William Wyler
William WYLER ([ˈ|w|aɪ|l|ər]; denaske Willi Wyler[1] ([ˈvɪlɪ ˈvi:lɐ]); 1-a de julio 1902 – 27-a de julio 1981) estis svis-germana kina reĝisoro, produktoro kaj scenaristo. Elstaraj liaj verkoj estas Mrs. Miniver (1942), The Best Years of Our Lives (1946), kaj Ben-Hur (1959), ĉiuj el kiuj havigis al li Oskar-premiojn al Plej Bonkvalita Reĝisoro, kaj Plej Bonkvalita Filmo, kio faris lin la nura reĝisoro de tri premioj al Plej Bonkvalita Filmo. Wyler ricevis sian unuan nomumon al Oskar-premio pro la reĝisorado de Dodsworth en 1936, en kiu stelulis Walter Huston, Ruth Chatterton kaj Mary Astor, "malfermante 20-jaran karieron de preskaŭ nerompita grandeco."[2]:24
William Wyler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
William Wyler | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1902 en Mulhouse | ||||
Morto | 27-an de julio 1981 (79-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | germana • franca • angla • jido vd | ||||
Loĝloko | Mulhouse vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Svislando vd | ||||
Alma mater | Conservatoire de Paris vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Robert Wyler vd | ||||
Edz(in)o | Margaret Sullavan • Margaret Tallichet vd | ||||
Infanoj | Catherine Wyler vd | ||||
Parencoj | Carl Laemmle • Cathy O'Donnell vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • filmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • aktoro • reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1925–1970 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Collector ❦ The Children's Hour ❦ Ben Hur ❦ The Big Country ❦ Friendly Persuasion ❦ The Desperate Hours ❦ Roman Holiday ❦ Carrie ❦ Detective Story ❦ La Heredantino ❦ The Best Years of Our Lives ❦ Mrs. Miniver ❦ The Little Foxes ❦ The Westerner ❦ The Letter ❦ Wuthering Heights ❦ Jezebel ❦ These Three vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kinhistoriisto Ian Freer nomis Wyler "bona fide perfektisto", kies emo ripeti filmeron kaj klopodojn kapti la minimumajn nuancojn, "iĝis la esenco de legendo."[2]:57 Lia kapablo reĝisori serion de adaptoj de klasikaj literaturaĵoj en grandaj ekonomiaj kaj kritikaj sukcesoj faris lin unu el la "plej bankeblaj filmistoj de Holivudo" dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kaj ĝis la 1960-aj jaroj. Tra sia talento por scenarigi, eldoni kaj kameramovado, li konvertis dinamikajn teatrajn spacojn en kinaj.[3]

Li helpis peladon de nombraj aktoroj al steluleco, trovante kaj reĝisorante Audrey Hepburn en ŝia holivuda debuta filmo, nome Roman Holiday (1953), kaj reĝisorante Barbra Streisand en ŝia debuta filmo, nome Funny Girl (1968). Ambaŭ el tiuj ludoj ricevis Oskar-premiojn. Li reĝisoris Olivia de Havilland por ŝia dua Oskar en The Heiress (1949) kaj Laurence Olivier en Wuthering Heights (1939), por lia unua Oskar-nomumo. Olivier fidis al Wyler la instruadon al li kiel aktoradi por la ekrano. Kaj Bette Davis, kiu ricevis tri Oskar-nomumojn sub lia reĝisorado kaj ricevis sian duan Oskar pro Jezebel (1938), diris, ke Wyler faris ŝin "tre, tre multe pli bonkvalita aktorino" ol ŝi iam estis.
Aliaj popularaj filmoj de Wyler estas jenaj: Hell's Heroes (1929), Dodsworth (1936), The Westerner (1940), The Letter (1940), Friendly Persuasion (1956), The Big Country (1958), The Children's Hour (1961) kaj How to Steal a Million (1966).
Notoj Redakti
- ↑ Birth Certificate No. 1298/1902, Mulhouse Archive. According to Herman, Jan. A Talent for Trouble: The Life of Hollywood's Most Acclaimed Director. New York: G.P. Putnam's Sons, 1995. (ISBN 0-399-14012-3)
- ↑ 2,0 2,1 Freer, Ian. Movie Makers: 50 Iconic Directors. London: Quercus Publishers (2009) (ISBN 978-1-84724-512-0)
- ↑ "Wyler, William (1902-1981), American film director and producer - American National Biography". anb.org. Alirita la 2an de septembro, 2020.
Eksteraj ligiloj Redakti
- William Wyler ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- William Wyler bibliografio en UC Berkeley Media Resources Center
- In Loving Memory Of William Wyler Arkivigite je 2021-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Senses of Cinema: Great Directors Critical Database
- "The Little Foxes" and Wyler's screen collaborations with playwright Lillian Hellman Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Margaret Tallichet and William Wyler remembered at Alabama festival Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- The Fighting Lady
- William Wyler papers, Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences