Moskva Internacia Kinofestivalo

La Moskva Internacia Kinofestivalo (ruse Моско́вский междунаро́дный кинофестива́ль) estas unu el la plej tradiciaj filmfestivaloj de la mondo kaj la gvida tia aranĝo ĝis 1991 en Sovetunio kaj ekde 1992 en la Rusia Federacio. Ĝi okazas ĉiujare fine de junio kaj ekde la jaro 1972 estas oficiala evento de la Federacio Internacia de Asocioj de Produktoroj Filmaj (FIAPF, france Fédération Internationale des Associations de Producteurs de Films).

Moskva Internacia Kinofestivalo
filmofestivalo
Komenco 1935 vd
Lando(j) Rusio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
sovetunia poŝtmarko de 1975 kun emblemo de la festivalo

Historio redakti

 
The Soviet Union 1969 CPA 3757 stamp (Film, Camera and Medal)

La Moskva Kinofestivalo nur tri jarojn pli junas ol la plej maljuna filmfestivalo de la mondo, la Festivalo de Venecio. Unufoje la evento en Moskvo organiziĝis en 1935 je la iniciativo de la tiam ŝtatestro Josif Stalin. La unua ĵuria prezidanto estis la reĝisoro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn, kaj premiojn gajnis interalie la usona kinproduktoro Walt Disney kaj la franca reĝisoro René Clair.

La dua festivalo nur okazis en 1959. Ekde tiam ĝi okazis ĝis la jaro 1995 ĉiun duan, neparan jaron, kaj ekde 1995 okazas ĉiujare.

En 1989 unuafoje atribuiĝis premia statueto de "Ora Sankta Georgo, la figuro de la urba blazono de Moskvo, kiel ĉefa premio de la internacia kinokonkurso. En la unuaj jaroj la premio ĉefe atribuiĝis al kinejaj filmoj el okcidentaj ŝtatoj, en la jaroj 2004, 2005, 2007 kaj 2009 tamen al produktaĵoj el Rusio. Ekde la jaro 1997 kadre de la festivalo ankaŭ okazas forumo por junaj kinaj profesiuloj.

La internacia filmfestivalo oficiale organiziĝas fare de la registaro de la Rusia Federacio.

Premiitoj de la Ora Sankta Georgo redakti

jaro filmo reĝisoro lando
1989 Ladri di saponette ("ŝtelistoj de sapo") Maurizio Nichetti   Italio
1991 Pegi pjos, beguŝĉi krajem morja Karen Gevorkjan   Sovetunio,   Germanio
1993 Moi Ivan, toi Abraham ("Mi Ivano, vi Abrahamo") Yolande Zauberman   Francio,   Belorusio
1995 ne aljuĝata
1997 Marvin's Room ("la ĉambro de Marvin") Jerry Zaks   Usono
1999 Ikitai ("la volo vivi") Kaneto Ŝindō   Japanio
2000 Zycie jako smiertelna choroba przenoszona droga plciowa ("la vivo kiel fatala sekse transdonata malsano") Krzysztof Zanussi   Pollando,   Francio
2001 The Believer ("la kredanto") Henry Bean   Usono
2002 Resurrezione ("resurekto") Paolo kaj Vittorio Taviani   Italio,   Francio kaj   Germanio
2003 La luz prodigiosa ("la lumo mirinda") Miguel Hermoso   Hispanio
2004 Svoj Dmitrij Meŝijev   Rusio
2005 Kosmos kak predĉuvstvije Alekseij Uĉitel   Rusio
2006 Om Sara Karim Othman   Svedio
2007 Puteŝestvije s Domaŝnimi Ŝivotnijmi Vera Storoscheva   Rusio
2008 Be hamin sadegi ("tiom simple") Reza Mir Karimi   Irano
2009 Petja po doroge v tsarstvie nebesnoje Nikolaij Dostal   Rusio

Eksteraj ligiloj redakti