The Wild Wild West

televida serio

The Wild Wild West estas usona vakera televidserio pri sciencfikcio produktita de CBS kiu elsendis ĝin dum kvar sezonoj el septembro 1965 ĝis aprilo 1969. Oni faris du televidajn filmojn kun la origina aktoraro en 1979 kaj 1980 kaj la serio estis adaptita por kina filmo en 1999.

The Wild Wild West
televida serio
Originala titolo The Wild Wild West
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro western television program, sciencfikcia televida serio, aventura televida serio
Reĝisoro Irving J. Moore
Aktoroj Robert Conrad • Ross Martin
Muziko de Richard Markowitz
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 104
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 17 sep. 1965 – 4 apr. 1969
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Disvolvigita kiam la vakeraj televidprogramoj perdis hegemonion antaŭ la spiona ĝenro, tiu serio estis planita de sia kreanto, Michael Garrison, kiel "James Bond ĉevalrajde."[1] La agado okazas dum la regotempo de la Prezidento Ulysses Grant (1869–77), kaj la serio sekvas la agentojn de la Sekreta Servo nome James West (Robert Conrad) kaj Artemus Gordon (Ross Martin) dum ili solvis krimenigmojn, protektitaj rekte de la Prezidento, kaj nuligis la planojn de megalomaniaj maliculoj. La serio montris nombrajn fantaziajn elementojn, kiel ekzemple teknologie progresintaj aparatoj uzitaj de la agentoj kaj iliaj kontraŭuloj. La kombino de tempokadro de Viktoria epoko kaj la uzado de Verne-eska teknologio inspiris la konsideron ke tiu serio estas unu el plej "videblaj" praaĵoj de la ĝenro de vaporpunko. Tiuj elementoj estis plifortigitaj en la kina adapto de 1999.

Notoj redakti

  1. Kesler, Susan E. (1988). The Wild Wild West: The Series. Arnett Press. ISBN 0-929360-00-1.