Matthew LEWIS (naskiĝinta la 27-an de junio 1989 en Leeds) estas brita aktoro. Plej grandan famon li gajnis en la filma rolo de Neville Longbottom, iom socie necerteca samklasano kaj amiko de Harry Potter en la samnomaj romanoj kaj filmoj de J. K. Rowling.

Matthew Lewis
Persona informo
Naskonomo Matthew David Lewis
Naskiĝo 27-an de junio 1989 (1989-06-27) (34-jaraĝa)
en Leeds
Lingvoj angla vd
Loĝloko Londono • Horsforth vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St. Mary's Menston vd
Familio
Gefratoj Anthony Lewis vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 2001– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ Harry Potter redakti

Lewis estis lernejano en katolika mezlernejo en la urbeto Menston apud Bradford. Li iĝis 1,83 metrojn alta kaj aktore vidiĝas en filmoj ekde li havis kvin jarojn. Unu el liaj du fratoj, Anthony Lewis, ankaŭ estas aktoro.

Harry Potter redakti

Li akiris famon en 2001 kiam li en la aĝo de 11 jaroj ĉefrolis kiel Neville Longbottom en la filmadaptigo de la romano Harry Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj. Li enkarnigis la rolon en ĉiuj postaj daŭrigoj ĝis 2011.

Post Harry Potter redakti

Baldaŭ antaŭ la publikigo de la filmadapto de la romano Harry Potter kaj la Sanktaĵoj de la Morto: unua parto, Lewis estis raportisto en la sendependa filmo The Sweet Shop. Sekvis la kvin-parta televidserialo The Syndicate, kiu unue vidiĝis en la kanalo BBC 1 en printempo 2012. Poste interalie en aprilo 2013 la filmo The Rise kun li estis montrata ĉe la filmfestivalo de Newport Beach en Kalifornio.

Krome, Lewis aperis en pluraj teatraj produktaĵoj ekde 2006. Li havis sian debuton en la teatra urbokvartalo West End centre de Londono en septembro 2012 kun la reproduktado de la dramo Our Boys, metita en brita militista hospitalo en printempo 1984. Matthew Lewis akceptis la rolon de Mick apud la ĉeffiguro Joe, kiu estis grave traŭmatigita post la bombado en Hyde Park kaj Regent's Park fare de la terorisma grupiĝo "provizora irlanda respublika armeo" en julio 1982.

Li loĝas en Londono ekde 2015. La 28-an de majo 2018, li sciigis ke li geedziĝis kun sia delonga amatino, Angela Jones.

Eksteraj ligiloj redakti