Eva Marie Saint
Eva Marie SAINT (4-a de julio 1924) estas usona aktorino. En kariero kiu daŭris ĉirkaŭ 75 jaroj, ŝi estas plej bone konata kiel stelulino en la filmoj de Elia Kazan nome On the Waterfront (1954), kaj de Alfred Hitchcock nome North by Northwest (1959). Pro la unua ŝi ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Post la morto de Olivia de Havilland en 2020 ŝi iĝis la plej aĝa vivanta Oskar-premiito kaj unu el la lastaj survivantaj steluloj el la Ora Epoko de la Holivuda Kinarto.
Eva Marie Saint | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Eva Marie Saint | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1924 (100-jaraĝa) en Newark | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Actors Studio Stella Adler Studio of Acting (en) Bethlehem Central High School (en) Ŝtata Universitato de Bowling Green HB Studio vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Eva Marie Saint (en) vd | ||||
Edz(in)o | Jeffrey Hayden (en) (1951–2016) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro teatra aktoro filmaktoro voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1944–2021 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ricevis nomumojn por premioj Ora Globo kaj BAFTA pro A Hatful of Rain (1957) kaj atingis premion Primetime Emmy pro la televida serieto Like Us (1990). Ŝia kinkariero inkludas rolojn en Raintree County (1957), Exodus (1960), The Russians Are Coming, the Russians Are Coming (1965), Grand Prix (1966), Nothing in Common (1986), Because of Winn-Dixie (2005), Superman Returns (2006), kaj Winter's Tale (2014).
Ŝi entute stelulis en 21 kinfilmoj, en 48 televidaj filmoj aŭ serioj, kaj ricevis 8 gravajn premiojn kaj 8 aliajn nomumojn.