The Heiress

Usona filmo de 1949

La Heredantino (angle The Heiress) estas usona romantika dramifilmo de 1949 reĝisorita fare de William Wyler kaj ĉefrolita de Olivia de Havilland, Montgomery Clift, Ralph Richardson kaj Miriam Hopkins.

The Heiress
filmo
Originala titolo The Heiress
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1950, 6 okt. 1949, 1949
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, historia dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Leo Tover
Reĝisoro(j) William Wyler
Produktisto(j) William Wyler
Scenaro Henry James
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Aaron Copland
Rolantoj Olivia de Havilland • Montgomery Clift • Ralph Richardson • Miriam Hopkins • Mona Freeman • Vanessa Brown • Harry Antrim • Ray Collins • Russ Conway • Selena Royle • V V Brown • Russ Conway • Louise Lorimer
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio • Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Drama • National Board of Review Award for Best Actor • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La scenaro baziĝas sur la teatraĵo "La heredantino" el 1947 de Ruth kaj Augustus Gates, kiu baziĝas sur la romano "Washington Square" de Henry James el 1880.

En 1997, la filmo Washington Square bazita sur la samnoma romano estis produktita kaj reĝisorita fare de Agnieszka Holland kun Jennifer Jason Leigh kaj Ben Chaplin, Albert Finney kaj Maggie Smith en la gvidroloj.

En 1996, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.

La intrigo okazas ĉirkaŭ 1850 en Placo Vaŝingtono en Novjorko.

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

D-ro Austin Sloper (Ralph Richardson) estas konata kaj riĉa kuracisto kiu loĝas kun sia filino Catherine (Olivia de Havilland) en Placo Vaŝingtono en Novjorko. Li estas vidvo post kiam lia kara edzino mortis naskante Catherine.

Catherine estas timema kaj ne precipe bela knabino. Por ŝi malfacilas teni konversacion en socio kaj pasigas la plej grandan parton de sia tempo hejme brodante multe al la teruro kaj frustriĝo de sia patro ke li ne aprezas ŝin komparite kun lia mortinta edzino.

Austin alportas hejmen sian vidvigitan fratinon Lavinia (Miriam Hopkins) kiu, male al Catherine, estas plena de vivo kaj ĝojo. Li petas al ŝi instigi Catherine por eliri kaj esti ŝia kunulino kaj akompanintino.

Ili iras kune al familia festo kie Catherine estas prezentita al bela kaj ĝentila ulo nomita Morris Townsend ( Montgomery Clift ). Li dancas kun Catherine kaj komplimentas ŝin kaj renkontiĝas kun ŝia patro kiu invitas lin al sia domo.

La amo de Catherine floras sed ŝia patro malaprobas Morris ĉar li opinias ke li estas senmona vagulo kiu nur volas geedziĝi kun Catherine pro la ĉiujara lumono de la biendomo de ŝia patrino de 10,000 USD jare kaj pliaj 20,000 USD de la biendomo de ŝia patro post lia morto.

D-ro Sloper petas Catherine vojaĝi kun li al Parizo kaj esperas ke dum tiu tempo ŝi ŝanĝos sian opinion pri Morris, sed tio ne okazas. Reveninte, li havas malfacilan konversacion kun Morris kaj levas sian opozicion al la geedziĝo. La seniluziigita Morris forlasas la domon, sed Catherine postkuras lin kaj petas ke li prenos ŝin por geedziĝi ĉi-vespere kvankam ŝia patro kontraŭas kaj minacas forigi ŝin de la testamento. Kiam Morris aŭdas tion lia vizaĝo iĝas serioza. Li promesas al Catherine ke li venos al ŝia domo je la 12.30 post noktomezo por preni ŝin.

Catherine pakas vestaĵojn kaj Lavinia helpas al ŝi. Ambaŭ atendas Morris sed li ne venas kaj Catherine revenas al ŝia ĉambro funebra kaj deprimita kvazaŭ ŝia mondo falis sur ŝi.

D-ro Sloper estas kontenta kaj ne ŝanĝas sian volon kaj mallonga tempo poste mortas pro korinsuficienco. Catherine restas hejme kun sia onklino kaj daŭre brodas.

Post du jaroj, Lavinia sciigas ke Morris revenis de Kalifornio kaj volas renkonti ŝin. Catherine hezitas sed finfine ŝi vokas lin enen. Li pardonpetas por kio okazis kaj asertas ke li ne volis geedziĝi kun ŝi pro ŝia testamento. Catherine scias, ke li mensogas. Li petas geedziĝi kun ŝi kaj ŝi "konsentas" sed post kiam li pakas siajn aĵojn kaj alvenas al ŝia domo, ŝi ŝlosas la pordon, estingas la lumon kaj iras supren al sia ĉambro malgraŭ la frapado sur la pordo kaj la krioj de Morris.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti