Harry Potter

serio de fantaziismaj romanoj

Harry POTTER (esperantigita kiel Hari POTER) estas fantasta romano-serio kreita de la brita verkistino J. K. Rowling kun samnoma heroo. Unue nur literatura verko, Hari Poter fariĝis tre rapide fikcia universo kaj estis disponebla per franĉizo ankaŭ filme, videolude, kaj tiel plu. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ 1980. La unua romano de la serio, Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (Harry Potter and the Philosopher's Stone), eldoniĝis en 1997. La libroj estas verkitaj per la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de Vernon Dursley, la onklo de Harry, kaj la unua ĉapitro de la kvara libro estas verkita laŭ la vidpunkto de malgrava rolulo, nome Frank Bryce.

Harry Potter

emblemo

heptalogy • romanserio • kanono
Aŭtoroj
Aŭtoro J. K. Rowling
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1997
Loko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Eldonejo Bloomsbury Publishing
Ĝenro fantasto • young adult fiction • romano pri disvolviĝo • fikcio por infanoj
Loko de rakonto Anglio
vdr
Kovrilo de la originala romano.

Trarigardo redakti

 
La oficiala emblemo de Hari Poter

La libroj pri Hari Poter celas precipe al pliaĝaj infanoj sed iliaj ŝatantoj estas ĉiuaĝaj. Estas ankaŭ filmserio samnoma, senpere bazita sur la libroj. La unua filmo eldoniĝis en 2001.

Laŭ Rowling, la historioj estiĝis en ŝia kapo, plenformaj, kiam ŝi trajnis el Manchester ĝis Londono. La vendoj de la libroj, kun la aŭtortantiemoj el la filmo kaj komercaĵoj, (laŭ nekonfirmita fonto) igis ŝin pli riĉa ol la Brita Reĝino.

Ĉiu libro en la serio rakontas unu jaron en la vivo de Harry ĉe Hogwarts, kie li lernas magion. Estas plano pri sep libroj, kaj ĉiu estos iom pli malhela ol la antaŭa, laŭ tio ke Harry pli aĝas kaj lia malamikego Voldemort plifortiĝas. En 2007 aperis la sepa libro de la serio.

Oni komparas la librojn kun tiuj de Ursula K. Le Guin ("A Wizard of Earthsea"), de C. S. Lewis ("Kronikoj de Narnio") kaj ankaŭ de Diana Wynne Jones kaj Philip Pullman. Ili estas ankaŭ parto de Brita genro romana pri vivo en edukpensiono, kaj la sekcio pri la geonkloj de Hari, la Durslejoj, pensigas iujn legantojn pri la verkoj de Roald Dahl. Surbaze de la komuna fantazia elemento, la Brita deveno de la aŭtoroj, la ŝato de kaj infanoj kaj plenkreskuloj, la ĝenerala populareco, kaj la filma adapto, oni ankaŭ komparas ĝin kun "La Mastro de l' Ringoj" de Tolkien.

Iujn aĵojn viditajn en la filmo, ekzemple la faboformajn bombonojn "Bertie Bott's Every Flavour Beans" ("Ĉiugustaj Faboj de Berti Bot"), nun povas aĉeti en la vera mondo la ŝatantoj de la serio.

Estas nemalmultaj derivitaj, nepermesitaj libroj, en kiuj rolas Harry Potter aŭ similnoma persono. J. K. Rowling kaj ŝia eldonisto nunteme klopodas haltigi la disdonon de tiaj libroj.

Romanoj kaj filmoj redakti

La libroj iĝis tiel ŝategataj, ke iuj librovendejoj festis "meznoktan eldonan feston" je la tago de eldono de nova libro en la serio Harry Potter.

En 2001, supoze oni eldonis du librojn kopiitajn de tiuj en la librejo de Hogwarts, plene prinotitajn en la marĝeno fare de Hari Poter kaj amikoj liaj. Ili estas "Fantastic Beasts and Where to Find Them" (de "Newt SCAMANDER") kaj "Quidditch Through the Ages" de "Kennilworthy Whisp". Tiujn verkis J. K. Rowling ; la monon ŝi donacis al "Comic Relief".

La historio redakti

 
lokomotivo de la "Hogwarts-Ekspreso" en la filmoj

Laŭ la tempofadeno donita en la unua libro, tiu libro okazas en la lerneja jaro 1991-1992; la dua, "Chamber of Secrets" en 1992 kaj 1993; "Prisoner of Azkaban" en 1993 kaj 1994; "Goblet of Fire" en 1994 kaj 1995; "Order of Phoenix" en 1995 kaj 1996. La sekva libro rakontas pri 1996 ĝis 1997. La sepa kaj fina libro iras de 1997 ĝis 1998, kaj Harry finas la lernejon en 1998, aĝa je 17 jaroj.

