Tiu ĉi artikolo temas pri la subŝtato Penango de Malajzio. Pri la samnoma komunumo de Italio, vidu la artikolon Penango (Italio).

Penango (malaje Penang, plenforme Pulau Pinang) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion kaj la nomo de ĝia precipa insulo. La subŝtato kovras areon de 1 048 kvadrataj kilometroj - parte en la insulo Penango ĉe la nordokcidenta marbordo de la malaja duoninsulo, parte en la neinsula teritorio Seberang Perai, kiu estas parto de la malaja duoninsulo kaj de duoninsula Malajzio, kaj parte en iuj kromaj insuletoj. En sia historio multajn jarojn kolonio de Britio, politike ĝi unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estas konstitucia monarkio regata de sultano: la ŝtatestro, malaje nomata Yang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la Yang di-Pertuan Agong). Laŭ la stato de 2020 en Penango vivis 1 740 400 loĝantoj sur areo de 1 031 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 688 loĝantoj/km² - la teritorio do estas altgrade urbigita kaj en komparo al multaj aliaj partoj de Malajzio tre dense loĝata. Administra centro estas la urbo Ĝorĝtaŭno (George Town).

Penango
Penang, plenforme Pulau Pinang
Subŝtato
FlagoBlazono
provinco de Malajzio [+]

LandoMalajzio

Koordinatoj5° N, 100° O (mapo)5.4025100.365Koordinatoj: 5° N, 100° O (mapo)
ĈefurboGeorge Town
- koordinatoj5° N, 100° O (mapo)5.4025100.365Koordinatoj: 5° N, 100° O (mapo) [+]
Areo1 031 km² (103 100 ha) [+]

Loĝantaro1 740 400 [+] (2020)
Denseco1 688,07 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo10000–14400 [+]
ISO 3166-2MY-07

Penango (Tero)
Penango (Tero)
subŝtato Penango en Malajzio

Penango (Malajzio)
Penango (Malajzio)
DEC

Map
Penango
Penang, plenforme Pulau Pinang

Vikimedia Komunejo:  Penang [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
panoramo de la subŝtata ĉefurbo Ĝorĝtaŭno

Distriktoj redakti

Urboj kaj vilaĝoj redakti

Insuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti