Maliculo (rolulo)

(Alidirektita el Maliculo)

Maliculo, aŭ fiulomalbonulo, estas "malamika" rolulo en rakontoj, ĉu historia aŭ (plej ofte) fikcia rakonto. La antonimo de maliculo estas heroo.

Jen arketipa malbonintenca "fiulo" en bildstria stilo, tia bildigo de fiulo estis precipe elstara en fruaj 20-a-jarcentaj mutaj filmoj kaj melodramoj

La maliculo estas kutime la antagonisto de la rakonto, tiu kiu negative efikas kontraŭ la aliaj roluloj, ĉefe kontraŭ la protagonisto (la heroo). Sed kelkokaze la maliculo povas esti mem la protagonisto.

Plejofte la maliculo havas morale malbonajn ecojn: kruela, perforta, potencavida, senskrupula, senempatia, aroganteco, megalomania, krima.

Kelkfoje la maliculo estas freneza sciencisto. Ofte la maliculo havas lojala(j)n servanto(j)n.

Plejofte en populara kulturo la maliculo estas viro, sed ankaŭ inaj maliculoj okaze aperas.

Ekzemploj redakti

Kelkaj konataj maliculoj en populara kulturo:

 
ilustraĵo de Franz Jüttner, 1905: Neĝblankulino venenigita de la malbona reĝino
 
la malbona reĝino ĉe Disney
 
Darth Vader ĉe la franĉizo Star Wars fariĝis tre populara kaj influa maliculo en la moderna popola kulturo

Vidu ankaŭ redakti