Filmfestivalo de Tribeca

internacia filmfestivalo en Novjorko
Tiu ĉi artikolo temas pri la filmfestivalo Tribeca Film Festival komencigita en 2002. En la sama urbokvartalo Tribeca de Novjorko en 2004 naskiĝis plia filmfestivalo, nomata VisionFest - ambaŭ principe okazas en urbokvartala kinejaro nomata "Tribeca", sed ne konfuzindas.

La Filmfestivalo de Tribeca - angle Tribeca Film Festival - estas ĉiujara internacia kino-festivalo okazanta en la samnoma urbokvartalo Tribeca de Malalta Manhatano, centra parto de la urbego Novjorko. Ĝin fondis kaj en 2002 unuafoje okazigis grupo de kinproduktistoj kaj aktoroj gvide de Jane Rosenthal kaj Robert De Niro. Gazetaraj raportoj pri la fondiĝo substrekis ke la iniciato estis reago al la terorismaj atencoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj forte bremsis la publikan vivon en Malalta Manhatano, kvankam ŝajnas ke la planadoj jam komenciĝis antaŭ la tago de la katastrofo. La grupo de fondintaj aktoroj samtempe kun la festivalo ankaŭ vivigis filminstituton je la nomo Tribeca Film Institute, kiu funkcias kiel oficiala okaziganto de la festivalo, sed ankaŭ per aliaj projektoj subtenas kinajn produktaĵojn.

Filmfestivalo de Tribeca
emblemo
filmofestivalo
Komenco 2002 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Jane RosenthalRobert De Niro • Craig Hatkoff vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la la fondintoj Robert De Niro kaj Jane Rosenthal dum malfermo de la festivalo de 2016

Eksteraj ligiloj redakti