Aaron Copland
Aaron COPLAND (naskiĝis la 14-an de novembro 1900, mortis la 2-an de decembro 1990) estis usona komponisto de koncerta kaj filma muziko, kaj ankaŭ talentplena pianisto. Per li forĝiĝis usona stilo kaj komponado, kaj li estis konata kiel "la dekano de usonaj komponistoj." La muziko de Copland atingis malfacilan balancon inter moderna muziko kaj usonaj popolaj stiloj, kaj la malfermitaj, malrapide ŝanĝiĝantaj harmonioj en lia verkaro onidire elvokas la ampleksan usonan pejzaĝon. Li kombinis batan orkestraĵon, ŝanĝiĝantan metrikon, poliritmojn, poliakordojn, kaj tonvicojn. Krom komponado, Copland instruis, prelegis pri muziko, verkis librojn kaj artikolojn, kaj laboris kiel dirigento ĝenerale (sed ne ĉiam) pri siaj propraj komponaĵoj.
Aaron Copland | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Aaron Copland | |||||
Naskonomo | Aaron Copland | ||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1900 en Broklino | ||||
Morto | 2-an de decembro 1990 (90-jara) en Sleepy Hollow | ||||
Mortis pro | Alzheimer-malsano • spirhalto [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Fontainebleau Schools • Boys and Girls High School • Boys High School [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dirigento • pianisto • komponisto • koreografo • muzikologo • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • filmkomponisto • muzikkritikisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||