo, poste revenis al blank-nigraj filmoj por kelkaj jaroj. Transatlantic Pictures iĝis neaktiva post tiuj du sensukcesaj filmoj.[124][125] Hitchcock filmis Stage Fright (1950) en la studioj Elstree, Anglio, kie li estis laborinta dum sia kontrakto kun "British International Pictures" multajn jarojn antaŭe.[126] Li kunigis unu el la plej popularaj steluloj de Warner Bros. nome Jane Wyman, kun la elmigrinta germana aktorino Marlene Dietrich kaj uzis kelkajn elstarajn britajn aktorojn, kiel Michael Wilding, Richard Todd kaj Alastair Sim.[127] Tiu estis la unua propra produktoraĵo de Hitchcock por Warner Bros., kiu estis distribuinta Rope kaj Under Capricorn, ĉar "Transatlantic Pictures" estis suferanta financajn malfacilaĵojn.[128]

Lia filmo Strangers on a Train (1951) estis bazita sur la samnoma romano de Patricia Highsmith. Hitchcock kombinis multajn elementojn el siaj antaŭaj filmoj. Li alproksimiĝis al Dashiell Hammett por verki la dialogon, sed Raymond Chandler intervenis kaj okazis malkonsentoj kun la reĝisoro. En la filmo, renkontiĝas hazarde du homoj, el kiuj unu spekulacias pri senerara murdometodo; li sugestas, ke du personoj, kiuj deziras mortigi iun, povas ĉiu plenumi la murdon deziritan de la alia. La rolo de Farley Granger estis la senkulpa viktimo de la skemo, dum Robert Walker, konita pro roloj de najbaroj, ludis la maliculon.[129] I Confess (1953) havas agadon okazante en Kebeko kun Montgomery Clift kiel katolika pastro.[130]

Pintaj jaroj: 1954–1964Redakti

Dial M for Murder kaj Rear WindowRedakti

I Confess estis sekvita de tri tutkoloraj filmoj en kiuj stelulis Grace Kelly: nome Dial M for Murder (1954), Rear Window (1954), kaj To Catch a Thief (1955). En Dial M for Murder, Ray Milland ludas la maliculon kiu klopodas murdi sian perfidintan edzinon (Kelly) por havi ŝian monon. Ŝi murdas la dungitan murdiston pro mem-defendo, kaj tial Milland manipulas la pruvon por montri ŝin kiel murdiston. Ŝia amanto, Mark Halliday (Robert Cummings), kaj la policinspektisto Hubbard (John Williams) savas ŝin el ekzekuto.[131] Hitchcock eksperimentis per tridimensia kinarto por Dial M.[132]

Hitchcock transiris al Paramount Pictures kaj filmis Rear Window (1954), en kiu stelulis James Stewart kaj Kelly denove, same kiel Thelma Ritter kaj Raymond Burr. La rolulo de Stewart estas fotisto (bazita sur Robert Capa) kiu devas portempe uzi rulseĝon. Pro enuo, li ekobservis siajn najbarojn trans la korto, poste konvinkiĝis, ke unu el ili (Raymond Burr) estis murderinta sian edzinon. Stewart finfine sukcesas konvinki sian polican kolegon (Wendell Corey) kaj sian fianĉinon (Kelly). Same kiel en Lifeboat kaj Rope, la ĉefaj roluloj estas priskribitaj en limigitaj medioj, en tiu okazo la studiapartamento de Stewart. Hitchcock uzas detalajn bildojn de la vizaĝo de Stewart por montri la reagojn de lia rolulo, "el komika voyeurism (rigardemo) direktita al siaj najbaroj al sia neeltenebla teroro rigardante Kelly kaj Burr en la apartamento de la maliculo".[133]

Alfred Hitchcock PresentsRedakti

 
Pat Hitchcock kun siaj filino Terry kaj edzo Joseph O'Connell, Alma Reville, Mary Alma O'Connell, Alfred Hitchcock (laŭhorloĝe el supra maldekstro), ĉirkaŭ 1955–1956.

El 1955 ĝis 1965, Hitchcock estis gastiganto de la televidserio Alfred Hitchcock Presents.[134] Per sia amuza elturnemo, nigra humoro kaj ikona figuro, la serio famigis Hitchcock. La titol-sekvenco de la programo montris minimuman karikaturo de lia profilo (li mem desegnis ĝin; ĝi ests komponita de nur naŭ desegnomovoj), kion poste plenigis lia reala silueto.[135] La seria muziktemo estis Funeral March of a Marionette de la franca komponisto Charles Gounod (1818–1893).[136]

Liaj enkondukoj ĉiam inkludis ian specon de ironia humoro, kiel la priskribo de ĵusa mult-persona ekzekutado per unusola elektra seĝo, dum du estas montrataj per signalo "Du seĝoj — ne atendu!" Li reĝisoris 18 epizodojn de la serio, kiu estis elsendita el 1955 ĝis 1965. Ĝi iĝis The Alfred Hitchcock Hour en 1962, kaj NBC elsendis la finan epizodon la 10an de majo 1965. En la 1980-aj jaroj, nova versio de Alfred Hitchcock Presents estis produktita por televido, kiu faris uzadon de la originaj enkondukoj en kolorigita formo.[134]

El To Catch a Thief ĝis VertigoRedakti

En 1955 Hitchcock iĝis usona civitano.[137] Tiun saman jaron, estis publikigita lia tria filmo kun Grace Kelly nome To Catch a Thief (Kaptu ŝteliston); la agado okazas en la Franca Riviera, kaj la filmo parigis Kelly kun Cary Grant. Grant ludas la rolon de retiriĝinta ŝtelisto John Robie, kiu iĝas la ĉefa suspektito pro lavango de ŝtelado en Riviera. Intrigema usona heredantino ludita de Kelly supozas lian veran identecon kaj klopodas allogi lin. "Spite la evidentan aĝ-diferencon inter Grant kaj Kelly kaj malpezan intrigon, la ingenian scenaron (kun duobla kompreno) kaj la bon-natura aktorado atingis ekonomian sukceson."[138] Ĝi estis la lasta filmo de Hitchcock kun Kelly. Ŝi edziniĝis al la Princo Rainiero de Monako en 1956, kaj tiel finis ŝia kinkariero. Hitchcock tiam refaris sian propran filmon de 1934 The Man Who Knew Too Much en 1956. Tiam, en la filmo stelulis James Stewart kaj Doris Day, kiu kantis la temkanton "Que Sera, Sera" [keseRA seRA], kiu ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Originala Kanto kaj iĝis granda sukceso por ŝi. Ili ludas paron kies filo estas kidnapita por eviti, ke ili siavice evitu murdon. Kiel en la filmo de 1934, la pinta momento okazas en la Royal Albert Hall, Londono.[139]

The Wrong Man (1957), nome fina filmo de Hitchcock por Warner Bros., estas malaltnivela blank-nigra produktorado bazita sur real-viva okazo de miskomprenita identeco kiu aperis en la gazeto Life en 1953. Tiu estis la nura filmo de Hitchcock en kiu stelulis Henry Fonda, ludante rolon de muzikisto de la Stork Club misrekonita kiel ŝtelisto de likvorvendejo, kiu estis arestita kaj procezita je ŝtelado dum lia edzino (Vera Miles) emocie forfalas. Hitchcock diris al Truffaut ke lia dumviva timego al la polico allogis lin al la temo kaj tio videblas en multaj scenoj.[140]

 
Kim Novak ĉe la Ponto Ora Pordo en Vertigo (1958). Sondenketo de 2012 fare de la British Film Institute rangigis Vertigo kiel la plej granda filmo iam farita.[141]

En la venonta filmo de Hitchcock, nome Vertigo (1958) denove stelulis James Stewart, tiam kun Kim Novak kaj Barbara Bel Geddes. Li estis dezirinta Vera Miles por ludi la protagoniston, sed ŝi estis graveda. Li diris al Oriana Fallaci: "Mi estis proponante al ŝi grandan rolon, la oportunon iĝi bela sofistika blondulino, nome reala aktorino. Ni estus elspezante amason da dolaroj en tio, kaj ŝi havis la malbonan guston gravediĝi. Mi malamas gravedajn virinojn, ĉar poste ili havas filojn."[142]

En la filmo, James Stewart ludas la rolon de Scottie, iama policesplorisato kiu suferas pro akrofobio, kiu disvolvigas obsedon al virno kiun li dungis kiel helpanto (Kim Novak). La obsedo de Scottie kondukas al tragedio, kaj tiam Hitchcock ne elektis feliĉan finon. Kelkaj kritikistoj, kiel Donald Spoto kaj Roger Ebert, interkonsentas, ke Vertigo estas la plej persona kaj promesplena filmo, kiu temas pri pigmalionecaj obsedoj de homo kiu "kreas" virinon en tiu kiun li deziras. Vertigo esploras pli klare kaj je pli granda etendo lian intereson en la rilato inter sekso kaj morto pli ol en ajna alia verko en lia filmaro.[143]

Vertigo enhavas kameraan teknikon disvolvigitan de Irmin Roberts, ofte referencata kiel Vertigo-tekniko, kiu estis kopiita multajn fojojn fare de filmistoj. La filmo premieris en la Donostia Internacia Filmfestivalo, en kiu Hitchcock ricevis Arĝentan Konkon.[144] Vertigo estas konsiderata klasikaĵo, sed ĝi havis kelkajn negativajn rezencojn kaj ne grandan vendon de enirbiletoj tiam, kaj ĝi estis la lasta kunlaborado inter Stewart kaj Hitchcock.[145] En la sondenketo de 2002 de Sight & Sound, ĝi estis rangigita ĝuste malantaŭ Citizen Kane (1941); dek jarojn poste, en la sama gazeto, kritikistoj elektis ĝin kiel la plej bonkvalita filmo iam farita.[141]

North by Northwest kaj PsychoRedakti

Hitchcock sekvigis Vertigo per tri pliaj sukcesaj filmoj, kiuj estas agnoskita kiel liaj plej bonkvalitaj: North by Northwest (1959), Psycho (1960) kaj The Birds (1963). En North by Northwest, Cary Grant portretas Roger Thornhill, estro de reklamkompanio de Madison Avenue kiu estas misrekonita kiel registara sekreta agento. Li estas arde persekutata tra Usono fare de malamikaj agentoj, kiel (ŝajne) Eve Kendall (Eva Marie Saint). Thornhill dekomence kredas, ke Kendall estas helpante lin, poste ke ŝi estas malamika agento; li finfine eksciis, ke ŝi laboras sekrete por la CIA. Dum siaj premieraj du semajnoj en Radio City Music Hall, la filmo enspezis 404,056 dolarojn (ekvivalente al 3,543,793 dolaroj de 2019), markante rekordon en la biletvendado de tiu kinejo en eksterferiaj tagoj.[146] La gazeto Time nomis la filmon "smoothly troweled and thoroughly entertaining" (milde konstruita kaj tute distriga).[147]

 
Mozaiko pri Psycho en Hitchcock Gallery de metrohaltejo Leytonstone.

Psycho (1960) estas plej verŝajne la plej bone konata filmo de Hitchcock.[148] Bazita sur la romano de Robert Bloch samnome Psycho (1959), kiu estis inspirita de la kazo de Ed Gein,[149] la filmo estis produktita per limigita buĝeto de 800,000 dolaroj (ekvivalente al 6,913,836 dolaroj de 2019) kaj filmita en blank-nigra en malmultekosta studio kun aktoraroj el Alfred Hitchcock Presents.[150] La senprecedenca violento de la sceno en la duŝejo, de la frua morto de la heroino, kaj la murdoj de senkulpuloj fare de freneza murdisto iĝis la markiloj de nova horor-filma ĝenro.[151] Al la publiko plaĉis la filmo, kaj oni devis fari vicegojn ekster la kinejoj kaj oni devis atendi por la venonta seanco. Ĝi rompis la rekordojn de biletvendado en Britio, Francio, Sudameriko, Usono kaj Kanado kaj estis pli modera sukceso en Aŭstralio dum mallonga periodo.[124]

La filmo estis la plej enspeziga el la kariero de Hitchcock; li persone enspezis pli ol 15 milionoj da dolaroj (ekvivalente al 129.63 milionoj da dolaroj en 2019). Li sekve interŝanĝis siajn rajtojn de Psycho kaj de sia TV antologio kontraŭ 150,000 akcioj de MCA, kio faris lin la tria plej granda kunposedanto kaj sia propra estro en Universal, en teorio almenaŭ, kvankam tio ne haltigis ilin el interferadi lin.[124][125] Post la unua filmo, Psycho iĝis usona serio de horor-filmo: Psycho II, Psycho III, Bates Motel, Psycho IV: The Beginning, kaj tutkolora refilmo en 1998 de la originalo.[152]

Intervjuo fare de TruffautRedakti

La 13an de aŭgusto 1962, nome la 63a naskotago de Hitchcock, la franca reĝisoro François Truffaut komencis 50-horan intervjuon de Hitchcock, filmita dum ok tagoj en Universal Studios, dum kiuj Hitchcock akceptis respondi 500 demandojn. Necesis kvar jaroj por transkribi la sonbendojn kaj organizi la bildojn; ĝi estis publikigita kiel libro en 1967, kiun Truffaut kromnomis "Hitchbook" (vortoludo kun la vortoj Hitchcock kaj book (libro)). La sonbendoj estis uzitaj kiel la bazo de dokumenta filmo en 2015.[153][154] Truffaut planis la intervjuon ĉar estis klare al li ke Hitchcock ne estis simple la amas-merkata distristo kiun la usona amaskomunikilaro faris el li. Estis evidenta el liaj filmoj, Truffaut verkis, ke Hitchcock estis "haviginta pli da sciaro al la potencialo de sia arto ol ajna el siaj kolegoj". Li komparis la intervjuon al la konsulto de "Edipo' al la oraklo".[155]

The BirdsRedakti

Film-anonco por The Birds (1963), en kiu Hitchcock disputas la bonfaron de la homaro al "niaj plumhavaj amikoj".

La kinfakulo Peter William Evans verkis ke The Birds (1963) kaj Marnie (1964) estas konsiderataj kiel "nedisputataj majstroverkoj".[123] Hitchcock estis intencita filmi Marnie unue, kaj en marto 1962 oni anoncis, ke Grace Kelly, Princino Grace de Monako ekde 1956, eliros el la retiro por steluli en ĝi.[156] Kiam Kelly petis al Hitchcock prokrasti Marnie ĝis 1963 aŭ 1964, li rekrutis Ed McBain alinome Evan Hunter, aŭtoro de The Blackboard Jungle (1954), por disvolvigi scenaron bazita sur novelo de Daphne du Maurier nome "The Birds" (La birdoj, 1952), kiun Hitchcock estis republikigita en sia My Favorites in Suspense (1959). Li dungis Tippi Hedren por ke ŝi ludu la ĉefrolon.[157] Ĝi estis ŝia unua rolo; ŝi estis manekeno en Novjorko kiam Hitchcock vidis ŝin, en oktobro 1961, en NBC televidreklamaĵo por Sego (diettrinkaĵo):[158] "Mi dungis ŝin ĉar ŝi estas klasika belaĵo. Filmoj jam ne havas ilin plue. Grace Kelly estis la lasta." Li insistis, sen klarigo, ke ŝia unua nomo estu skribita inter citiloj: 'Tippi'.[159][160][161]

En The Birds, Melanie Daniels, juna altklasulino, renkontiĝas kun advokato Mitch Brenner (Rod Taylor) en birdovendejo; Jessica Tandy ludas la rolon de lia posedema patrino. Hedren vizitas lin en Bodega Bay, Kalifornio (kie The Birds estis fakte filmita)[160] portanta paron de ambirdoj kiel donaco. Subite tajdoj da birdoj ekariĝas, rigardas, kaj atakas. La demando: "Kion la birdoj volas?" estas lasita senresponda.[162] Hitchcock faris la filmon per ekipaĵo el la Revue Studio, kiu faris Alfred Hitchcock Presents. Li diris, ke temas pri lia plej teknike defia filmo, uzante kombinon de trejnitaj kaj mekanikaj birdoj antaŭ fono de naturaj birdoj. Ĉiu filmero estis skizita de antaŭe.[160]

Televida filmo de HBO/BBC, nome The Girl (2012), montris la spertojn de Hedren dum la filmado; ŝi diris, ke Hitchcock estis obseda pri ŝi kaj sekse persekutis ŝin. Laŭ informoj li izoligis ŝin el la cetero de la ekipo, sekvis ŝin, susuris al ŝi maldecaĵojn kaj analizis ŝian manskribmanieron, kaj havis platformon konstruitan el sia privata oficejo rekte al ŝia vehiklo.[163][164] Diane Baker, ŝia kunstelulino en Marnie, diris: "Nenio povus esti pli horora por mi ol alveni al tiu filmejo kaj vidi ŝin estanta traktita tiel kiel ŝi estis."[165] Filmante la atakan scenon en la atiko — kio postulis unu semajnon — ŝi estis metita en kaĝoĉambro dum du homoj uzante ĝiskubutajn protektajn gantojn lanĉis al ŝi vivajn birdojn. Ĉirkaŭ la fino de la semajno, por eviti, ke la birdoj forflugu el ŝi tro frue, unu gambo el ĉiu birdo estis ligita per nilona fadeno al elastaj bendoj kudritaj ene de ŝiaj vestoj. Ŝi elrompiĝis kiam birdo vundis ŝin ĉe ŝia okulo, kaj la filmado estis haltigita pro doktoraj ordonoj.[166]

MarnieRedakti

Film-anonco por Marnie (1964)

En junio 1962, Grace Kelly anoncis, ke ŝi estis decidinta ne aperi en Marnie (1964). Hedren estis subskribinta ekskluzivan sepjaran, kontrakton por ĉiusemajnaj 500 dolaroj kun Hitchcock en oktobro 1961,[167] kaj li decidis aktorigi ŝin en la ĉefa rolo opozicie al Sean Connery. En 2016, priskribante la ludadon de Hedren kiel "unu el la plej grandaj en la kinhistorio", Richard Brody nomis la filmon "historio de seksa violento" okazigita al la rolulo ludita de Hedren: "La filmo estas, se diri simple, malsana, kaj tio ĉar Hitchcock estis malsana. Li suferis sian tutan vivon pro furia seksa deziro, suferis pro la manko de ties kontentigo, suferis pro la malkapablo transformi fantazion en realon, kaj poste sekvis per tio farante ĝin virtuale, pere de sia arto."[168] Kinrecenzo de 1964 en New York Times nomis tiun filmon de Hitchcock "la plej seniluziiga filmo en jaroj", citante la mankon de sperteco de Hedren kaj de Connery, amatoran scenaron kaj "glaringly fake cardboard backdrops" (evidente falsaj poŝtkartaj fonoj).[169]

En la filmo, Marnie Edgar (Hedren) ŝtelas 10,000 dolarojn (ekvivalente al 82,436 dolaroj de 2019) el sia dungisto kaj eskapas. Ŝi kandidatiĝas por laborposteno en la kompanio de Mark Rutland (Connery) en Filadelfio kaj ŝtelas ankaŭ el tie. Pli frue ŝi aperis suferanta panikatakon dum ŝtormo kaj timante la ruĝan koloron. Mark sekvas ŝin kaj ĉantaĝas por ke ŝi edziniĝu al li. Ŝi klarigas, ke ŝi ne volas esti tuŝita, sed dum la "mielmonato", Mark perfortas ŝin. Marnie kaj Mark malkovras, ke la patrino de Marnie estis estinta ĉiesulino kiam Marnie estis infano, kaj ke, kiam la patrino estis luktinta kontraŭ kliento dum ŝtormo — la patrino kredis, ke la kliento estis klopodinta molesti Marnie — Marnie estis mortiginta la klienton por savi sian patrinon. Kuracita el siaj timoj kiam ŝi memoris tion kio okazis, ŝi decidas resti kun Mark.[168][170]

 
La Hitchcock-oj kun Unua Damo Pat Nixon kaj ŝia unua filino Julie Nixon Eisenhower en 1969.

