Roman Holiday
Ferio en Romo (en angla originalo:Roman Holiday) estas usona romantika komedio de reĝisoro Billy Wilder de firmao Paramount Pictures el la jaro 1953, en kiu ĉefajn rolojn kreis holivudaj steloj Gregory Peck kaj Audrey Hepburn. Aŭtoro de scenaro estis konata verkisto kaj scenaristo Dalton Trumbo, sed kiu tiutempe ne povis verki, ĉar li estis en holivuda nigra listo, do en la originalaj filmaj titoletoj li ne estis indikita.
Ferio en Romo | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Roman Holiday |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 27-a de aŭgusto 1953 |
Daŭro | 118 min. |
Ĝenro | Romantika komedio |
Kameraado | Henri Alekan, Franz Planer |
Buĝeto | 1 500 000 $ |
Reĝisoro(j) | William Wyler |
Produktisto(j) | William Wyler |
Scenaro | Dalton Trumbo (okazintaĵo) Ian McLellan Hunter kaj John Dighton (scenaro) |
Filmita en | Italio, Romo |
Loko de rakonto | Romo |
Muziko de | Georges Auric Victor Young |
Ĉefrolantoj | Gregory Peck Audrey Hepburn Eddie Albert |
Produktinta firmao | William Wyler |
Distribuo | Paramount Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Intrigo • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Okazintaĵo
redaktiLa juneta princino Anna (Audrey Hepburn), heredontino de trono, vojaĝas tra Eŭropo. Sed la ŝtataj devoj ĉesas amuzigi ŝin, ŝi estas lacigita kaj trosatigita de ili. Dum ŝtata vizito al Romo ŝi subite decidiĝos almenaŭ por momento fuĝi de la pretendema vivo de la reĝa filino kaj perdiĝos sur la stratoj de itala metropolo Romo. En sia aventurema vojo ŝi ekkonas multajn homojn, inkluzive de usona ĵurnalisto Joe Bradley (Gregory Peck). La ĵurnalisto helpe de sia amiko fotografisto Irving Radovich (Eddie Albert) dekomence peliĝas nur al sensacio en aspekto de la fuĝinta princino. Sed iom post iom li enamiĝos en la juneta nobelino, ŝi reciprokas lian amon. La filmo finas malfeliĉe per doloriga disiro de ambaŭ ĉefaj figuroj.
Aktoraj okupigoj
redakti- Gregory Peck - Joe Bradley, ĵurnalisto de usona raportista agentejo
- Audrey Hepburn - princino Anna (alias Anna Smith respektive Anja)
- Eddie Albert - Irving Radovich, fotografisto
- Hartley Power - sinjoro Hennessy, ĉefredaktisto
- Harcourt Williams - ambasadoro
- Margaret Rawlings - grafino Vereberg
- Tullio Carminati - generalo Provno
- Paolo Carlini - Mario Delani, frizisto
- Claudio Ermelli - Giovanni, la hejmmastrino de Joe Bradley
- Paola Borboni - ordigistino
- Alfredo Rizzo - taksiisto
- Laura Solari - sekretariino de la grandambasadorejo
- Gorella Gori - vendisto de ŝuoj
- Heinz Hindrich - Dr. Bonnachoven
- John Horne - enkondukisto
- Andrea Esterhazy - laborulo de la ambasadorejo
- Ugo De Pascale - laborulo de la ambasadorejo
Audrey Hepburn pro sia unua ĉefa filma rolo en usona filmo gajnis premion de Usona akademio de filma arto kaj sciencoj Oscar.
Interesaĵoj
redakti- La tuta filmo estis komplete filmita en itala metropolo Romo
- Unu el la du kameraistoj de la filmo estis Franz Planer, kio estis naskdevena ĉeĥo naskonome František Plánička. Krom tiu ĉi eminenta filmo, krom alia, li filmis alian legendan filmon kun Audrey Hepburn, filmon Breakfast at Tiffany's, plu ankaŭ filmojn The Unforgiven kaj The Children's Hour.
Literaturo
redakti- Barry Paris, Audrey Hepburnová: životopis, BB/art s.r.o., Praha 2005, ISBN 80-7341-684-0