Laŭdoj redakti

En 2002, sociologo Andrew Blake nomis Harry Potter "ikono de brita popkulturo" kune kun similaĵoj de James Bond kaj Sherlock Holmes.[1] En 2003, kvar el la libroj estis nomitaj en la supraj 24 de enketo de la televida korporacio BBC pri la plej ŝatataj romanoj en Britio, nomata The Big Read ("La Granda Legado").[2] Pedagogia studo de 2004 trovis ke libroj en la serio estis ofte voĉlegitaj en bazlernejoj en kantono San Diego de Kalifornio.[3] Surbaze de reta balotenketo de 2007, la usona Nacia Eduka Asocio (National Education Association) listigis la serion en sia "Pintaj 100 Libroj de Instruistoj por Infanoj".[4] Tri el la libroj metiĝis inter la "Pintaj 100 infanaj romanoj" de ĉiuj tempoj (Top 100 children's novels) en enketo (2012) publikigita fare de la usona Lerneja Biblioteka Revuo (School Library Journal).[5] En 2012, la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 en Londono prezentis 30-metrojn altan interpreton de Lord Voldemort en segmento dizajnita por montri la kulturajn ikonojn de Britio.[6] En novembro 2019, la BBC listigis la serion pri Harry Potter en sia listo de la 100 plej influaj romanoj.[7]

Polemiko redakti

La libroj estas provokintaj polemikon.

Akuzoj pri sorĉartaĉo redakti

The American Library Association ("La Usona Biblioteka Asocio") kontrolas la ĉiujaran kiomon da formalaj skribaj plendoj al biblioteko aŭ lernejo pri la enhavo aŭ deco de libroj. La serio "Harry Potter" estas la plej ofte priplendataj libroj ekde 1998 ĝis nun.

La plendantoj asertas, ke la libroj havas okultajn aŭ satanajn temojn, estas perfortemaj kaj kontraŭfamiliaj.

Iuj kristanaj grupoj en Usono estas denuncintaj la serion pri antaŭenigo de sorĉartaĉo aŭ satanismo. "Ĝi enhavas potencajn kaj valorajn lecionojn pri amo kaj kuraĝo kaj la fina venko de bono super malbono," diris Paul Hetrick, proparolanto de Focus on the Family, nacia Kristanisma-fundamentista grupo bazita en Colorado Springs. "Tamen, la pozitivaj mesaĝoj estas pakitaj en medio - sorĉartaĉo -, kiu estas rekte kondamnita en la Sankta Skribo." [1].

Iuj grupoj bruligis aŭ penis bruligi (tio necesigus permesilon en la plimulto de lokoj) la librojn de J.K. Rowling, ofte kun aliaj libroj kiujn oni juĝas kontraŭdiraj al la instruo de la Biblio.

Kontraste, la Katolika Eklezio aprobis la serion, dirante ke ĝi estas plena je Kristanaj moralaĵoj kaj ke la intrigo de bona kontraŭ malbona estas tre evidenta. John Killinger, pastro en la eklezio Congregationalist Church, ankaŭ argumentis ke, anstataŭ korupti la mensojn de infanoj, la romanoj kuraĝigas la junajn legantojn sekvi la instruon de Jesuo Kristo. La libro "The Hidden Key to Harry Potter: Understanding the Meaning, Genius, and Popularity of Joanne Rowling's Harry Potter Novels" ("La Kaŝita Sloŝilo al Harry Potter: Kompreni la Signifon, Genion, kaj Popularecon de la romanoj Harry Potter de Joanne Rowling"), verkita de John Granger (lektoro en la Ortodoksa Eklezio) pretendas malkovri la kristanajn temojn en sia analizo de la historio.

Akuzo pri plagiato redakti

Kontraŭ Rowling procesis Nancy Stouffer, aŭtoro de The Legend of Rah and the Muggles. Eldonita en 1984, la libro roligis protagoniston nomitan Larry Potter, kaj ankaŭ tiaj personoj kiel Lilly Potter, la kuzino de Larry. Stouffer akuzis pri kopirajta rompo, sed Juĝisto de la Usona Distrikta Kortumo forĵetis la pretendojn de Nancy Stouffer pri plagiato kaj monpunis ŝin je 50 000 Usonaj dolaroj por eldono de fraŭdaj dokumentoj kaj malvera atesto. Krome, Stouffer devis pagi parton de la advokata honorario de Rowling, ŝia Usona eldonisto (Scholastic Press) kaj Warner Bros. Films.

