En melodramo (de la greka melos, 'kanto, muziko', kaj dramo, 'ago'; do 'muzikdramo' aŭ 'muzika teatraĵo'); al la teksto de aktoro aliĝas muzika kolorigo fone - ĉefe, se temas pri tragediaj aŭ duontragediaj momentoj. Tiuspecaj dramoj de la turno de la 18-a al la 19-a jarcento ĝenerale prilaboras emociajn historiojn, kaj poste oni donis tiun nomon ankaŭ al tiuj jam senmuzikaj dramoj, kiujn oni prezentis en patosa stilo kaj poste ankaŭ al kino kaj al serioj de televido.

La pentraĵo Melodramo, de Honoré Daumier (1856-1860), reprezentantan tipan scenon en pariza teatro, nun en la Nova Pinakoteko de Munĥeno, Germanio.

Kutime tiu ĝenro asocias al populara gusto, ne tre edukita en arto. En ĝi devas esti aŭ estas tre ofte kaj bonuloj kaj malbonuloj, do simplaj roloj.