Hitchcock diris al Robert Burks, kinfotisto, ke la kamerao devis esti metita tiom proksime eble al Hedren kiam li filmu ŝian vizaĝon.[171] Evan Hunter, la scenaristo de The Birds kiu estis verkinta ankaŭ Marnie, klarigis al Hitchcock, ke se Mark estas amanta Marnie, li devus konsoli ŝin, ne perforti ŝin. Hitchcock ŝajne respondis: "Evan, kiam li trudu tion en ŝin, mi volas tiun kameraon rekten al ŝia vizaĝo!"[172] Kiam Hunter liveris du versiojn de la scenaro, el kiuj unu sen la perforta sceno, Hitchcock anstataŭis lin per Jay Presson Allen.[173]

Lastaj jaroj: 1966–1980Redakti

Finaj filmojRedakti

Malboniĝinta sanstato malpliigis la produktadon de Hitchcock dum la lastaj du jardekoj de lia vivo. Biografiisto Stephen Rebello asertis, ke Universal "trudis" du filmojn al li, nome Torn Curtain (1966) kaj Topaz (1969).[125][124] Ambaŭ estis spionaj streĉfilmoj kun temoj rilataj al la Malvarma Milito. Torn Curtain (Rompita kurteno), kun Paul Newman kaj Julie Andrews, akcelis la tristan finon de la 12-jara kunlaborado inter Hitchcock kaj la komponisto Bernard Herrmann.[174] Hitchcock malkontentis pro la muziko de Herrmann kaj anstataŭis lin per John Addison, Jay Livingston kaj Ray Evans.[175] Topaz (1967), bazita sur romano de Leon Uris, havas agadon parte okazanta en Kubo. Ambaŭ filmoj ricevis miksajn rezencojn.[176]

 
Hitchcock labore por Family Plot, San Francisco, somero de 1975.

Hitchcock revenis al Britio por fari sian antaŭlastan filmon, nome Frenzy (1972), bazita sur la novelo Goodbye Piccadilly, Farewell Leicester Square (1966). Post du spion-filmoj, la intrigo markis revenon al la ĝenro de murdo-streĉfilmo. Richard Blaney (Jon Finch), nestabila kelnero kun historio de eksplodema kolero, iĝas la unua suspektito en la esplorado pri la murdoj "Necktie" (kolumoj), kiuj estas fakte fifaritaj de lia amiko Bob Rusk (Barry Foster). Tiam, Hitchcock faras la viktimon kaj la maliculon proksimuloj, anstataŭ malproksimuloj kiel en Strangers on a Train.[177]

En Frenzy, Hitchcock permesis nudecon por la unua fojo. Du scenoj montris nudajn virinojn, unu el kiu estis perfortita kaj strangolita;[123] Spoto nomis tiun lastan "unu el la plej malakcepteblaj ekzemploj de detala murdo en la kinhistorio". Ambaŭ aktorinoj, nome Barbara Leigh-Hunt kaj Anna Massey, malakceptis fari la scenojn, kaj tiel oni devis uzi manekenojn anstataŭe.[178] Biografiistoj notis, ke Hitchcock ĉiam puŝis la limojn de la kincenzuro, ofte frenezigante Joseph Breen, la longdaŭra estro de la Holivuda Motion Picture Production Code. Multaj fojojn Hitchcock eniris en subtilajn nuancojn de maldecaĵoj malpermesitaj de la cenzuro ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj. Tamen McGilligan verkis, ke Breen kaj aliaj ofte konstatis, ke Hitchcock estis trudante tiajn aferojn kaj estis fakte amuzitaj, same kiel alarmitaj pro la "inescapable inferences" de Hitchcock.[179]

Family Plot (1976) estis la lasta filmo de Hitchcock. Ĝi rakontas la fuĝojn de "Madam" Blanche Tyler, ludita de Barbara Harris, fraŭdema spiritisto, kaj de ŝia taksiista amanto Bruce Dern, kiuj vivtenas sin el siaj trompopovoj. Kvankam Family Plot estis bazita sur la novelo de Victor Canning nome The Rainbird Pattern (1972), la tono de la libro estas pli sinistra. Scenaristo Ernest Lehman dekomence verkis la filmon kun pli akra tono sed li estis devigita al pli hela, pli komika tono fare de Hitchcock.

Kavalireco kaj mortoRedakti

Ĉirkaŭ la fino de sia vivo, Hitchcock estis laboranta por la scenaro de spion-streĉfilmo, The Short Night (La mallonga nokto), kunlabore kun James Costigan, Ernest Lehman kaj David Freeman. Spite dekomencan laboron, ĝi neniam estis filmita. La sanstato de Hitchcock estis malpliiĝinta kaj estis priokupita pro sia edzino, kiu estis suferanta koratakon. Tiu scenaro estis finfine publikigita en la libro de Freeman nome The Last Days of Alfred Hitchcock (1999).[180]

Estante malakceptinta la Ordenon de la Brita Imperio en 1962,[181] Hitchcock estis nomumita por la Knight Commander of the Most Excellent Order of the British Empire (KBE) en la Honoroj de Novjaro de 1980.[182][183] Li estis tro malsano por veturi al Londono — li havis korpaŝadan mezurilon kaj estis ricevanta injektojn de kortizono por sia artrito — kaj tiel la 3an de januaro 1980 la brita konsulo prezentiĝis al li kun la dokumentoj en la Universal Studios. Demandita de ĵurnalisto post la ceremonio kial li estis atendigante la reĝinon tiom longe, Hitchcock humoris, "Mi supozas, ke estis afero de senzorgemo." Cary Grant, Janet Leigh, kaj aliaj partoprenis en posta tagmanĝo.[184][185]

