Paramount Pictures

Paramount [PERamaŭnt] (angle, Superega) estas usona kinofirmao fondita en la jaro 1914 de W. W. HODKINSON, kunfandigante 11 filmluejojn. Ĝi estis la unua firmao ellui filmojn tra la tuta Usono, tial ĝi gajnis grandan avantaĝon de efikeco, kontraŭ la malnova laŭregiona sistemo. Paramount kontraktis ekskluzivajn rajtojn por kvin jaroj kun la filmproduktejoj Famous Players (Famaj Rolludistoj) de Adolph Zukor, Feature Play de Jesse Lasky, kaj Bosworth; poste la kontraktoj etendiĝis ĝis 25 jaroj (vidu Vertikala integriĝo). Paramount enkondukis ankaŭ la sistemon de blokmendo, per kiu kinejisto, kiu volis ekspozicii unu apartan filmon de Famous Players devis mendi tutan pakaĵon, kun (plejparte mezkvalitaj) filmoj de ĉiu firmao kiu kunlaboris ĉe Paramount. Ĉi tiu sistemo estis tre efika por la farantaj filmprodukejoj, kaj en 1917 Adolph Zukor aĉetis Paramount kaj kunfandigis ĝin kaj Famous Players.

Paramount Pictures
filmkompanio vd
Dum 8-a de majo 1912 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Fondintoj Adolph Zukor • William Wadsworth Hodkinson • Jesse L. Lasky vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando Usono
Estr(ar)o Jim Gianopulos
Agokampo filmo
Posedata de Viacom vd
filiaj kompanioj MTV Films • Paramount Television Studios • Famous Players • Paramount Records • Paramount Players • Paramount Digital Entertainment • George Pal Productions • Nickelodeon Movies • Paramount Home Entertainment • Paramount Animation • MTV Entertainment Studios vd
Posedataj kompanioj Paramount Stage 31 • Paramount Stage 19 • Paramount Network • Famous Studios • Rialto Theatre vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Foto de 1916. La transpreno de Paramount Pictures.
La Paramount Pictures emblemo uzita ekde 2003.

La nova firmao nomiĝis Paramount Pictures Corporation, kaj estis la superreganta forto en la usona merkato. Kontrakte sub ĝi estis la plejparto de la ĉefaj steluloj (inter aliaj Mary Pickford kaj Douglas Fairbanks). Adolph Zukor ankaŭ maldungis Hodkinson, kiu fondis First National por konkurenci kontraŭ la povo de Paramount. First National regis grandan parton de la kinejoj de la lando; tial Paramount decidis konstrui sian propran aron de kinejoj, kiel atingis ankoraŭ pli grandan superregadon de la merkato: en 1922, 5000 kinejoj apartenis al ĝi, 25% de la landa merkato. En 1919, First National kaj Paramount planis kunfandiĝi por gajni tutan regadon super la merkato kaj malpliigi produktadokoston, laŭ la teorio, ke steluloj ne povus postuli tro de mono se estus nur unu firmao je kiu ili povus labori. Sed, la komploton malkovris privata detektivo dungita de Charlie Chaplin, Pickford, Fairbanks, kaj David Griffith, kiuj volis ekscii, kial la firmaegoj ne etendigus iliajn kontraktojn. Reakciante kontraŭ la plano, ili fondis sian propran filmlufirmaon, United Artists, kiu efike finigis la provon krei monopolon. Tamen, Paramount estis unu el la ĉefaj firmaoj de la Dua Oligopolo ĝis la usona ĉeftribunalo disigis la firmaon en 1949.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti