Movilo
apartigilo
Movilo estas aranĝaĵo, kiu transformas energion de motoro aŭ ekstera forto en utilan funkciadon por movi veturilon. Ekzemple:
- Rado – aŭtomobiloj, lokomotivoj, velocipedoj ktp.
- Raŭpo – ĉenbendaj traktoroj, tankoj, kelkaj tipoj de ajngrunda aŭtomobilo.
- Senfina ŝraŭbo – kelkaj tipoj de ajngrunda aŭtomobilo (ŝraŭbaŭtoj).
- Ekstremaĵoj – ĉe paŝantaj mekanismoj: androidoj, paŝveturiloj, eksterskeletoj, paŝantaj fosmaŝinoj.
- Helico – aviadiloj, ŝipoj, aerŝipoj, aeroglitaj boatoj.
- Akvoĵetilo – negrandaj akvoveturiloj.
- Velo – velŝipoj.
- Reakcimovilo – aviadiloj, raketoj.
- Raketmovilo – raketoj, kosmoveturiloj.
- Flagelo – ĉefa movilo de mikroorganismoj kaj spermatozooj de superaj bestoj.