Rapidumskatolo aŭ rapidumujo estas agregaĵo (kiel regulo, dentrada) de diversaj industriaj mekanismoj (ekz-e, ilmaŝinoj) kaj transmisioj de motoraj veturiloj.

Rapidumskatolo
Rapidumskatolo (interna parto)
Rapidumstango

La rapidumstango[1] servas por ŝanĝi la angulan frekvencon kaj tordan momanton inter pli vastaj limoj, kion ne povas doni la veturila motoro. Kiel regulo, tio rilatas al la eksplodmotoroj, kiuj havas nesufiĉan adaptiĝemon. Veturilojn kun vaporaj aŭ elektraj (tramotrolebuso) motoroj oni normale produktas sen rapidumskatolo, ĉar la lastaj havas altan adaptiĝemon kaj ŝanĝas la angulan frekvencon kaj tordan momanton inter pli vastaj limoj diference de la eksplodmotoroj. La rapidumskatolo utilas ankaŭ por fari movon de veturilo malantaŭen kaj por daŭre disigi motoron disde movilo dum funkciigo de la motoro kaj ĝia funkciado dum halto.

En metaltranĉaj kaj aliaj ilmaŝinoj la rapidumskatolo uzatas, unuavice, por doni optimumajn reĝimojn de tranĉado – angulajn frekvencojn (rapidojn de cirkulado) de tranĉa instrumento aŭ prilaborata peco (ekz-e, angula frekvenco de tornomaŝina aŭ bormaŝina spindelo).

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti