Famous Players-Lasky
Famous Players-Lasky Corporation estis usona kompanio de filmofarado kaj distribuado kreita la 19an de Julio, 1916, el la kunigo de la Famous Players Film Company de Adolph Zukor — origine formita de Zukor kiel Famous Players in Famous Plays — kaj la Jesse L. Lasky Feature Play Company.
La plinovigo, gvidita de la prezidanto Zukor, finfine rezultis en la aligo de ok filmoproduktaj kompanioj, kio faris la Famous Players-Lasky Corporation unu el la plej grandaj agentoj de la epoko de la mutaj filmoj. Famous Players-Lasky, sub la direktorado de Zukor, estis eble plej bone konata pro sia vertikala integrado de la kinindustrio kaj pro la praktikoj de blokomendado.
En Septembro 1927, Famous Players-Lasky estis reorganizita sub la nomo Paramount Famous Lasky Corporation, kio poste iĝis Paramount Pictures Corporation (nune divizio de Viacom).[1] La Fondaĵo Balaban and Katz Historical Foundation nune posedas la markon Famous Players.