Lia lasta publika apero okazis en la 16a de marto 1980, kiam li prezentis la ricevanton de la premio de la American Film Institute.[184] Li mortis pro renmalsano la venontan monaton, la 29an de aprilo, en sia domo de Bel Air, Los Anĝeleso.[2][186] Donald Spoto, unu el biografiistoj de Hitchcock, skribis, ke Hitchcock estis malakceptinta vidi pastron,[187] sed laŭ la jezuita pastro Mark Henninger, li kaj alia pastro, Tom Sullivan, okazigis meson en la hejmo de la kinartisto, kaj Sullivan aŭdis lian konfeson.[188] Hitchcock estis survivita de siaj edzino kaj filino. Lia funebro okazis en la katolika preĝejo de la Bona Paŝtisto en Beverly Hills la 30an de aprilo, post kio lia korpo estis kremaciita. Liaj restaĵoj estis disigitaj en la Pacifikan Oceanon la 10an de majo 1980.[189]

Listo de filmojRedakti

 
Afiŝo de la filmo Topaz.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Mogg, Ken. Alfred Hitchcock. Senses of Cinema. Sensesofcinema.com. Arkivita el la originalo je 28a de Marto 2010. Alirita 18 July 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 Alfred Hitchcock Dies Of Natural Causes. Variety (7a de Majo 1980). “"Truffaut argues that the portly Englishman belonged “among such artists of anxiety as Kafka, Dostoyevsky and Poe."”.
  3. Moerbeek, Kees. (2006) Alfred Hitchcock: The Master of Suspense. Simon & Schuster. ISBN 978-1-4169-0467-0.
  4. Life, 19a de Junio 1939, p. 66: "Alfred Hitchcock: England's Best Director starts work in Hollywood". Alirita la 4an de Oktobro 2012
  5. "Alfred Hitchcock Dies; A Master of Suspense". New York Times. Alirita la 23an de Septembro 2014
  6. Lehman, David (Aprilo–Majo 2007). Alfred Hitchcock's America. American Heritage. Arkivita el la originalo je 27a de Decembro 2009. Alirita 21a de Julio 2010.
  7. Hitchcock: The Moving Observer (9a de Septembro 2015). Alirita 28a de Septembro 2015.
  8. 8,0 8,1 Bays, Jeff (Decembro 2007). Film Techniques of Alfred Hitchcock. Borgus.com. Alirita 13a de Julio 2010.
  9. Whitington, Paul (18a de Julio 2009). NOTORIOUS! (Hitchcock and his icy blondes). The Irish Independent. Alirita 13a de Julio 2010.
  10. Dowd, Maureen (1a de Decembro 2012). Spellbound by Blondes, Hot and Icy. The New York Times. Alirita 13a de Novembro 2013.
  11. 11,0 11,1 Hitchcock: he always did give us knightmares. Roger Ebert.com (2a de Januaro 1980).
  12. The Directors' Top Ten Directors. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 14a de Majo 2011. Alirita 10a de Majo 2011.
  13. Avedon, Richard, "The top 21 British directors of all time", The Daily Telegraph. Kontrolita 8a de Julio 2009.
  14. British Directors. RSS Film studies. Alirita 11a de Junio 2008.
  15. Wood, Jennifer (6a de Julio 2002). The 25 Most Influential Directors of All Time. MovieMaker. Moviemaker.com. Arkivita el la originalo je 8a de Junio 2011. Alirita 26a de Aprilo 2011.
  16. Adair 2002, pp. 11–12.
  17. St. Patrick's Day 2005: The Master of Suspense. Irish Echo (17 February 2011). Arkivita el la originalo je 15a de februaro 2018. Alirita 14a de februaro 2018.
  18. Taylor 1996, paĝoj 21–22; Spoto 1999, paĝoj 14–15
  19. McGilligan 2003, p. 6
  20. Truffaut 1983, p. 25.
  21. Por la policeja historio: Truffaut 1983, p. 25; Taylor 1996, p. 25; Cavett, Dick (8a de junio 1972). "Interview with Alfred Hitchcock", The Dick Cavett Show, ABC, 00:06:52 En Webarchive [1] 25a de decembro 2019. For the Snyder interview: Snyder, Tom (1973). "Alfred Hitchcock interview", Tomorrow, NBC, 00:01:55 En Webarchive [2] 3a de januaro 2020.
  22. McGilligan 2003, p. 13
  23. Spoto 1999, paĝoj 20, 23
  24. Taylor 1996, p. 29; McGilligan 2003, p. 18
  25. "Mateusz Odrobny speaks of pride after working on Hitchcock mural", East London and West Essex Guardian, 28a de majo 2014.
  26. Truffaut 1983, p. 25; Spoto 1999, p. 23
  27. Truffaut 1983, p. 26; Fallaci 1963
  28. Spoto 1999, pp. 23–24.
  29. 29,0 29,1 Adair 2002, p. 15.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 Truffaut 1983, p. 26.
  31. Adair 2002, p. 15; Truffaut 1983, p. 26
  32. Taylor 1996, p. 31.
  33. Spoto 1999, p. 23
  34. McGilligan 2003, p. 25
  35. Adair 2002, p. 15; Spoto 1999, p. 37
  36. Spoto 1999, p. 37
  37. Ackroyd 2015, p. 11.
  38. Taylor 1996, paĝoj 27–28; "Military service (medical grading") En Webarchive [3] 24a de februaro 2019, Hansard, vol. 107, 20a de junio 1918, 607–642.
  39. Taylor 1996, p. 28.
  40. McGilligan 2003, p. 30.
  41. Duncan 2003, p. 20; Hitchcock, Alfred (June 1919). "Gas" En Webarchive [4] 22a de decembro 2017, Henley Telegraph.
  42. Hitchcock 2014, p. 19; Hitchcock, Alfred (septembro 1919). "The Women's Part" En Webarchive [5] 23a de decembro 2017, Henley Telegraph; McGilligan 2003, p. 34
  43. Hitchcock 2014, p. 20; Hitchcock, Alfred (Februaro 1920). "Sordid" En Webarchive [6] 23a de decembro 2017, Henley Telegraph.
  44. Hitchcock 2014, p. 22; Hitchcock, Alfred (septembro 1920). "And There Was No Rainbow" En Webarchive [7] 23a de decembro 2017, Henley Telegraph.
  45. Hitchcock 2014, p. 23; Hitchcock, Alfred (decembro 1920). "What's Who?", Henley Telegraph.
  46. Hitchcock 2014, p. 24; Hitchcock, Alfred (December 1920). "The History of Pea Eating" En Webarchive [8] 3a de oktobro 2017, Henley Telegraph.
  47. Hitchcock 2014, p. 26; McGilligan 2003, paĝoj 44–45; Hitchcock, Alfred (marto 1921). "Fedora" En Webarchive [9] 23a de decembro 2017, Henley Telegraph.