Ŝatanto de bildstriaj serioj estas notintaj ke serio, unue eldonita en 1990 de DC Comics, nomita "The Books of Magic" ("La Libroj de Magio") de Neil Gaiman, enhavas multajn similaĵojn kun la libroj de Rowling. Ili inkluzivas malhelharan junulon nomitan Tim Hunter kiu malkovras sian potencon kiel la plej pova sorĉisto de sia epoko renkontinte magiopovulojn, el kiuj la unua donacas al li sian magian strigon. Oficiale, Rowling neas scion pri tiu serio, kaj Gaiman diris, ke li kredas la similojn aŭ koincidencon, aŭ tiritaj el la samaj arketipoj de fantasto. Ĉar AOL Time Warner estas kaj la produktoro de la filmoj Harry Potter kaj la posedanto de DC Comics, estas tre malprobable ke estos ia leĝa proceso.

Parodioj pri Harry Potter redakti

  • Barry Trotter, de Michael Gerber - serio de parodioj eldonita en Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando.
  • Porri Gatter (Порри Гаттер), de Andrej Ĵvalevskij (Андрей Жвалевский) kaj Igor' Myt'ko (Игорь Мытько) - Belorusa serio de parodio de Harry Potter.
  • Tanja Grotter (Таня Гроттер), de Dmitrij Jemec (Дмитрий Емец) - Rusa serio pri magia lernejanino, prezentita kiel "ia Rusa respondo al Harry Potter".
  • Harry Potter and the Kidney Stone, ("Harry Potter kaj la Rena Ŝtono") de Desmond Devlin, ilustrita de James Warhola. Unuapaĝa historio en la gazeto Mad Magazine, marto 2000.
  • Welcome Back, Potter - satiro en stilo de "Saturday Night Live" (usona televida programo) kaj Welcome Back, Kotter.

Nepermesitaj libroj kun rolulo Harry Potter redakti

  • Harry Potter and Leopard-Walk-Up-to-Dragon - devene en la ĉina lingvo.
  • Harry Potter Kolkataye (Harry Potter en Kolkato), de Uttam Ghosh, verkita en la bengala.

Fikcio verkita de ŝatantoj redakti

En la reto troviĝas nekalkuleblaj historioj verkitaj de ŝatantoj kaj dediĉitaj al Harry Potter, kaj multaj hejmpaĝoj dediĉitaj al tia fikcio.

Kiam oni demandas al J.K. Rowling pri la fikcio de la ŝatantoj, ŝi diris, "Mi legis iujn el ili. Mi pensas ke estas tre flate, ke oni tiom amas la personojn." Ĝenerale ŝi subtenas la ŝatanto-fikcion, sed ŝi petas ke la hejmpaĝoj kun plenkreskula enhavo estu ŝlositaj per pasvorto por ke infanoj aĝaj malpli ol 18 ne povu legi ilin.

Multo da historioj, skribitaj de ŝatantoj, romance parigas diversajn personojn, por montri la subtenon de la aŭtoro por tiun kuno. La paroj, kiujn ŝatantoj subtenas kaj priskribas, varias de tute "kanonaj" (ekzemple Lily kaj James Potter, la gepatroj de Harry; aŭ Arthur kaj Molly Weasley, la gepatroj de Ron) ĝis la eblaj (Harry kaj Hermione aŭ Ron kaj Hermione) - kaj kelkaj ŝatantoj subtenas eĉ tiajn parigojn, kiuj - laŭ la ĝisnunaj indikoj - ne estas tre probablaj (Lily Potter kaj la Loligego). Okazas daŭra opinienketo, ĉe la retejo "Fiction Alley", pri tio, kiun Harry finfine elektos, kaj nun la voĉoj dividiĝas jene: 45.96 % por Ginny Weasley, 23.83% por Hermione, 13.19% por Luna Lovegood (malgraŭ intervjua diro de JKR, ke Harry finos kun iu kunestinta ekde la komenco), kaj 8.94 kredas ke estos neniu. Kiam oni demandas al Rowling, ĉu estos nekutimaj paroj en la venontaj libroj, ŝi diris: "Mi ne vere volas diri, ĉar tio ruinigus la retpaĝarojn de la ŝatantoj." Laŭ ŝiaj retpaĝoj, eĉ iom plaĉas al ŝi la debatoj pri la diversaj kunigoj [2] Arkivigite je 2006-04-27 per la retarkivo Wayback Machine.

