Filmfestivalo estas festo kiun oni okazigas por alporti filmojn al la atento de la publiko. Dum tia festivalo, oni montras en unu aŭ pli da kinejoj antaŭ-elektitajn filmojn. Regule premieras novaj filmoj kaj oni disdonas premiojn ĉe filmo-festivalo. Ofte multaj famaj aktoroj kaj reĝisoroj ankaŭ ĉeestas dum gravaj filmfestivaloj.

Anonco de la internacia film festival Rotterdam

Historio redakti

La unua grava festivalo en la mondo estis la filma Festivalo de Venecio en 1932. Aliaj gravaj filmofestivaloj kiel tiuj en Berlino, Edinburgo, Cannes, Moskvo kaj Karlovy Vary situas en la 30-aj, 40-aj kaj 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Nuntempe estas miloj da filmfestivaloj en la mondo kaj ili varias multe en grandeco, alteco kaj celo. Kelkaj festivaloj estas internaciaj kaj traktas grandajn filmojn el ĉiuj eblaj landoj, dum aliaj festivaloj estas intence nur por la filmindustrio de la lando kie la festivalo okazas. Ankaŭ ekzistas filmfestivaloj por filmoj kun specifa temo aŭ ĝenro. Filmfestivaloj kutime okazas ĉiujare.

Klasifiko redakti

Filmfestivaloj estas kutime klasifikitaj en pluraj kategorioj:"

  • "A"- Festivaloj: al tiu kategroio apartenas la gravaj internaciaj festivaloj en Cannes, Gento, Venecio, Moskvo, Ŝanhajo kaj Tokio. Festivaloj akiras tiun ĉi statuson de la FIAPF.
  • Eksperimentaj filmfestivaloj: tiuj festivaloj estas por novaj filmproduktistoj kaj sendependaj filmoj. Al tiu kategorio interalie apartenas la filmfestivalo Ann Arbor.
  • Sendependaj filmofestivaloj: filmfestivaloj specialiĝintaj en sendependaj filmoj. Al tiuj apartenas inter aliaj la Usona Telluride filmfestivalo, Sundance Film Festival, la Tribeca Film Festival kaj la brita Raindance Film Festival. La tielnomataj sendependaj filmofestivaloj kiuj fokusas sur la sendependa filmo kiel distingilo vidalvide de tradiciaj filmfestivaloj restas malpreciza vortumo, ĉar la termino sendependa filmo en la originala signifo celas filmojn kiuj estis produktataj ekster la ĉefaj filmstudioj de Hollywood. Tiusence la plejmulto de la filmofestivaloj montras sendependajn filmojn. Ofta komuna trajto de sendependaj filmfestivaloj estas prefere la manko de solida filmomerkato. Frua ekzemplo estas la usona Sundance Filmfestivalo (ekde 1978) [1]. Ĉar tiu festivalo estas iom konsiderata ne plu esti sufiĉe "sendependa" ekestis en1995 la Slamdance Filmfestivalo, kiel konkurenca sendependa filmfestivalo.
  •  Nord-Amerika filmfestivaloj: al tiu kategorio apartenas la plejmultaj Nord-Amerikaj filmfestivaloj kiel ekzemple la Internacia filmfestivalo de Toronto kaj la Internacia filmfestivalo de Seattle.
  • Aziaj filmfestivaloj: la Kara Filmfestivalo en Pakistano estas bone konata ekzemplo.
  • Animaciaj filmfestivaloj: filmfestivaloj precipe por desegnofilmoj. Tiuj inkludas la Festival international du film d''animation d'Annecy, Ottawa Internacial Animation Festival, Hiroshima International Animation Festival kaj KROK Internacia Festivalo de Desegnofilmoj.
  • Interretaj filmfestivaloj: iuj filmfestivaloj nur ekzistas sur la interreto kiel la Haydenfilms Surreta Filmfestivalo. Tio permesas al homoj rete voĉdoni por iliaj preferataj filmoj.
  • Studentaj filmoj: filmfestivaloj precipe por filmoj de ankoraŭ studantaj aŭ ĵus diplomiĝintaj filmistoj. Tiuj inkludas, inter aliaj, la Fresh Filmfestivalo en Karlovy Vary kaj la Ivy Filmfestivalo.

Filmfestivaloj redakti

Referencoj redakti

  1. Dum tiu prezentiĝis en la jaro 2011 la filmon 'The Universial Language' (la universala lingvo) de Sam Green pri la historio kaj nuntempo de Esperanto. Ĉar Esperantujo ne konas filmomerkaton, Esperanto restis marĝena en la filmomerkato. Ekzistas la Kino-Teatro-Festivalo (KTF) en Usono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti