Carl Laemmle
Carl LAEMMLE (n. la 17-an de januaro 1867 - m. la 24-an de septembro 1939) estis germandevena kaj usona filmproduktoro. Li fondis la firmaon Universal Studios.
Carl Laemmle | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1867 en Laupheim |
Morto | 24-an de septembro 1939 (72-jara) en Beverly Hills |
Mortokialo | kardivaskulsistema malsano |
Tombo | Home of Peace Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Germana Regno |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)oj | Siegfried Lämmle • Joseph Laemmle |
Edz(in)o | Recha Stern Laemmle |
Infanoj | Carl Laemmle Jr. • Rosabelle Laemmle |
Parencoj | Robert Wyler William Wyler Julius Bernheim |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro • entreprenisto • plenuma produktoro |
Post la morto de sia patrino, Carl Laemmle alvenis al Usono en Novjorkon la 27-an de februaro 1884, kie li retrovis sian fraton, kiu trovis postenon por li. En 1906, li decidis investi siajn ŝparaĵojn en kinarton, kaj fondis kune kun sia edzino dissendfirmaon nomitan "Laemmle Film Service". Li poste kreis sian unuan produktoran kinfirmaon, la Independent Motion Picture Company, kiu financis pli ol cent filmojn nur dum sia unua jaro.
Laemmle vendis Independent Motion Picture Company en 1912 kaj uzis la monon por fondi la Universal Film Manufacturing Compagny. Harold Lloyd, Harry Carey kaj Lon Chaney fariĝis la unuaj filmsteluloj de la kompanio.