Ken Lynch

usona aktoro

Kenneth E. LYNCH konata kiel Ken Lynch (1910 – 1990) estis usona aktoro kun pli ol 180 partoprenoj en aktoraĵoj. Li estis ĝenerale konata pro rolado de policanoj kaj detektivoj.

Ken Lynch
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1910 (1910-07-15)
en Klevlando
Morto 13-an de februaro 1990 (1990-02-13) (79-jaraĝa)
en Burbank
Mortis per malsano vd
Tombo San Fernando Mission Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1940– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li debutis kiel voĉaktoro en 1940 en la radio-serio The Bishop and the Gargoyle. Li ludis Gargoyle, anstataŭigante la aktoron Milton Herman, li rolis la voĉon de "Tank", la mekanikisto, kiu helpas la titoligan rolulon en "Hop Harrigan". Li komencis sian aktoran karieron en kino per Gentleman's Agreement en 1947 kaj en televido per televidserio Suspense en 1949.

Li estis la ĉefa rolulo en televidserio The Plainclothesman de 1950 ĝis 1953 krima programo, kun tordaĵo - lia rolulo la leŭtenanto neniam estis vidita per foto, ĉar la programo uzis la subjektivan unuan personan fotilan teknikon kiel la filmo de 1947 Lady in the Lake "[Sinjorino en la Lago]".

Lynch dum 1950-aj jaroj ankaŭ laboris ĉe kinfilmoj When Willie Comes Marching Home , Run Silent Run Deep, The Bonnie Parker Story, Man or Gun, Voice in the Mirror, I Married a Monster from Outer Space, Unwed Mother, Pork Chop Hill, North by Northwest, Anatomy of a Murder, The Legend of Tom Dooley, inter aliaj krom ĉe multaj televidaĵoj kiel Zorro, Bat Masterson, The Twilight Zone kaj The Rifleman.

En 1960-aj jaroj li aperis en kinfilmoj The Dark at the Top of the Stairs, Seven Ways from Sundown, The Honeymoon Machine, Walk on the Wild Side, Days of Wine and Roses, Dead Ringer, Apache Rifles, Dear Heart, Mister Buddwing, Hotel, P.J., Never a Dull Moment, inter aliaj kaj ankaŭ en televidaĵoj kiel Tightrope, Have Gun - Will Travel, Portrait of a Mobster, Maverick, Checkmate, Bronco, The Untouchables, FBI Code 98, Laramie, Perry Mason, Dr. Kildare, The Munsters, Wagon Train, The Fugitive, The Wild Wild West, Laredo, Star Trek, The Invaders, The Outcasts, That Girl, Gomer Pyle: USMC, The Big Valley, Lancer, The Virginian, The Name of the Game ktp.

Dum 1970-a jardeko li partoprenis kinfilmojn Tora! Tora! Tora!, Across 110th Street, W kaj ankaŭ televidaĵojn kiel Run, Simon, Run, Alias Smith and Jones, Bonanza, Kung Fu, The Rookies, All in the Family, Gunsmoke, Ironside, Kolchak: The Night Stalker, Cannon, Police Story, The Life and Times of Grizzly Adams, The Rockford Files, Barnaby Jones kaj Battlestar Galactica.

En la 1980-aj jaroj Lynch laboris ĉe televido per Galactica 1980, Rooster kaj The Winds of War.

Post forlasi la karieran aktoradon, li dediĉiĝis al florkulturo kaj florkomercado.