  48. Taylor 1996, p. 21.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 Truffaut 1983, p. 27.
  50. Taylor 1996.
  51. Spoto 2008, p. 3.
  52. . Always Tell Your Wife (1923). British Film Institute Screenonline. Arkivita el la originalo je 3a de marto 2016. Alirita 25a de aŭgusto 2016.
  53. 53,0 53,1 Spoto 1992, p. 3.
  54. Kerzoncuf & Barr 2015, p. 45.
  55. "Where the lady vanished", The Guardian, 15a de januaro 2001.
  56. 56,0 56,1 Spoto 2008, pp. 3–4.
  57. Truffaut 1983, p. 30.
  58. Gottlieb 2002, p. 42; Gottlieb 2003, paĝoj 157–158; vidu ankaŭ Garncarz 2002
  59. Gottlieb 2002, pp. 42–43.
  60. Kehr, Dave (2011). When Movies Mattered: Reviews from a Transformative Decade. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-42940-3. Arkivita el la originalo la 29an de junio 2016. Alirita la 20an de decembro 2015.
  61. . Film Society, The (1925–39). BFI Screenonline. Alirita 11a de decembro 2017.
  62. Truffaut 1983, pp. 31, 36.
  63. McGilligan 2003, pp. 68–71.
  64. 64,0 64,1 Truffaut 1983, p. 39.
  65. Alfred Hitchcock Collectors' Guide: The Mountain Eagle (1926). Brenton Film (23a de septembro 2018). Arkivita el la originalo je 19a de decembro 2019. Alirita 30a de aŭgusto 2019.
  66. Spoto 1992, p. 5.
  67. Truffaut 1983, p. 45.
  68. Truffaut 1983, p. 47.
  69. Truffaut 1983, p. 43.
  70. Kapsis 1992, p. 19
  71. Truffaut 1983, p. 44.
  72. Alfred Hitchcock Collectors' Guide: The Lodger: A Story of the London Fog (1926). Brenton Film (23a de septembro 2018). Arkivita el la originalo je 22a de decembro 2019. Alirita 30a de aŭgusto 2019.
  73. Truffaut 1983, p. 49.
  74. Spoto 1999, pp. 92–93.
  75. McGilligan 2003, pp. 89–90.
  76. Hitchcock & Bouzereau 2003, p. 15.
  77. Hitchcock & Bouzereau 2003, p. 48; Spoto 1999, paĝoj 92–93
  78. Spoto 1999, p. 115; Hitchcock & Bouzereau 2003, p. 55; "Alfred Hitchcock: A long way from the Bates Motel", The Daily Telegraph, 13a de aprilo 2008.
  79. Hitchcock & Bouzereau 2003, pp. 59–60.
  80. "Alma Reville Hitchcock, The Unsung Partner", Los Angeles Times, 29a de julio 1982.
  81. "Alfred Hitchcock Accepts the AFI Life Achievement Award in 1979" En Webarchive [10] 15a de junio 2020, American Film Institute, 16a de aprilo 2009, 00:03:14.
  82. Blackmail (1929). British Film Institute. Arkivita el la originalo je 31a de decembro 2017. Alirita 1a de januaro 2018.; vidu ankaŭ White & Buscombe 2003, p. 94; Allen & Ishii-Gonzalès 2004, p. xv
  83. 83,0 83,1 [11] The 100 best British films, Time Out, alirita la 24an de oktobro 2017 [12] arkivita en la 3a de aprilo 2019
  84. Walker 2005, p. 88.
  85. McGilligan 2003, paĝoj 120–123; Alfred Hitchcock and David O. Selznick Collaborations. Public Broadcasting System (10a de januaro 2001). Arkivita el la originalo je 19a de marto 2008.
  86. (Februaro 2009) “Alfred Hitchcock and The Fighting Generation”, Senses of Cinema (49). Alirita 15a de decembro 2017.. 
  87. Scragow, Michael (9a de julio 2012). "Rewatching Hitchcock's "The 39 Steps"". The New Yorker. Arkivita el la originalo la 26an de oktobro 2017. Alirita la 25an de oktobro 2017.
  88. McArthur, Colin. (2003) Whisky Galore! and the Maggie. London: I.B. Tauris.
  89. Truffaut 1983, paĝoj 137–139
  90. Chilton, Martin, "Alfred Hitchcock: a sadistic prankster", The Telegraph, 29a de aprilo 2016. Kontrolita 9a de januaro 2019.
  91. French, Philip, "My favourite Hitchcock: The Lady Vanishes", 24a de julio 2012.
  92. The Lady Vanishes. Turner Classic Movies. Arkivita el la originalo je 11a de julio 2017. Alirita 24a de aŭgusto 2017.
  93. "Hitchcock: Master Melodramatist", The New York Times, 12a de junio 1938.
  94. Leff 1999, p. 35.
  95. Life 19a de junio 1939 66 Alfred Hitchcock: England's Best Director starts work in Hollywood.
  96. Gottlieb 2003, p. 206
  97. McGilligan 2003, paĝoj 251–252
  98. Leff 1999, p. 30
  99. The 13th Academy Awards, 1941. Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Arkivita el la originalo je 3a de marto 2012. Alirita 30a de decembro 2017.
  100. Duncan 2003, p. 84
  101. Duncan 2003, p. 90
  102. McGilligan 2003, p. 244
  103. . Alfred Hitchcock Found Contentment in SV. Scotts Valley Historical Society. Arkivita el la originalo je 1a de januaro 2019. Alirita 31a de decembro 2018.
  104. Whitty 2016, pp. 434–435.
  105. Truffaut 1983, pp. 142–143.
  106. "Alfred Hitchcock". British Film Institute. Arkivita el la originalo la 10an de februaro 2008.
  107. "Joan Fontaine, actress who won Oscar for 'Suspicion,' dies at 96", Los Angeles Times, 15a de decembro 2013.
  108. Humphries 1994, p. 71
  109. "Have You Heard?": The Story of Wartime Rumors, 13a de julio 1942, Life 68
  110. Brunsdale 2010, p. 442.
  111. "Shadow of a Doubt", Library of Congress. Kontrolita 31a de decembro 2017.
  112. La filmo estis Lifeboat (1944). Vidu Spoto 1999, p. 267, kaj Rhys, Morgan T. (20a de septembro 2012). "Every Alfred Hitchcock Cameo". YouTube, 00:01:53 En Webarchive [13] 27a de majo 2020.
  113. Truffaut 1983, pp. 158–159.
  114. Spoto 1999, pp. 266–267.
  115. McGilligan 2003, paĝoj 372–374
  116. "The Holocaust film that was too shocking to show", The Guardian, 9a de januaro 2015. Kontrolita 24a de aŭgusto 2017.
  117. Memory of the Camps: Frequently Asked Questions. PBS. Arkivita el la originalo je 22a de februaro 2015. Alirita 6a de marto 2015.
