Heroes (angle: herooj) estas usona televidserio kreita de Tim Kring. Ĝi estas dissendita ĉe la NBC-reto ekde la 26-a de septembro 2006. Ĝi rakontas la historion de homoj, kiuj kredis ke ili estis kiel ĉiuj aliaj ordinaraj homoj, ĝis ili malkovras, ke ili havas nekredeblajn povojn, ekzemple telepation, flugpovon aŭ kapablas vojaĝi tratempe. Ili poste ekscias, ke ili devas malhelpi katastrofon kaj savi la mondon.

Heroes
televida serio
Originala titolo Heroes
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, fantasta televida serio, spekulativa fikcio, televida dramserio, LGBTI+ related TV series
Aktoroj Hayden Panettiere • Jack Coleman • Dana Davis • Tawny Cypress • Leonard Roberts • Dania Ramírez • James Kyson • Santiago Cabrera • David Anders • Masi Oka • Greg Grunberg • Cristine Rose • Adrian Pasdar • Milo Ventimiglia • Noah Gray-Cabey • Ali Larter • Robert Knepper • Sendhil Ramamurthy • Zachary QuintoKristen Bell • Brea Grant • Blake Shields • Jessalyn Gilsig • Nora Zehetner • Ashley Crow
Muziko de Lisa Coleman
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 78
Daŭro sen reklamoj 42
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 25 sep. 2006 – 8 feb. 2010
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Scenaro redakti

Atentu: la sekvaĵo malkaŝas parton de la intrigo.

La barata profesoro Chandra Suresh [ĉandra sureŝ] elpensas teorion, laŭ kiu homoj nur uzas 10% de ilia cerbo, kaj iuj personoj nun estas ekuzantaj la 90 aliajn elcentojn kaj akirantaj povojn, ekzample levitacion aŭ ĉelan memkuracadon. Aliaj scienculoj ne kredas lin, do li decidas serĉi, poste renkonti, tiajn homojn kun supernaturaj povoj por klarigi al ili la fenomenon, kiu okazas ene de ili. Poste li malaperas, kaj lia filo (Mohinder Suresh [sureŝ]) kontinuigas la serĉon.

En Tokio, Japano (Hiro Nakamura) malkovras, ke li povas efiki al la spaco kaj tempo kaj teleporti sin. En Novjorko, artisto (Isaac Mendez) povas pentri la estontecon, politikisto (Nathan Petrelli) povas flugi kaj lia frato (Peter Petrelli) povas imiti la povon de aliaj herooj, kiam ili estas proksimaj. En Los-Anĝeleso, policisto (Matt Parkman) malkovras, ke li kapablas aŭdi la pensaĵojn de aliaj uloj. En Teksaso, paradistino (Claire Bennet) ekvidas, ke sia korpo povas rapidege memkuraci. En Nevado, eksedziĝinta patrino (Niki Sanders) ekscias, ke ŝi havas malbonan duoblan personecon. La herooj estas ĉie, oni malkovras pli kaj pli da ili dum epizodoj. Tamen, malklaruloj postkuras ilin.

Heroes rakontas la vivon de tiuj personoj, iliajn rilatojn kaj ilian destinon: savi la mondon…

Aktoroj redakti

La familia nomo sekvas la personan nomon.

Invititaj redakti

Roluloj redakti

Estas dekdu ĉefroluloj.

