Universal Studios

Usona kinofirmao

Universal Studios (kelkfoje ankaŭ nomita Universal PicturesUniversal City Studios), filio de NBC Universal, estas grava usona kina filmproduktad-firmao. Ĝiaj filmostudioj situas je la adreso 100 Universal City Plaza Drive en Universal City (Kalifornio).

Universal Studios
emblemo
Gate2universalstudios.JPG
filmkompanio
Dum 30-a de aprilo 1912 –
Fondodato 30-a de aprilo 1912
Sidejo Universalurbo, Usono
Lando Usono
Retejo Oficiala retejo
Jura formo akcia kompanio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nuna emblemo

Distribuado kaj aliaj oficoj situas en Novjorko. Universal estas la dua plej malnova usona filmostudio de Holivudo (Paramount Pictures, posedita de Viacom, estas pli aĝa je nur unu monato). La historia fondinto de Universal estis Carl Laemmle, juda elmigranto el Germanio, fine de la 1900-aj jaroj.