Douglas Fairbanks
Douglas FAIRBANKS (denaske Douglas Elton Thomas Ullman; naskiĝis la 23-an de majo 1883, mortis la 12-an de decembro 1939) estis usona aktoro, scenaristo, reĝisoro, kaj produktoro.[1] Li estis patro de aktoro kaj produktoro Douglas Fairbanks Jr..
Douglas Fairbanks | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Douglas Elton Thomas Ullman |
Naskiĝo | 23-an de majo 1883 en Denvero |
Morto | 12-an de decembro 1939 (56-jara) en Santa Monica |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery |
Lingvoj | angla lingvo |
Loĝloko | Denvero |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard |
Familio | |
Patro | Hezekiah Charles Ullman |
Patrino | Ella Adelaide Marsh |
Edz(in)o | Mary Pickford • Sylvia Ashley |
Infano | Douglas Fairbanks |
Profesio | |
Profesio | scenaristo • filmreĝisoro • produktoro • verkisto • entreprenisto • filmaktoro • teatra aktoro • stuntisto • aktoro |
KarieroRedakti
Li estis plej bone konata pro siaj glavetluktadaj roloj en mutaj filmoj kiel The Thief of Bagdad (La ŝtelisto el Bagdado), Robin Hood, kaj The Mark of Zorro, sed li dediĉis la fruan parton de sia kariero al farado de komediaj filmoj.
Fairbanks estis fonda membro de United Artists. Li estis ankaŭ fonda membro de The Motion Picture Academy kaj estis gastiganto de la unua Ceremonio de la Oskar-premioj en 1929. Pro sia geedziĝo al Mary Pickford en 1920, la paro iĝis Holivuda gravularo kaj Fairbanks estis referencata kiel "La reĝo de Hollywood",[2] kromnomo kiu poste pasis al la aktoro Clark Gable.
Kvankam amplekse konsiderita kiel unu el la plej grandaj steluloj en Holivudo dum la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, la kariero de Fairbanks rapide malpliiĝis pro la alveno de la sonkino. Lia fina filmo estis The Private Life of Don Juan (1934).
NotojRedakti
- ↑ Obituary Variety, 13a de Decembro, 1939, p. 54.
- ↑ "Douglas Fairbanks Sr. Biography". The Douglas Fairbanks Museum. Arkivita el la originalo la 15an de Majo, 2008. Alirita la 5an de Septembro 2018.