  118. . The Parted Eye: Spellbound and Psychoanalysis (2000). Arkivita el la originalo je 24a de decembro 2010.
  119. Leff 1987, paĝoj 164–165
  120. Whitty 2016, pp. 408–412.
  121. The Miklos Rozsa Society Website (2017). Arkivita el la originalo je 24a de marto 2016. Alirita 13a de decembro 2017.
  122. McGilligan 2003, pp. 370–371.
  123. 123,0 123,1 123,2 Evans 2017.
  124. 124,0 124,1 124,2 124,3 Leigh & Nickens 1995
  125. 125,0 125,1 125,2 Rebello 1990
  126. Warren 2001, paĝoj 62, 72
  127. Harris & Lasky 2002, p. 150
  128. McGilligan 2003, paĝoj 429, 774–775
  129. Leitch 2002, paĝoj 320, 322
  130. Notes: I Confess (1953). TCM. Arkivita el la originalo je 22a de novembro 2018. Alirita 15a de decembro 2017.
  131. Leitch 2002, p. 78
  132. "Dial M for Murder 3D – review", The Observer, 28a de julio 2013.
  133. Leitch 2002, p. 269
  134. 134,0 134,1 Alfred Hitchcock Presents. TV.COM. Arkivita el la originalo je 25a de januaro 2008.
  135. LoBrutto, Vincent. (2018) TV in the USA: A History of Icons, Idols, and Ideas. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-1-4408-2972-7.
  136. Alfred Hitchcock (suspense anthology). Media Management Group. Arkivita el la originalo je 21a de februaro 2008. Alirita 7a de novembro 2008.
  137. McGilligan 2003, p. 512
  138. Leitch 2002, p. 366
  139. Brown 1994, p. 75
  140. Leitch 2002, p. 377
  141. 141,0 141,1 Christie, Ian, "The 50 Greatest Films of All Time", Sight & Sound, Septembro 2012. Kontrolita 29a de decembro 2017.; vidu ankaŭ "Critics' top 100", British Film Institute.
  142. Fallaci 1963.
  143. Kehr 2011, p. 259
  144. Donostia Zinemaldia Festival de San Sebastian International Film Festival. Arkivita el la originalo je 6a de marto 2008. Alirita 23a de aŭgusto 2017.
  145. Leitch 2002, p. 376
  146. "Box Office: For the Books", Time, 31a de aŭgusto 1959.
  147. "Cinema: The New Pictures", Time, 17a de aŭgusto 1959. Weiler, A.H., "Hitchcock Takes Suspenseful Cook's Tour: North by Northwest Opens at Music Hall", The New York Times, 7a de aŭgusto 1959.
  148. Leitch 2002, p. 260
  149. Rebello 1990, paĝoj 7–14
  150. Leitch 2002, p. 261
  151. Leitch 2002, p. 262
  152. Verevis 2006, p. 22.
  153. Truffaut 1983, p. 12.
  154. "'Actors are cattle': when Hitchcock met Truffaut", The Guardian, 12a de majo 2015.
  155. Truffaut 1983, pp. 11–12.
  156. "Princess Grace Will Star in Hitchcock Movie", The New York Times, 20a de marto 1962.
  157. McGilligan 2003, paĝoj 611–613; MacDonald 2012, p. 36
  158. Moral 2013, p. 15.
  159. Thomas McDonald (The New York Times, 1a de aprilo 1962): "Starring in the film are Rod Taylor, Suzanne Pleshette, Jessica Tandy and 'Tippi' Hedren. Hitchcock signed Miss Hedren, a New York model, to a contract after having seen her in a television commercial. He insisted that she enclose her first name in single quotation marks, but would not explain why." "Watching 'Birds': Happy Hitchcock Films Terror-Ridden Tale", The New York Times, 1a de aprilo 1962.
  160. 160,0 160,1 160,2 "Watching 'Birds': Happy Hitchcock Films Terror-Ridden Tale", The New York Times, 1a de aprilo 1962.
  161. Spoto 2008, p. 245.
  162. Rothman 2014, p. 203.
  163. Spoto 1999, paĝoj 451–452, 455–457, 467–468, 472–473; Spoto 2008, paĝoj 250–251, 264
  164. Goldman, Andrew, "The Revenge of Alfred Hitchcock's Muse", 5a de oktobro 2012.
  165. Spoto 2008, p. 265.
  166. Spoto 1999, pp. 457–459.
  167. Taylor 1996, p. 270; Moral 2013, p. 16
  168. 168,0 168,1 ""Marnie" Is the Cure for Hitchcock Mania", The New Yorker, 17a de aŭgusto 2016. "Tippi Hedren's Silence", The New Yorker.
  169. "Hitchcock's 'Marnie,' With Tippi Hedren and Sean Connery", The New York Times, 23a de julio 1964.
  170. "My favourite Hitchcock: Marnie", The Guardian, 13a de aŭgusto 2012.
  171. Spoto 1999, p. 471.
  172. Moral 2013, p. 37, citante Evan Hunter (1997). Me and Hitch.
  173. Moral 2013, pp. 38–39.
  174. Smith 2002, paĝoj 272–274; Stephens, Andrew, "The sound of Hitchcock: How Bernard Herrmann's music brought his films to life", The Sydney Morning Herald, 9a de januaro 2016.
  175. Smith 2002, pp. 273–274.
  176. Topaz. Arkivita el la originalo je 29a de novembro 2017. Alirita 15a de decembro 2017.
  177. Leitch 2002, paĝoj 114–115
  178. Spoto 1999, pp. 513–514.
  179. McGilligan 2003, p. 249
  180. McGilligan 2003, paĝoj 731–734; Freeman 1999
  181. "Queen's honours: People who have turned them down named", BBC News, 5a de aŭgusto 2015.
  182. McCarthy, Todd (30a de aprilo 1980). "Alfred Hitchcock Dies Of Natural Causes at Bel-Air Home". Variety. Arkivita el la originalo la 13an de decembro 2017. Alirita la 29an de aŭgusto 2020.
  183. "No. 48041". The London Gazette (Supplement). 28a de decembro 1979. p. 6.
  184. 184,0 184,1 Spoto 1999, p. 553
  185. . Hitchcock: he always did give us knightmares. Chicago Sun-Times (2a de januaro 1980). Arkivita el la originalo je 22a de decembro 2015. Alirita 12a de decembro 2015.
  186. McGilligan 2003, p. 745
  187. NY Times – 'And Suddenly Evil Erupts' biography review 1996. Arkivita el la originalo je 16a de julio 2019. Alirita 16a de julio 2019.
  188. Henninger, Mark, "Alfred Hitchcock's Surprise Ending", The Wall Street Journal, 6a de decembro 2012.
  189. Flint, Peter B., "Alfred Hitchcock Dies; A Master of Suspense", The New York Times, 30a de aprilo 1980.

