North by Northwest

North by Northwest ("Nord-Nordokcidento") estas filmo (1959) de la reĝisoro Alfred Hitchcock, kaj estas vaste konsiderata de la kritikistoj kiel unu el liaj plej bonaj verkoj. Ĝi estas rakonto de misidentigo: malkulpa viro estas ĉasata trans Usono per agentoj de mistera organizaĵo, kiuj volas kontrabandi mikrofilmon el Usono. La titolo venas de linio el Hamleto de William Shakespeare: "Mi estas freneza nur nord-nordokcidente, kiam la vento blovas suden."

Nord-Nordokcidento
filmo
Originala titolo North by Northwest
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28-a de julio 1959
Daŭro 136 minutoj
Ĝenro Spionado
Kameraado Robert Burks
Buĝeto Usona $4.000.000
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Herbert Coleman
Scenaro Ernest Lehman
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-JorkoĈikagoLonginsuloIndianioMonto RushmoreManhatano
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Eva Marie Saint • James Mason • Jessie Royce Landis • Leo G. Carroll • Philip Ober • Martin Landau • Les Tremayne • Josephine Hutchinson • Edward Platt • Adam Williams • Ed Binns • Ken Lynch • Robert Ellenstein • Robert Shayne • Stanley Adams • Adam Williams • Cary Grant • Lawrence Dobkin • Philip Coolidge • Alfred Hitchcock • Jeremy Slate • Bess Flowers • Ned Glass • Frank Wilcox • Malcolm Atterbury • Colin Kenny • John Beradino • Frank Marlowe • Harvey Stephens • Carleton Young
Produktinta firmao Metro Goldwyn Mayer
Distribuo Metro Goldwyn Mayer
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Aperas en la filmo gesteluloj Cary Grant, Eva Marie Saint, James Mason, Leo G. Carroll, kaj Martin Landau. La scenaro estis verkita de Ernest Lehman kiu volis verki la plej bonan verkon de Hitchcock. Ĝi estas unu el multaj filmoj kun muziko de Bernard Herrmann. La filmo montras faman titoladon de la grafikisto Saul Bass.

En North by Northwest, Cary Grant portretas Roger Thornhill, estro de reklamkompanio de Madison Avenue kiu estas misrekonita kiel registara sekreta agento. Li estas arde persekutata tra Usono fare de malamikaj agentoj, kiel (ŝajne) Eve Kendall (Eva Marie Saint). Thornhill dekomence kredas, ke Kendall estas helpante lin, poste ke ŝi estas malamika agento; li finfine eksciis, ke ŝi laboras sekrete por la CIA. Dum siaj premieraj du semajnoj en Radio City Music Hall, la filmo enspezis 404,056 dolarojn (ekvivalente al 3,543,793 dolaroj de 2019), markante rekordon en la biletvendado de tiu kinejo en eksterferiaj tagoj.[1] La gazeto Time nomis la filmon "smoothly troweled and thoroughly entertaining" (milde konstruita kaj tute distriga).[2]

La filmo estis kandidatigita por tri Akademiaj Premioj sed gajnis nenion. Ĝi estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial prezervita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Rolularo redakti

Referencoj redakti

  1. "Box Office: For the Books", Time, 31a de aŭgusto 1959. Arkivigite je 2012-05-30 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2020-09-05.
  2. "Cinema: The New Pictures", Time, 17a de aŭgusto 1959. Arkivigite je 2012-05-30 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2020-09-05. Weiler, A.H., "Hitchcock Takes Suspenseful Cook's Tour: North by Northwest Opens at Music Hall", The New York Times, 7a de aŭgusto 1959.

Eksteraj ligiloj redakti