Priscilla Lane

usona aktoro

Priscilla LANE (denaske Priscilla Mullican, 12a de junio, 1915 – 4a de aprilo, 1995) estis usona aktorino, kaj la plej juna fratino el la ensemblo "Lane Sisters" de kantistinoj kaj aktorinoj. Ŝi estas plej memorita pro siaj roloj en la filmoj "The Roaring Twenties" (1939) kunaktore kun James Cagney kaj Humphrey Bogart; Saboteur (1942), filmo de Alfred Hitchcock en kiu ŝi ludis la rolon de la heroino, kaj Arsenic and Old Lace (1944), en kiu ŝi ludis la rolon de la fianĉino de la rolulo ludita de Cary Grant.[1]

Priscilla Lane
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1915 (1915-06-12)
en Indianola
Morto 4-an de aprilo 1995 (1995-04-04) (79-jaraĝa)
en Andover
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Iowa Democratic Party vd
Familio
Gefratoj Rosemary Lane • Lola Lane • Leota Lane vd
Edz(in)o Oren W. Haglund vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1937–1948 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ŝi ekkarieris en 1937 por Warner Bros. en Holivudo aperante kun sia bando en "Varsity Show", muzikalo en kiu stelulis Dick Powell. En "Men Are Such Fools" (1938) ŝi stelulis kun Wayne Morris. Tio estis sekvita de "Love Honor and Behave" (ankaŭ 1938), alia malpeza amafera komedio kun Morris, kiu, ludante la rolon de ŝia edzo, pugofrapis ŝin 47 fojojn en sceno por kiu ŝi malakceptis dublanton, kaj "Cowboy from Brooklyn", denove teame kun Dick Powell. Priscilla estis denova la protagonistino en "Brother Rat", kiu estis estinta sukcesa teatraĵo en Broadvejo. Denove ŝi pariĝis kun Wayne Morris, kaj inter la geaktoraro estis novalvenintoj kiel Ronald Reagan, Jane Wyman, Jane Bryan, kaj Eddie Albert. La filmo, publikigita en oktobro 1938, estis granda sukceso por la junuloj. Ŝi aperis kun Ronald Reagan en malpeza komedio, "Million Dollar Baby" (1941) kaj kiel noktokluba kantistino en "Blues in the Night" (ankaŭ en 1941). Frank Capra reĝisoris ŝin por la protagonistino kun Cary Grant en "Arsenic and Old Lace". Tiu komedia filmo estis kompletigita komence de 1942, sed ne estis publikigita ĝis 1944.

Por Universal Studios ŝi stelulis kun Robert Cummings en la prispiona filmo de Alfred Hitchcock Saboteur (1942). La reĝisoro volis nek Cummings nek Lane por tiuj roloj. Hitchcock sentis, ke Lane estis tro multe kiel normalula junulino. Universal insistis pri tiuj geaktoroj, kaj kiam la filmo estis publikigita, ŝia ludado estis laŭdita dum kritikoj fokuzis al Hitchcock pro ripetado de siaj pli fruaj filmoj en tiu milittempa prispiona dramo.

Ŝi estis dungita por du pliaj filmoj. La unua estis "Silver Queen" (1942) por produktoro Harry Sherman en kiu ŝi kunstelulis kun George Brent. Ŝi ludis la rolon de posedanto de hazarludejo en la 1870-aj jaroj en San-Francisko. La alia filmo estis komedio de Jack Benny nome "The Meanest Man in the World", publikigita en januaro 1943. Lane poste retiriĝis el kino. Dum la milito, ŝi sekvis sian edzon tra Usono dum li estis translokigita el militbazo al alia. Tamen ŝi ofte ludis bonfare en kampospektakloj. Poste ŝi ankoraŭ faris kelkajn malmultajn kinrolojn.

Filmaro redakti

  • Varsity Show (1937) — Betty Bradley
  • Love, Honor and Behave (1938) — Barbara Blake
  • Men Are Such Fools (1938) — Linda Lawrence Hall
  • Cowboy from Brooklyn (1938) — Jane Hardy
  • Four Daughters (1938) — Ann Lemp
  • Brother Rat (1938) — Joyce Winfree
  • Yes, My Darling Daughter (1939) — Ellen Murray
  • Daughters Courageous (1939) — Buff Masters
  • Dust Be My Destiny (1939) — Mabel Alden
  • The Roaring Twenties (1939) — Jean Sherman, later Jean Hart
  • Four Wives (1939) — Ann Lemp Borden
  • Brother Rat and a Baby (1940) — Joyce Winfree
  • Three Cheers for the Irish (1940) — Maureen Casey
  • Four Mothers (1941) — Ann Lemp Deitz
  • Million Dollar Baby (1941) — Pamela "Pam" McAllister
  • Blues in the Night (1941) — Ginger "Character" Powell
  • Saboteur (1942) — Patricia "Pat" Martin
  • Silver Queen (1942) — Coralie Adams
  • The Meanest Man in the World (1943) — Janie Brown
  • Arsenic and Old Lace (1944) — Elaine Harper
  • Fun on a Week-End (1947) — Nancy Crane
  • Bodyguard (1948) — Doris Brewster (fina kinrolo)

Referencoj redakti

  1. Shipman, David (10a de aprilo, 1995). "Obituary: Priscilla Lane". The Independent. London. Alirita la 9an de februaro, 2014.

Eksteraj ligiloj redakti