BibliografioRedakti

  • Ackroyd, Peter (2015). Alfred Hitchcock. Random House. ISBN 978-0-7011-6993-0.
  • Adair, Gene (2002). Alfred Hitchcock: Filming Our Fears. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-511967-1.
  • Brown, Royal S. (1994). Overtones and Undertones: Reading Film Music. University of California Press. ISBN 978-0-520-91477-3.
  • Brunsdale, Mitzi M. (2010). Icons of Mystery and Crime Detection: From Sleuths to Superheroes. ABC-CLIO.
  • Duncan, Paul (2003). Alfred Hitchcock: Architect of Anxiety, 1899–1980. Taschen. ISBN 978-3-8228-1591-5.
  • Evans, Peter William (2004). "Hitchcock, Alfred Joseph". Oxford Dictionary of National Biography. doi:10.1093/ref:odnb/31239. Arkivita el la originalo la 1an de januaro 2018. Alirita la 31an de decembro 2017.
  • Fallaci, Oriana (1963). "Mr. Chastity". The Egotists: Sixteen Surprising Interviews. Chicago: Henry Regnery. pp. 239–256.
  • Garncarz, Joseph (2002). "German Hitchcock". En Gottlieb, Sidney; Brookhouse, Christopher (eds.). Framing Hitchcock: Selected Essays from the Hitchcock Annual. Detroit: Wayne State University Press. pp. 59–81.
  • Gottlieb, Sydney (2002). "Early Hitchcock: The German Influence". En Gottlieb, Sidney; Brookhouse, Christopher (eld.). Framing Hitchcock: Selected Essays from the Hitchcock Annual. Detroit: Wayne State University Press. pp. 35–58.
  • Gottlieb, Sidney (2003). Alfred Hitchcock: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-57806-562-2.
  • Harris, Robert A.; Lasky, Michael S. (2002) [1976]. The Complete Films of Alfred Hitchcock. Secaucus, N.J: Citadel Press.
  • Hitchcock, Alfred (2014). Gottlieb, Sidney (eld.). Hitchcock on Hitchcock, Volume 2: Selected Writings and Interviews. Oakland: University of California Press. ISBN 978-0-520-96039-8.
  • Hitchcock, Patricia; Bouzereau, Laurent (2003). Alma Hitchcock: The Woman Behind the Man. New York: Berkley Books. ISBN 978-0-425-19005-0.
  • Humphries, Patrick (1994). The Films of Alfred Hitchcock (represa eld.). Crescent Books. ISBN 978-0-517-10292-3.
  • Kapsis, Robert E. (1992). Hitchcock: The Making of a Reputation (illustrated ed.). University of Chicago Press.
  • Kehr, Dave (2011). When Movies Mattered: Reviews from a Transformative Decade. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-42940-3. Arkivita el la originalo la 29an de junio 2016. Alirita la 29an de aŭgusto 2020.
  • Kerzoncuf, Alain; Barr, Charles (2015). Hitchcock Lost and Found: The Forgotten Films. Lexington: University Press of Kentucky.
  • Leff, Leonard J. (1987). Hitchcock and Selznick. University of California Press. ISBN 978-0-520-21781-2.
  • Leff, Leonard (1999). The Rich and Strange Collaboration of Alfred Hitchcock and David O. Selznick in Hollywood. University of California Press. ISBN 978-0-520-21781-2.
  • Leigh, Janet; Nickens, Christopher (1995). Psycho: Behind the Scenes of the Classic Thriller. Harmony Press. ISBN 978-0-517-70112-6.
  • Leitch, Thomas: The Encyclopedia of Alfred Hitchcock (ISBN 978-0-8160-4387-3). Checkmark Books, 2002.
  • McGilligan, Patrick (2003). Alfred Hitchcock: A Life in Darkness and Light. New York: Regan Books. ISBN 978-0-06-039322-9.
  • Moral, Tony Lee (2013). Hitchcock and the Making of Marnie. Lanham: Scarecrow Press.
  • Rebello, Stephen (1990). Alfred Hitchcock and the Making of Psycho. Berkeley: Soft Skull Press. ISBN 978-0-7145-2915-8.
  • Rothman, William (2014). Must We Kill the Thing We Love?: Emersonian Perfectionism and the Films of Alfred Hitchcock. New York: Columbia University Press.
  • Spoto, Donald (1999) [1983]. The Dark Side of Genius: The Life of Alfred Hitchcock. New York: Da Capo Press. ISBN 978-0-306-80932-3.
  • Taylor, John Russell (1996) [1978]. Hitch: The Life and Times of Alfred Hitchcock. New York: Da Capo Press.
  • Truffaut, François (1983) [1967]. Hitchcock/Truffaut (Reviziita eld.). New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-52601-6.
  • Verevis, Constantine (2006). "For Ever Hitchcock: Psycho and Its Remakes". En Boyd, David; Palmer, R. Barton (eld.). After Hitchcock: Influence, Imitation, and Intertextuality. Austin: University of Texas Press. pp. 15–30.
  • Walker, Michael (2005). Hitchcock's motifs. Amsterdam University Press. ISBN 978-90-5356-773-9.
  • Whitty, Stephen (2016). The Alfred Hitchcock Encyclopedia. Lanham and London: Rowman & Littlefield.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfred Hitchcock en la angla Vikipedio.