Samuel GOLDWYN (denaske Szmuel Gelbfisz; jide שמואל געלבפֿיש; la 17-a de aŭgusto, 1879 – 31a de januaro, 1974), konata ankaŭ kiel Samuel Goldfish,[1] estis pol-usona kin-produktoro. Li estis plej bone konata kiel fonda kontribuinto kaj estro de kelkaj kinstudioj en Holivudo.[2] Inter liaj premioj estas la Ora Globo Cecil B. DeMille de 1973,[3] la premio Irving G. Thalberg Memorial en 1947, kaj la Humanitara Premio Jean Hersholt en 1958.

Samuel Goldwyn
Persona informo
Samuel Goldwyn
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1882 (1882-08-17)
en Varsovio
Morto 31-an de januaro 1974 (1974-01-31) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per malsano vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono vd
Familio
Edz(in)o Frances Howard vd
Infanoj Samuel Goldwyn Jr. vd
Parencoj Tony Goldwyn vd
Profesio
Okupo filmproduktoroverkistoproduktoro vd
Aktiva dum 1917–1953 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li elmigris el juda medio el Varsovio al Hamburgo, poste al Britio, kaj poste al Usono, kiel li setliĝis dekomence en Novjorko. En 1913, Goldwyn, kun sia bofrato Jesse L. Lasky, Cecil B. DeMille, kaj Arthur Friend formis partnerecon, nome The Jesse L. Lasky Feature Play Company, kiu poste kuniĝis kun Paramount Pictures. Goldwyn plue estis stabano de Famous Players-Lasky.[4]

Goldwyn Pictures redakti

En 1916, Goldfish partneris kun la broadvejaj produktoroj Edgar kaj Archibald Selwyn,[5] uzante kombinon de ambaŭ nomoj por nomi sian kinproduktoran entreprenon Goldwyn Pictures. Je tiu oportuno, li poste ŝanĝis jure sian nomon al Samuel Goldwyn, kion li uzis por la cetero de sia vivo. Goldwyn Pictures estis sukcesa kaj "Leo la Leono" iĝis fama marko de la kompanio ankoraŭ memorata.

La 10an de aprilo, 1924, Goldwyn Pictures estis akirita de Marcus Loew kaj kunigita en sia Metro Pictures Corporation, kiu iĝis Metro-Goldwyn-Mayer. Spite la inkludon de sia nomo, Samuel Goldwyn neniam havis konekton kun la administrado aŭ produktorado de Metro-Goldwyn-Mayer.

Samuel Goldwyn Productions redakti

Goldwyn jam estis establinta Samuel Goldwyn Productions en 1923 kiel produktora kompanio (sen distribua branĉo). Dum 35 jaroj, Goldwyn konstruis al si reputacion en kinfarado kaj sukcesis trovi talentulojn por tia industrio. William Wyler reĝisoris multajn el liaj plej famaj produktoj, kaj li dungis verkistojn kiel Ben Hecht, Sidney Howard, Dorothy Parker, kaj Lillian Hellman. En tiu epoko liaj filmoj kaj geaktoroj ricevis multajn nomumojn al Oskar-premioj. Laŭlonge de la 1930-aj jaroj, Goldwyn publikigis ĉiujn siajn filmojn tra United Artists; dekomence en 1941, kaj plue preskaŭ ĝis la fino de sia kariero, la filmoj de Goldwyn estis distribuitaj de RKO Pictures.

En la 1950-aj jaroj li havis multajn sukcesojn, nomumojn kaj Oskar-premiojn. Sed la diversaj versioj de Porgy and Bess estis malsukcesaj.

Notoj redakti

  1. "Samuel Goldwyn | American filmmaker and producer". Encyclopedia Britannica.
  2. Obituary, Variety, 6a de februaro, 1974, p. 63.
  3. Jang, Meena (31a de januaro, 2015). "Samuel Goldwyn: Remembering the Movie Mogul on the Anniversary of His Death". The Hollywood Reporter. Alirita la 1an de septembro 2020.
  4. Berg, pp. 58-59, 63.
  5. Rogers, Will; Gragert, Steven K.; Johansson, M. Jane (1a de majo, 2001). "The Papers of Will Rogers: From vaudeville to Broadway: September 1908-August 1915". University of Oklahoma Press. Alirita la 7an de oktobro, 2018 – tra Google Books.

Bibliografio redakti

Ekateraj ligiloj redakti