Vespo (motorciklo)

Tiu ĉi artikolo temas pri motorciklo. Pri insekto temas la artikolo Vespo.

Vespo (Vespa en la itala) estas itala marko de skotero, kiu estis registrita en la jaro 1946. La nomon elpensis entreprenisto Enrico Piaggio. Vespo estas tre ŝatata transporta rimedo precipe en suda kaj okcidenta Eŭropo (ĉefe en Italio, sed ankaŭ en Granda Britio, Hispanio ktp.), danke al alirebla prezo kaj komforteco de vojaĝado.

Vespo
varomarkofilionegocoskotero vd
Dum 23-a de aprilo 1946 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Enrico Piaggio vd
Sidejo Pontedera
Lando Italio
Posedata de Piaggio vd
TTT Oficiala retejo
vdr
1969 Vespa Rally 180

Krome ĝi iĝis tipa motorciklo por urba kaj promenada uzadoj, kio konvertis ĝin en tre ŝatata marko por urbaj uzantoj.