  • Noah Bennet [Noa Benet] (Jack Coleman), plej ofte nomata "S-ro Bennet", estas patro, kiu oficiale laboras en kompanio Primatech Paper, sed fakte enketas pri superpovaj homoj.
  • Claire Bennet [Kler Benet] (Hayden Panettiere), la adoptita filino de S-ro Bennett, mezlernejano kaj paradistino, kiu loĝas en Odessa, Teksaso, kaj kiu havas la povon pretervole memkuraci.
  • Simone Deveaux [Simon Devo] (Tawny Cypress) estas artaĵ-vendistino, galeriposedanto; ŝiaj skeptikismo kaj ama vivo estas elprovataj.
  • D.L. Hawkins [Di-el Hokins] (Leonard Roberts) estas la edzo de Niki kaj la patro de Micah kaj kapablas trairi solidojn.
  • Isaac Mendez [Ajsak Mendez] (Santiago Cabrera) estas novjorka artisto kiu povas pentri la estontecon. Li skribas kaj desegnas bildrakonton 9th Wonders!, kiu ankaŭ montras la estontecon. Li havas problemojn kun drogo.
  • Hiro Nakamura (Masi Oka), tokia programisto, povas manipuli spacon kaj tempon. Li certas, ke li estas heroo, kaj ke, kun aliaj "specialaj personoj", li povas ŝanĝi la estontecon.
  • Matt Parkman (Greg Grunberg), los-anĝelesa policisto, povas aŭdi la pensaĵojn de aliaj homoj.
  • Nathan Petrelli [Natan Petreli] (Adrian Pasdar) estas politikisto, kiu povas voli.
  • Peter Petrelli [Pita Petreli] (Milo Ventimiglia) estas la juna frato de Nathan. Li ne havas propran povon, sed povas imiti tiun de aliaj herooj, kiujn li renkontis.
  • Micah Sanders [Majka Sandaz] (Noah Gray-Cabey), la filo de D.L. kaj Niki, povas kontroli elektrajn maŝinojn.
  • Niki Sanders (Ali Larter) havas duan personecon, kiu havas surhoman forton kaj kies nomo estas Jessica [Ĝesika].
  • Mohinder Suresh [Mohinda Sureŝ] (Sendhil Ramamurthy) estas barata genetikprofesoro. Li vojaĝas al Novjorko por enketi pri la morto de sia patro Chandra [Ĉandra]. Tie li renkontas iujn “heroojn”.

Aliajn rolulojn ni ofte vidas, ili estas amikoj aŭ parencoj de la ĉefroluloj. Oni ankaŭ vidas malbonulon Sylar [Sajlar] (Zachary Quinto), kiu postkuras heroojn por preni ilian povon.

Epizodoj redakti

Ĉiu epizodo daŭras proksimume 42 minutojn (krom la unua).

Unua periodo redakti

Unua parto
Ordinary People Discovering Extraordinary Abilities. (Komunaj homoj malkovras nekomunajn kapablojn.)

   1 (1- 1): Genesis (Genezo) (53 minutoj)
   2 (1- 2): Don't Look Back (Ne rigardu malantaŭen)
   3 (1- 3): One Giant Leap (Unu paŝego)
   4 (1- 4): Collision (Kolizio)

Dua parto
Save the Cheerleader, Save the World. (Savu la paradistinon, savu la mondon.)

   5 (1- 5): Hiros (Hiroj – vortludo kun la persona nomo de Hiro Nakamura)
   6 (1- 6): Better Halves (Pli bonaj duonoj)
   7 (1- 7): Nothing To Hide (Nenio kaŝinda)
   8 (1- 8): Seven Minutes To Midnight (Sep minutoj antaŭ noktomezo)
   9 (1- 9): Homecoming (Lernejfesto)
  10 (1-10): Six Months Ago (Ses monatoj antaŭ)
  11 (1-11): Fallout (Sekvo)

Tria parto
Are you On the List? (Ĉu vi estas en la listo?)

  12 (1-12): Godsend (Beno)
  13 (1-13): The Fix (La riparo)
  14 (1-14): Distractions (Distrado)
  15 (1-15): Run (Kuru)
  16 (1-16): Unexpected (Neatendita)
  17 (1-17): Company Man (Kompaniulo)
  18 (1-18): Parasite (Parazito)

Kvara parto
It's Time to Save the World. (Estas la momento savi la mondon.)

  19 (1-19): 0.07%
  20 (1-20): Five Years Gone (Post kvin jaroj)
  21 (1-21): The Hard Part (La malfacila parto)
  22 (1-22): Landslide (Grava venko)
  23 (1-23): How to Stop an Exploding Man? (Kiel haltigi eksplodontan homon?)

Dua periodo redakti

La dua periodo nun estas produktata kaj estos elsendata ekde la 24-a de septembro 2007 en Usono ĉe la NBC-reto.

  24 (2-01): Four Months Later (Kvar monatoj poste)

Internacia elsendado redakti

Heroes estas elsendata en multaj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficialaj
Fikcia