TF1 estas privata franca televidkanalo, unu el la plej malnovaj televidstacioj en la mondo. La kanalo, kiu gajnis aktuale en 2014 spektadparton de 22.9%, estas la plej spektita en Francio, la plej spektita televidkanalo en Eŭropo, kaj unu el la plej sukcesaj kaj popularaj naciaj kanaloj en la mondo. La kanalo apartenas al la grupo TF1, kiu posedas 49% de la eŭropa sportkanalo Eurosport. La grupo fondis la France 24 novaĵstacion en 2006 (kune kun la publika dissendanto France Télévisions), ĝis ĝi retiriĝis de la projekto du jarojn poste. La kanalo posedas la elsendajn rajtojn por gravaj sportaj eventoj kaj serioj kiel House, La Voĉo, Master Chef, Grey's Anatomy, Boss in Disguise, Super Nanny, Maya the Bee, Discovering with Dora kaj pli. Ĝi ankaŭ plene posedas la LCI-novaĵkanalon.

TF1
emblemo
televidkanalo
Komenco 7-a de aŭgusto 1974 vd
Geografia situo 48° 50′ 2″ N, 2° 15′ 38″ O (mapo)48.8338611111112.2606388888889Koordinatoj: 48° 50′ 2″ N, 2° 15′ 38″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Boulogne-Billancourt
TF1 (Parizo)
TF1 (Parizo)
DEC
TF1
TF1
Lokigo de Parizo en Francio
Map
TF1
Moto Let's share positive waves.
Ĉefestro(j) Nonce Paolini • Jean Cazeneuve • Jean-Louis Guillaud • Jacques Boutet • Michel May • Hervé Bourges • Francis Bouygues • Patrick Le Lay vd
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Lingvoj

franca lingvo

Posedata de TF1 Group • French State vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
vdr

Kuriozaĵoj redakti

Patrick Le Lay, estro de la franca televida programo TF1, pridemandita en la libro Les dirigeants face au changement (La geestroj fronte al la ŝanĝo) de 2004, liveras sian koncepton pri televido kaj konsideras, ke la tasko de TF1 estas helpi Kokakolaon vendi sian produkton:

"Oni povas multmaniere paroli pri la televido. Sed en negoca perspektivo, ni estu realismaj: la funda tasko de TF1 estas helpi Kokakolaon, ekzemple, vendi sian produkton.
Por ke la reklama mesaĝo estu kaptita, necesas ke la cerbo de la televidanto estu libera. Niaj elsendoj celas ĝin liberigi, tio estas lin distri, ĝin malstreĉigi por prepari ĝin inter du mesaĝoj. Al Kokakolao ni vendas pecojn de disponebla homcerba tempo.
Nenio estas pli malfacila", li daŭrigas, "ol atingi tiun disponeblecon. Tie troviĝas la konstanta ŝanĝo. Konstante necesas serĉi la sukcesajn programerojn, sekvi la modojn, veli laŭ la tendencoj."

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera liglilo redakti