Tropfest estas la plej granda festivalo de mallongaj filmoj en la mondo. Ĝin fondis la aktoro/reĝisoro John Polson. La subteno kaj implikiĝo de filmpersonecoj el la tuta mondo fariĝis unu el la varmarkoj de la festivalo.

Tropfest
filmofestivalo
Komenco 1993 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉiu filmo devas esti ne pli longa ol sep minutoj, neniam estu montrita publike antaŭe kaj enhavu la "Tropfest Signature Item", kiu ŝanĝiĝas ĉiun jaron, por montri, ke la filmo estis farita specife por la festivalo.

Historio redakti

 
Tropfest 2013 en Aŭstralio

La festivalo Filmfest ekestis unuafoje en Sidnejo, Aŭstralio en la jaro 1993 sub la nomo "Tropicana Short Film Festival". Ĝi okazas ĉiujare kaj estas dissendata vive per satelito al ejoj en Melburno, Kanbero, Brisbano, Hobarto, Adelajdo kaj Perto.

Famuloj helpis financi la okazaĵon inkluzive de Russell Crowe, Nicole Kidman kaj Tom Cruise. Ankaŭ grandaj biletsponsoroj kiel ekzemple Intel, Sony, Cointreau kaj MadFish Wines helpis. Movie Extra estas nuntempe la ĉefsponsoro de Tropfest.

Mezgajnintoj estas selektitaj fare de juĝistoj konsistanta el aŭstraliaj kaj internaciaj filmreĝisoroj, aktoroj, scenaristoj kaj produktoroj, same kiel la gajnintoj de la antaŭa jaro.

Tropfest Aŭstralio 2011 estis la plej granda Tropfest iam enscenigita, kaj atingis nacian spektantaron de ĉirkaŭ 1,000,000 homoj (ne inkluzive de la interreto).

Internacieco redakti

Tropfest disvastiĝis tra la mondo inkluzive al Japanio, Turkio, Afriko, Abudabio, Londono, Berlino, Toronto, Bankoko kaj Novjorko. La inaŭgura Tropfest Arabio, kiu ampleksas ĉirkaŭ 33 landojn ĉie en Mezoriento kaj Nord-Afriko, okazis en Abudabio en novembro 2011. Tropfest Nov-Zelando estis lanĉita en 2013 kaj Tropfest Sud-Orienta Azio ĉe Penang, Malajzio en 2014.

Esperanto redakti

Inspirite de Tropfest, Rainer Kurz kunorganizis en Germanio retan kinfestivaleton pro 125 jaroj da Esperanto, bazitan sur la simila ideo de 5-minutaj mallongaj filmoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tropfest en la indonezia Vikipedio.