La historioj verkitaj de la ŝatantaro ofte havas interesajn vidpunktojn pri la temoj kaj karakteroj de la libro. Iuj kredas, ekzemple, ke la ĉe-retaj ŝatantoj havas multe pli da simpatio por Draco Malfoy ol la ordinara ŝatanto.

Arto de la ŝatantoj redakti

Retpaĝaroj, ekz. ArtisticAlley Arkivigite je 2002-03-29 per la retarkivo Wayback Machine, entenas milojn da artaĵoj faritaj de artistoj de ĉiu nivelo de lerteco, aranĝitaj laŭ libroĉapitroj kaj personoj. Troviĝas ankaŭ unuopaj retejoj, kiuj estas montrofenestroj de verkoj de talentaj artistoj.

La karaktero de Harry redakti

Harry ne permesas, ke la famego ŝancelu lian kapon, kaj li restas humila, malgraŭ la memorigoj de homoj kiel Gildreroy Lockhart pri sia granda famo. Fakte, Harry-on ĝenas lia famo ĉar ĝi kaŭzas ke oni pli adoras lin aŭ pli malamas lin.

La plej granda deziro de Harry estas ke li estu normala kaj ĉiuj, kiuj estas karaj al li, estu sekuraj kaj feliĉaj. Ofte Harry riskas sin por aliaj homoj kaj penas konvinki aliajn ne sin meti en danĝeron. Ekzemple, en la unua libro li ne volis, ke Ron kaj Hermione iru serĉi la ŝtonon kun li. La samo okazis en "Harry Potter and the Order of the Phoenix", kiam Ginny, Neville kaj Luna volis aliĝi al la savmisio de Harry, Ron, kaj Hermione.

Sed tio ne signifas ke Harry estas perfekta. Li povas facile koleriĝi, kiam oni insultas liajn gepatrojn, aŭ aliajn homojn karajn, aŭ kiam oni ne kredas lin.

Harry Potter kaj Esperanto redakti

La unua libro estis tradukita al Esperanto sed ankoraŭ ne publikigita.[8] Krome la verko estis komentita en diversaj esperantaj gazetoj kaj publikaĵoj.[9]

 
la magia lernejo kastelo Hogwarts (Porkalo) en la parko Insulo de Aventuroj en Orlando

