Skotero

speco de veturilo

Skotero estas variaĵo de motorciklo. La skotero estas konstruita tiamaniere, ke la framo ne troviĝas inter la kruroj de stiranto. Krome ĉiuj mekanismoj de la skotero estas fermitaj per paneloj. Paneloj de tegaĵo ankaŭ defendas la stiranton de koto kaj alfluanta aero.

Skotero "Baltmotors Joy-R"

Populareco redakti

Apartan popularecon havas la skoteroj de klaso 50 cm³, kiuj laŭ la trafikregularo de iuj landoj egalas al la mopedoj kaj ne postulas la stirpermesilon kaj registradon (tamen en kelkaj Eŭropaj landoj la stirpermesilo bezonatas ankaŭ por veturi sur mopedo). Malgraŭ tio oni produktas ankaŭ superskoterojn kaj "hiperskoterojn", kies motora volumeno atingas 800 cm³.

La skotero iĝis tre populara veturilo en grandaj urboj kaj urbaroj danke al sia ŝpareco dum ekspluatado kaj manovreco.

Mekanismo redakti

La unuaj skoteroj havis ordinaran mekanikan rapidumskatolon kaj ĉenan transmision al la posta rado. Verŝajne la sola moderna skotero kun la mekanika rapidumskatolo estas "Honda GiornoCub". Nune preskaŭ ĉiam aplikiĝas senŝtupa kojnorimena rapidumŝanĝilo kaj aŭtomata decentrokura kluĉilo. En la plej etprezaj skoteroj anstataŭ la senŝtupa rapidŝanĝilo en la sama korpo oni metas la simplan ĉenan transmisiilon, kio grave malbonigas dinamikon.

Motoro redakti

Ĉe peraera malvarmigo de la motoro la lasta ĉirkaŭbloviĝas per ventolilo, troviĝanta sur akso de la elektrogeneratoro, ĉar la motoro estas fermita per paneloj kaj renkonta aerfluo ĝin ne atingas. Renkontiĝas ankaŭ perakva malvarmigo.

La motoro povas esti dutakta kaj kvartakta. Nuntempe sfero de aplikado de la dutaktaj motoroj malvastiĝas pro severigo de ekologiaj postuloj.

Ekzistas ankaŭ skoteroj kun elektra motoroelektroskoteroj.

Vidu ankaŭ redakti