Programo Fulbright

La Programo Fulbright (angle Fulbright Program), ankaŭ konata kiel la Fulbright-Hays Programo, estas grava stipendioprogramo (Fulbright Fellowships kaj Fulbright Scholarships) kiu estis fondita fare de senatano J. William Fulbright kaj financita kaj administrita fare de la Usona Departamento de Ŝtato, registaroj de aliaj landoj, kaj privataj interesoj. La programo estis establita por pliigi reciprokan komprenon inter homoj en Usono kaj aliaj landoj per interŝanĝo de homoj, ideoj kaj scio.

Programo Fulbright
emblemo
stipendio • registara programo
Komenco 1946 vd
Lando(j) Usono vd
Membro de Fulbright Association vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝis 2013, pli ol 325,400 studentoj partoprenis la programon (ricevis stipendiojn); 122,800 el Usono kaj 202,600 el pli ol 155 landoj partoprenantaj en la programo [1]. El kiuj 53 Fulbright-akademiuloj ricevis la nobelpremion [2] kaj 82 gajnis la premion Pulitzer [3].

Referencoj redakti

  1. «Fact Sheet», The Fulbright Program in Brief (PDF)
  2. «53 Fulbright Alumni Awarded the Nobel Prize» Arkivigite je 2014-04-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140408214605), (PDF)
  3. «Pulitzer Prize Winners», Bureau of Educational and Cultural Affairs

Eksteraj ligiloj redakti