Aktoroj kaj personoj redakti

  • Daniel Radcliffe - Harry Potter
  • Rupert Grint - Ronald Weasley
  • Emma Watson - Hermione Granger
  • Richard Harris/Michael Gambon - Albus Dumbledore
  • Maggie Smith - Minerva McGonagall, lerneja instruisto
  • Robbie Coltrane - Rubeus Hagrid
  • Alan Rickman - Severus Snape, lerneja instruisto
  • Tom Felton - Draco Malfoy, samklasano de Harry
  • Matthew Lewis - Neville Longbottom, samklasano de Harry
  • Evanna Lynch - Luna Lovegood, samklasano de Harry
  • Mark Williams - Arthur Weasley, patro de Ron
  • Julie Walters - Molly Weasley, patrino de Ron
  • Chris Rankin - Percy Weasley, plej aĝa frato de Ron
  • Bonnie Wright - Ginny Weasley, fratino de Ron, plej juna el la infanoj de Arthur kaj Molly
  • James kaj Oliver Phelps - Fred kaj George Weasley, ĝemelaj fratoj de Ron, kvar jarojn pli aĝaj ol li
  • Richard Griffiths - Vernon Dursley, onklo de Harry Potter, kiu tre malŝatas sian nevon
  • Fiona Shaw - Petunia Dursley, edzino de Vernon
  • Harry Melling - Dudley Dursley, forte dorlotita filo de Vernon
  • Gary Oldman - Sirius Black, magiisto, kiu montriĝas esti baptopatro de Harry
  • David Thewlis - Remus Lupin, lerneja amiko de James Potter kaj Sirius Black, poste instruisto pri defendo kontraŭ nigra magio
  • Jason Isaacs - Lucius Malfoy, patro de Draco
  • Devon Murray - Seamus Finnigan, samklasano de Harry
  • Sean Biggerstaff - Oliver Wood
  • Kenneth Branagh - Gilderoy Lockhart, sorĉista romanaŭtoro kaj dumtempa lerneja instruisto
  • Emma Thompson - Sybill Trelawney, lerneja instruisto
  • Hugh Mitchell - Colin Creevey, pli juna lernanto
  • Christian Coulson - Tom Marvolo Riddle
  • John Hurt - Garrick Ollivander, produktisto de sorĉbastonoj
  • Adrian Rawlins - James Potter, patro de Harry, mortinta
  • Geraldine Somerville - Lily Potter, patrino de Harry, mortinta
  • John Cleese - Nearly Headless Nick, fantomo
  • Ralph Fiennes - Lord Voldemort (ekde la kvara filmo)
  • Julie Christie - Madam Rosmerta
  • Warwick Davis - Professor Flitwick, lerneja instruisto
  • Ian Hart - Professor Quirrell, dumtempa lerneja instruisto
  • Miriam Margoyles - Professor Sprout, lerneja instruisto pri magia botaniko
  • David Bradley - Argus Filch, malica kaj amariĝinta mastrumanto de la lernejo, sorĉisto nekapabla pri sorĉado
  • Shirley Henderson - Moaning Myrtle, fantomo
  • Timothy Spall - Peter Pettigrew
  • Katie Leung - Cho Chang, koredevena samklasano de Harry
  • Gemma Jones - Madam Poppy Pomfrey, lerneja flegisto
  • Pam Ferris - Marjorie Dursley, nomata onklino Marge, fratino de Vernon Dursley
  • Zoe Wanamaker - Madam Hooch, lerneja instruisto
  • Robert Hardy - Cornelius Fudge, ministro pri sorĉado
  • Elizabeth Spriggs/[[Dawn French - "The Fat Lady", la Dika Sinjorino, persono en pentraĵo
  • Terence Baylor - "The Bloody Baron", la Sangema Barono, fantomo de la lerneja domo Slytherin
  • Simon Fisher Becker - "The Fat Friar", la Dika Monaĥo, fantomo de la lerneja domo Hufflepuff
  • Nina Young - "The Grey Lady", la Griza Sinjorino, fantomo en la lerneja domo Ravenclaw
  • Paul Whitehouse - "Sir Cadogan", personaĵo en pentraĵo
  • Verne Troyer - Griphook
  • Alfred Enoch - Dean Thomas
  • Danielle Taylor - Angelina Johnson
  • Leilah Sutherland- Alicia Spinnet
  • Emily Dale - Katie Bell
  • David Holmes - Adrian Pucey
  • Will Theakston - Marcus Flint
  • Scott Fern - Terrence Higgs
  • Eleanor Columbus - Susan Bones

Referencoj redakti

  1. Claudia Fenske: "Muggles, Monsters and Magicians: A Literary Analysis of the Harry Potter Series" (angle: "Mugloj, Monstroj and Magiistoj: Literatura analizo de la serio pri Harry Potter"), 2008, eldonejo Peter Lang, paĝo 3
  2. "La Granda Legado: La Supraj 100", arkivigite fine de oktobro 2012
  3. Douglas Fisher: artikolo Interactive Read-Alouds - Is There a Common Set of Implementation Practices? (angle: "interagaj voĉlegoj - Ĉu estas komuna aro de efektivigaj praktikoj?), en la ĵurnalo The Reading Teacher (La Leganta Instruisto), volumo 58, numero 1, paĝoj 8–17, doi 10.1598/RT.58.1.1, arkivigite la 7-an de decembro 2013
  4. La plej bonaj 100 libroj de instruistoj por infanoj Arkivigite je 2013-07-30 per la retarkivo Wayback Machine, angle, aŭtoro Nacia Eduka Asocio, 2007
  5. /2012071303101/http://blog.schoollibraryjournal.com/afuse8production/2012/07/07/top-100-chapter-book-poll-results Elizabeth Bird: enketaj rezultoj pri "Pintaj 100 infanaj romanoj" de ĉiuj tempoj (Top 100 children's novels), eldoninto Lerneja Biblioteka Revuo (School Library Journal), arkivigite la 13-an de julio 2012
  6. Crystal Bell: London Olimpics - Voldemort and Mary Poppins have an epic duel (angle: "Londonaj Olimpikoj - Voldemort kaj Mary Poppins Voldemort kaj Mary Poppins havas eposan duelon") la 27-an de julio 2012, The Huffington Post
  7. artikolo "100 'plej inspiraj' romanoj malkaŝitaj de BBC", angle, BBC News, la 5-an de novembro 2019
  8. Anna Löwenstein, Harry Potter - magio, ne merkato, Beletra Almanako, n-ro 4, Februaro 2009, Novjorko, paĝo 79.
  9. Anna Löwenstein, Harry Potter - magio, ne merkato, Beletra Almanako, n-ro 4, Februaro 2009, Novjorko, paĝoj 73-79.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti